MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

TRANSPORTADO

Elektro elektita

Kiam mi estis infano, ĉirkaŭ 1960, ofte mi vidis ilin. Ili aspektis mamute, veturis preskaŭ sen bruo, nur foje mi aŭdis la klakadon de kontaktoj. Ili moviĝis malrapide, ĝenis la stratan trafikon, sed ne produktis elgasojn.

Temas pri la paket-liverantaj kamionoj de la Aŭstra Poŝto. Ili uzis elektrajn bateriojn, kiuj estis ŝargataj dum la noktoj. Iam ili malaperis. Anstataŭis ilin dizelaj kamionoj iom fetorantaj kaj pli laŭtaj.

Elektrajn kamionojn ekfunkciigis la Aŭstra Poŝto en junio 1913. La 29 elektraj veturiloj anstataŭis la ĝis tiam deĵorantajn ĉevaltiratajn ĉarojn tie, kie grandaj kvantoj da poŝtaĵoj devis esti transportataj.

La povumo de la elektraj motoroj estis nur dek kilovatoj, la maksimuma rapideco 18 kilometroj hore kaj la veturdistanco per unu plena baterio 45 km. Se la veturilo devis veturi pli ol 45 km en unu tago, oni rapidege anstataŭigis la malŝargiĝintan baterion per plene ŝargita.

Neŭtrala je karbondioksido

En 2014 la poŝtservo disponas 9000 veturilojn, inter ili 18 du-spuraj elektraj. Ĝis la venonta jaro 1000 kamionoj estos elektraj. Jam ekde 2011, fieras la poŝtservo, la liverado de poŝtaĵoj estas „neŭtrala je karbondioksido”, kiel oni legas sur poŝtmarko.

Praktika por enurba liverado estas la elektre movata Kangoo ZE de Renault. La angla akronimo ZE signifas Zero Emission, do sen elmotoraj gasoj.

Jen kelkaj teknikaj detaloj: kosto de la baza versio ekde 24 000 eŭroj; reuzo de bremsenergio; povumo 44 kilovatoj; maso de la baterioj 260 kg (tial ili troviĝas sub la seĝoj); veturdistanco 100 km.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07