MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Kerno de la itala lingvo

Jen tre utila ilo, ne nur por studantoj de la itala lingvo, sed ankaŭ por homoj kun sufiĉa kono de la lingvo, kiuj volas kontroli sian gramatikon kaj solvi dubojn pri subtilaĵoj de la tropoj kaj idiomaĵoj de la itala. En sia prezento Davide Astori atentigas, ke la verketo „ne devas esti rigardata kiel preskriba aŭ elĉerpa gramatika libro, sed kiel ilo por praktika kaj tuja uzado de la lingvo”. Kaj li pravas. Ne temas pri kompleta manlibro kun specimenaj legaĵoj kaj eltiraĵoj el la literaturo, sed – kiel indikas la titolo – pri la esenca gramatiko de la itala. Per ĝi oni povas facile kaj rapide trovi respondon al ĉiuj demandoj pri detaloj gramatikaj.

La verko estas versio en Esperanto de L'italiano essenziale de Marco Mezzadri. Ĝi enhavas 96 unuojn kaj 3 apendicojn kun glosaro, kaj ankaŭ sekcion kun diagnoza testo kaj respondo-ŝlosilo.

Alfabeto

Plej ofte bazaj lingvaj lernolibroj komenciĝas per la alfabeto de la lingvo kaj gvidilo pri la prononco. En ĉi tiu verko tiuj troviĝas en la apendico 1, sur la paĝo 211, kaj tie la lernanto povas komenci sian studadon. Tamen la prononco de la itala lingvo ne devas prezenti problemojn por parolantoj de Esperanto aŭ de aliaj eŭropaj lingvoj ĝenerale. Eble la solaj diferencoj estas jenaj. 1. Malkiel la esperantaj la italaj vokaloj „o” kaj „e” havas du sonojn, nome fermitan kaj malfermitan (aŭ malvastan kaj vastan). 2. La „s” en la itala povas soni kiel [s] aŭ [z], kio ne okazas en Esperanto. Tamen bona prononco de Esperanto pli-malpli similas bonan prononcon de la itala. (Zamenhof fakte rekomendis, ke Esperanto estu parolata kun latina prononco.)

7 difinaj artikoloj

Esperantistoj kaj tiuj, kiuj parolas latinidajn lingvojn aŭ studis la latinan, tuj rekonos multajn italajn vortojn pro la fakto, ke la plej granda parto de la esperanta vorttrezoro estas derivita de la latinidaj lingvoj. Tamen lernante la italan, oni trovas multe da malregulaĵoj, esceptoj kaj unikaĵoj, kiuj ne ekzistas en Esperanto aŭ eĉ en alie similaj lingvoj, kiel la hispana aŭ la portugala (kiuj kompreneble havas siajn proprajn gramatikajn malfacilaĵojn por lernantoj). Ekzemple, dum Esperanto uzas nur unu difinan artikolon („la”), kaj la hispana kaj la portugala posedas nur du (en singulara kaj plurala formoj), la itala bezonas kvar en la singularo (nome: „il”, „lo”, „l'”, „la”) kaj tri en la pluralo („i”, „gli”, „le”).

Plie, malkiel en Esperanto, la italaj verboj estas konjugataj kun apartaj finaĵoj laŭ la persono, kiu estas la subjekto. Pro tiuj finaĵoj oni ĝenerale ne bezonas uzi personajn pronomojn en la itala. Eble la tradukinto dum momento de forgeso preteratentis tion (aŭ tio estis komposteraro) en la unuo 61 (p. 133), kie mankas la esperanta pronomo „mi” en la dua ekzemplo: „Mia panjo diras ke (mi) estas pli malbona ol mia frato”. Pro la fakto, ke la verbo (la unua persono de la verbo „esti”) uzata en la itala, estas sono, kiu povas signifi nur „mi estas”, kaj ne „vi, li, ŝi estas”, dubo ne ekzistas. Kontraŭe, en Esperanto la pronomo estas ĉiam necesa pro la manko de fleksioj.

Abundaj ekzemploj

La tuta itala verbosistemo kaj precipe la neregulaj verboj, estas multe pli komplikaj ol la esperanta verbosistemo, sed ili estas bone listigitaj kaj klarigitaj en tiu ĉi libro, kun abundaj ekzemploj. Oni rimarkas, ke la subjunktivo estas pli amplekse kaj rigide uzata en la itala ol en, ekzemple, la hispana, kvankam kelkfoje en la populara parolata itala lingvo oni anstataŭigas ĝin per la indikativo. La subjunkcio „che” (= „ke” en Esperanto) ĝenerale postulas la subjunktivon en la itala, sed ne ĉiam en aliaj latinidaj lingvoj.

Plie, la konstruo de frazoj, en kiuj oni nerekte raportas paroladon, estas pli komplika en la itala. En Esperanto ĝi estas tre simpla, ĉar oni uzas la saman tenson kiel en la rekta parolado, ekzemple „Li diris: ‚Mi iros’”, kaj „Li diris, ke li iros”. Do ĉiu ekzemplo de tiuj idiomaĵoj en la itala devas esti aparte lernita.

Indekso

La aŭtoro konstante rememorigas la studanton pri tiklaj gramatikaĵoj kaj jam instruitaj detaloj kaj resendas lin/ŝin al la apendico, kiu estas tre utila. Aldonita estas indekso, kiu ankaŭ helpas la studanton retrovi forgesitajn gramatikaĵojn.

Eraroj

Redaktoroj ne tre ŝatas, ke recenzantoj tro menciu komposterarojn, sed du eraroj en ĉi tiu libro iom ĝenis min. En unuo 6 (p. 24, la lasta linio) la vortoj „Rigardu ĉe unuo 33 la kuniĝon de artikoloj kun prepozicioj” devus esti „Rigardu ĉe unuo 23”. Mi perdis tempon, serĉante la referencatan lokon kaj nur kun iomete da malfacilo trovis ĝin. La dua eraro temas pri verba interrespondado de tensoj, kiu en la latinidaj lingvoj estas iom komplika afero kompare kun la simpla esperanta strukturo. En la unuo 73 (p. 157, la tria alineo) legiĝas: „Kiam la subordigita propozicio ... esprimas samtempecon ... tiam oni uzas la italan tempon indicativo imperfetto”. Tamen, en la ekzemplo, kiu sekvas, la dua parto de la frazo estas ne en indikativa imperfekta tenso, sed en la subjunktiva imperfekta. Tio estas konfuza por la lernanto. Se eventuale aperos represaĵo de la verko, tiuj eraroj devas esti korektitaj, sed ili estas preskaŭ la solaj neperfektaĵoj, trovitaj en la verko (krom en la unuo 95 (p. 208, la unua linio) la uzo de „subjunkcio” anstataŭ „subjunktivo”). Aliloke, la interrespondado de tensoj estas bone klarigita.

Amuza

La diversaj unuoj estas ilustritaj per amuzaj desegnaĵetoj, kiuj malpezigas la gramatikon. Ankaŭ la inkludo de sufiĉe longaj listoj de specimenaj frazoj kun aŭ sen la ĝusta prepozicio kaj la infinitivo estas tre helpa, ĉar tiaĵo en la itala povas esti iom malfacila.

Resumo: Malgraŭ la malgrandaj eraroj menciitaj, ĉi tiu lernolibro povas esti varme rekomendita al ĉiu, kiu volas bone paroli aŭ skribi en la itala lingvo.

Garvan MAKAJ'
Marco Mezzadri: Esenca lernolibro de la itala lingvo. Esperanta versio de Davide Astori. Eld. Guerra, Perugia, 2006. 251 paĝoj. Glubindita. ISBN 88-7715-917-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07