MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

AKTUALAĴOJ

2013: dek donacoj al la posteuloj

Ĉiujare en la tuta mondo okazas tre gravaj sciencaj malkovroj, kiuj iom post iom ebligas al la homaro progresi. Ŝajnas, ke la antaŭa jaro (2013) estos longe memorata pro la kvanto de signifoplenaj malkovroj fare de esploristoj. Ili venas ne malofte de landoj enkrizaj, kiel Italio. Tamen ili sukcesis – spite al multspecaj problemoj, precipe la manko de registara helpo – montri sian kompetenton kaj profesiecon. Jenas dek el la plej notindaj malkovroj: donacoj, pri kiuj la posteuloj certe estos dankemaj al la homoj de nia epoko.

Malluma materio

1) La donitaĵoj kolektitaj de la satelito Planck pruvis, ke la t.n. malluma materio en la universo estas je 20 % plia ol ĝis nun kredate, dum la konstanto de Hubble (rilata al ekspansio) estas malpli granda. Rezulte de la nova malkovro, oni rajtas aserti, ke la proksimuma aĝo de nia universo estas 13,82 miliardoj da jaroj.

Hepata printilo

2) Tavolo, kiu konsistis el 20 ĉeloj de homa hepato, estis unuafoje reproduktita per tridimensia printilo. Tio, por la momento, utilas nur por kuracila testado. Laŭ la fakuloj, ja estas tro frue por pripensi la kreadon, pere de tiu ĉi tekniko, de organoj destinitaj al transplantoj.

Sekvencita DNA-o

3) Oni sekvencis la plej antikvan homan DNA-on. Ĝi apartenas al homo vivinta antaŭ 400 000 jaroj, kaj rezervis al la sciencistoj kelkajn surprizojn.

Turniĝo de nukleoj

4) Oni finfine solvis post tricento da jaroj la demandon, kiumaniere turniĝas la solida ena nukleo kaj la likva ekstera nukleo de nia planedo: la unua rotacias orienten pli rapide ol la surfaco de la tero. La esploristoj unuafoje sukcesis trovi la precizan rilaton inter la movoj de la du partoj de la ter-nukleo.

La kaŭzo de diabeto

5) Malkovrita estis ankaŭ la sekreto de diabeto: ĝi kaŝiĝas en la hepato. Altaj niveloj de iu proteino plialtigas la riskon trafi duatipan diabeton. Tiu ĉi grava malkovro estas la rezulto de 20-jara esplorado, kiun plenumis pluraj eŭropaj grupoj, inter kiuj distingiĝis pluraj el Italio. Krome, oni sukcese inventis vakcinon kontraŭ junulara diabeto.

Sub la absoluta nulo

6) Esploristoj atingis temperaturon pli malaltan ol la t.n. absoluta nulo (-273,15 celsiaj gradoj): temas pri germana eksperimento okazinta surbaze de tiurilataj italaj esploroj. Oni utiligis atomojn de kalio-39, malvarmigitajn pere de lasera lumo.

Kvantuma laboratorio

7) En Italio, lando ankoraŭfoje menciinda, estis konstruita la unua kvantuma laboratorio de la mondo. Aperis la unuaj modeloj de fotonaj proceziloj por simuli kompleksajn fizikajn fenomenojn.

Eksplodo antaŭvidita

8) Fakuloj sukcesis antaŭvidi unu el la plej mirindaj kaj – el scienca vidpunkto – gravaj astronomiaj eventoj, nome la eksplodon de supernovao.

Miniatura cerbo

9) Estis konstruita la unua miniatura homa cerbo, danke al la uzo de praĉeloj. Temas pri nedifinita, sed funkcia maso. Oni parolis pri historia atingo por la medicina esplorado. La celo estas nun ekuzi tiajn strukturojn por fari eksperimentojn, kiuj ebligos priesplori perturbojn de la cerebro.

Mamuta sango

10) En Siberio (Ruslando) oni trovis likvan sangon de mamuto: do, la klonado de tiuj bestoj, malaperintaj fine de la lasta glacia epoko, alproksimiĝas. La trovo okazis en la t.n. permafrosto de insulo situanta en la insularo Ljaĉov, en Lapteva Maro, norde de Siberio. La trovita skeleto apartenas al mamutino, ĉirkaŭ 50- aŭ 60-jaraĝa, parte manĝita de predantoj. Ŝi vivis – nekredeble! – antaŭ 11 000 jaroj!

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07