MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

SCIENCO

Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?

Por ebligi la ekstraktadon de nafto kaj gaso el la tero, la ŝtonaroj, kiuj enhavas tiujn materialojn, devas havi porojn. Bone taŭgas, ekzemple, sabloŝtono kaj – parte – ankaŭ kalkŝtono. Por ekstrakti pli multe da nafto kaj gaso (kemie: metano, CH 4), oni de post 1947 disrompas ŝtonaron per akvo kaj granda premo; tra la fendoj, kiuj tiel ekestas, fluidoj ja povas eliĝi. Oni ĵetas kune kun la akvo sablon, kiu tenas la fendojn malfermaj. Por ke la sablo ne sedimentiĝu tro frue, oni dispersas ĝin per organikaj kemiaĵoj. Anglalingve tiuspeca disrompado estas nomata „fracking”, mallongiĝo por „hydraulic fracturing” (hidraŭlika disrompado aŭ fendado).

Ekde 1981 tion eksperimentis George P. Mitchell, kaj poste – kun ŝtata subteno – la firmao Halliburton en Teksaso por apliki la teknikon ankaŭ al multe pli densa kaj malmola ŝtonaro, kiel (nafto-)ardezo kaj aliaj skistaj materialoj, inter kiuj oni povus mencii argiloŝtonon. En 1998 la tekniko sukcesis, kaj tial ekde 2008 okazas vera furoro rilate al la ekspluatado de tiu novtipa gas- kaj nafto-minado.

Ukraina registaro

En Usono gaskostoj intertempe malleviĝis al triono de tiuj de Germanio. Usono tiumaniere plibonigas ne nur sian industrian konkurpovon, sed ankaŭ sian klimatobilancon, pro tio ke gaselektraj centraloj pli kaj pli anstataŭas karboelektrajn, kiuj eligas ĉirkaŭ duoble da karbondioksido por ĉiu energi-unuo. Montriĝis, ke mondvaste la tiel alirebla konata kaj supozata provizo de ter-gaso (kaj ankaŭ de nafto) etendiĝis tiel, ke ĝi ne elĉerpiĝos en la venontaj cent jaroj aŭ pli (rigardu la mapon). Pro la aktuala politika situacio estas rimarkinde, ke ankaŭ Ukrainio havas tiajn proprajn provizojn. Sed la registaro de Janukoviĉ ĉesigis ĉi-rilatajn esplorojn en la somero de 2013 pro kialoj ne publike konataj.

Alia rezulto estas, ke la gas- kaj nafto-kostoj mondskale malleviĝis (kiam estas pli granda disponeblo aŭ malpli granda bezono, ekzemple de iam granda kliento, kiel Usono, la prezo malaltiĝas), dum la tradiciaj liver-landoj, ĉefe en Proksima Oriento, vendas malpli multe.

Eŭropa glaciaĵo

En Eŭropo oni ankoraŭ hezitas uzi ĉi tiun teknikon, kaj kelkaj ŝtatoj prokrastis ĝian aplikadon. Homoj timas pri la „kemia koktelo”, kiun tiu tekniko entrenas.

Do kiaj estas tiuj dispersiloj? Por malebligi tro fruan sedimentiĝon de la sablo, oni uzas kiel densigilon (dispersilon) la tiel nomatan guar-gumon. Temas pri karbonhidrata biopolimero ekstraktata de la hinda guar-arbo. Ĝi estas uzata ankaŭ por iom solidigi manĝaĵojn, kiel soft-glaciaĵon, bone konatan en Eŭropo.

Polimero estas parenca al amelo, sed, kiel poli-manano, ne estas digestebla por homoj, kvankam ĝi estas biologie diserigata en la medio. Por igi ĝin pli efika, oni normale ĝin retigas (interligante la ĉenojn) per bor-acido aŭ borakso. Pro novaj maltrankviloj pri tiuj borkombinaĵoj (kiuj tamen estas uzataj en manĝaĵoj kaj laviloj, kaj ankaŭ en medicino) oni nun preferas titan-kompleksojn, kiuj ne estas venenaj laŭ la nuna scio. (Titan-oksido estas la vaste uzata blanka pigmento de domfarboj. Cetere ankaŭ en tiuj farboj estas uzataj dispersiloj, plej ofte hidroksietil-celulozo, sed fojfoje ankaŭ guar-gumo. Tiuj estas ellavataj de la pluvo al la grund-akvo je kvantoj de multaj tunoj jare.)

Por ke ne kresku algoj, oni ankaŭ aldonas biocidojn, simile al tio, kio okazas ĉe murfarboj. Por ke la akvo povu esti depumpata post la disrompado, oni aldonas aŭ oksidilon (natrian peroksodisulfaton, Na 2S 2O 8, kiu estas konsumata de la reago) aŭ enzimon, kiu disrompas la polimeron. Do la aldonaĵoj al la akvo estas tute ne maltrankviligaj.

Tergloba varmiĝo

Sed, post la suprenpumpado, la akvo ja enhavas naftogutetojn, krom kelkajn ellavitajn salojn. Nur tiuj estas la danĝero, se estas liko en la bortrua (betona) tubo. Sed tio estas problemo ĉe ĉia gas- kaj nafto-minado, ne nur ĉe la disrompada. Alia danĝero ekestas, se oni suprenpumpas akvon en malfermajn konservejojn; tiam la solvita metano eliĝas kaj grave kontribuas al la tergloba varmiĝo. La akvobezono estas grandega: oni kutime uzas, en ripetiĝantaj disrompadoj, entute 30 000 kubajn metrojn da akvo por ĉiu borado. Precipe pro tio jam de du jaroj oni reuzas la akvon en sinsekvaj procedoj. Apartaj firmaoj purigas ĝin por ebligi la reuzadon.

Usona filmo

Oni povas sin demandi, kio do elvokis tiajn maltrankvilojn inter la homoj. Verŝajne multe kontribuis la usona filmo Gaslando, kiu montris, kiel metanhava trinkakvo el akvokrano estis ekflamigata. Poste la Usona Mediprotekta Ofico (EPA) eltrovis per analizo de izotopoj (karbono-13 kaj deŭterio), ke la metano en ĝi ne estas geologie aĝa, sed devenas de la putrado de marĉa akvo sur la tera supraĵo. (Tia metano estas nomata „marĉa gaso”.) Estas interese, ke simila filmo (Promesita lando) estis kunfinancita de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, unu el la grandaj nafto- kaj gas-eksportaj landoj en la Persa Golfo.

Werner FUSS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuss el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07