MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

OCEANIO

Ĉarma insulo en Pacifiko

Nov-Kaledonio estas insulo, kiu situas en la suda Pacifiko 1700 km for de Sidnejo (Aŭstralio) kaj Aŭklando (Nov-Zelando) kaj 17 000 km for de Parizo. Ĝi estas franca teritorio kun vasta aŭtonomio, nomata „Transmara lando”. La landon indas viziti pro la granda bela rifo kaj ĉarma naturo. Aviadilkompanioj plurfoje semajne alflugas ĝin.

La insulo, en la formo de cigaro kvarcent kilometrojn longa kaj kvindek-sesdek kilometrojn larĝa, estas ĉirkaŭita de grandega laguno kaj bela koralrifo (unu el la plej grandaj kaj belaj en la mondo). Al Nov-Kaledonio apartenas pliaj kvar insuloj pli malgrandaj (unu 50 km longa sude kaj tri aliaj situantaj 100 km oriente de la ĉefa insulo), kaj ankaŭ pluraj insuletoj.

La koralrifo laŭ grandeco estas la dua en la mondo post tiu de Aŭstralio. Diversaj ekskursoj kondukas al la rifo, dum kiuj eblas enakviĝi por sperti la riĉecon kaj belecon de la subakva pejzaĝo (diversformaj koloraj fiŝoj kaj belaj koraloj). En la ĉefurbo Numeo oni nepre vizitu la akvarion, kiu unua en la mondo prezentas fosforeskajn koralojn.

La naturo de Nov-Kaledonio proponas ravajn kamparajn pejzaĝojn, vidindajn praarbarojn, akvofalojn (ĉefe sur la orienta marbordo, kie la montaro preskaŭ enfalas la lagunon); verdajn valojn kun riĉa vegetaĵaro; grandajn ebenaĵojn sur la okcidenta flanko, kie oni bredas neintense bovojn; koralajn insulojn Lifou, Mare, Ouvea, en kiuj nur kanakoj estas bienuloj.

Mozaiko de etnoj

La loĝantaro de Nov-Kaledonio estas multetna: lokaj kanakoj kaj alidevenaj homoj: eŭropanoj, vjetnamoj, ĉinoj, japanoj, indonezianoj, polinezianoj, antilanoj, reunianoj kaj mestizoj.

Tiun „mikspoton” oni rimarkas, promenante tra la ĉefurbo Numeo mem kaj vizitante muzeojn, el kiuj elstaras la granda muzeo pri kanaka kulturo, la belega Centro „Jean Marie Tjibaou”. Tra la lando oni povas vojaĝi per aŭto aŭ per aviadilo de la landa kompanio Aircal. Turistoj restadas en hoteloj aŭ en tribaj loĝejoj, kie eblas ekkoni la kuirarton de la diversaj etnoj, gustumante iliajn manĝaĵojn.

La malkovro de pluraj metaloj, ĉefe de nikelo (Nov-Kaledonio estas la trie plej granda produktanto de la mondo), alvenigis plurajn homojn el Eŭropo sed ankaŭ el Azio, ĉefe el Vjetnamio, Indonezio, Japanio, kaj krome el Polinezio.

La produktado de nikelo estas la ĉefa branĉo de la novkaledona ekonomio, kun tri uzinoj: en la ĉefurbo, en la sudo kaj en la norda provinco. Alia branĉo de la ekonomio estas agrikulturo – ĉefe neintensa bovbredado en grandaj areoj sur la okcidenta flanko de la insulo. Tie la surĉevale laborantaj vakeroj adoptis la nomon stockmen, uzatan en la najbara Aŭstralio. De tempo al tempo ili kunpelas la brutaron por traktado kontraŭ iksodoj – per banado aŭ aspergado. Ankaŭ fiŝkaptado kaj turismo estas branĉoj de la novkaledona ekonomio.

Laŭ la lasta popolnombrado la lando havas 260 000 loĝantojn (el kiuj proksimume 100 000 estas en la ĉefurbo). La plimulto de ili estas francaj civitanoj. 40,34 % de la loĝantaro deklaris sin kanakoj, 29,20 % eŭropanoj, 8,30 % mestizoj, 4,96 % novkaledonanoj, 3,34 % posteuloj de azianoj, 10,69 % polinezianoj, kaj la restantaj preskaŭ 7 % ne indikis naciecon. Laŭaĝe plimultas la grupo de la 15-64-jaraj. La naskokvanto estas 16,05/1000 loĝantoj, kaj la mortokvanto – 5,34/1000 loĝantoj.

Historio

Fine de la 18a jarcento pluraj eŭropaj marveturantoj ekvidis la insulon kaj iris sur ĝian bordon. La brita kapitano James Cook nomis ĝin Nov-Kaledonio pro ĝia simileco al lia patrolando Skotlando. Tiu insulo estis loĝata de kanakoj, parolantaj proksimume 30 lingvojn, vivantaj en homgrupoj ofte batalantaj inter si; lertaj agrikulturistoj, tre korligitaj al sia tero.

Nov-Kaledonion oni oficiale deklaris franca kolonio en 1853. Fine de la 19a jarcento ĝi estis punlaborejo por kondamnitoj pro politikaj kialoj (ĉefe post la Pariza Komunumo en 1871), por la afrikanoj (kiuj ribelis dum la konkero de iliaj landoj en norda Afriko fare de francoj), kaj ankaŭ por krimuloj.

Pluraj kanakaj ribeloj okazis ekde la unuaj jaroj de koloniado ĝis 1917 – ĉefe pro terforpreno fare de koloniantoj kaj sekve de devigaj transloĝiĝoj.

Nun Nov-Kaledonio estas dividita je tri provincoj, kiuj estas vaste aŭtonomiaj. La registaro kompetentas pri pluraj temoj, aparte pri financoj (helpate de Francio) kaj la fiska leĝaro. En la venontaj jaroj okazos voĉdonoj pri la estonta politika statuso de la lando.

Gérard MANSEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gérard Mansel el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07