MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

POLITIKO

Ŝira retaksado de la konceptoj

Jam fine de novembro 2013 deko da movadoj el la tuta Eŭropo, de Finnlando ĝis Hispanio, de „Eurotruffa” (eŭro-friponaĵo) el Italio al UPR (Popola Respublika Unuiĝo) el Francio aŭ EPAM (Unuiĝinta Popolfronto) el Grekio, kunvenis en Ateno, Grekio, por pridiskuti la temon „Ŝuldo, nacia valuto kaj demokratio”. Ĉi-jare en Asizo, Italio, inter la 20-a kaj la 24-a de aŭgusto 2014, pluraj gvidantoj de maldekstraj organizaĵoj el diversaj eŭropaj landoj, inter kiuj pluraj partoprenintoj de la atena kunveno, esprimis sin favore al eksiĝo el eŭro kaj el Eŭropa Unio.

Kial tiu movo de la maldekstraj partioj? Konsiderante la historion oni povas surpriziĝi, ke maldekstraj partioj nun alvokas al iaspeca malinternaciisma paŝo. Tiu ludo de konceptoj maltrankviligas ja iujn maldekstrulojn, eĉ sincerajn.

Daŭre estis fervora, preskaŭ religia ligo inter maldekstro kaj sennaciismo. Tiu ligo estiĝis ĉirkaŭ 1900; tiam la kapitalismoj estis naciaj. La lukto de la laboristoj estis „ke en la tuta mondo estu unuigita tio, kion oni volas disigi, kaj estu disigita tio, kion oni volas unuigi” kiel frazas la deklaro por la 1a de majo, do admonis pri internacieco, ne nur solidareco, sed ankaŭ senmistifikigo de la naciaj propagandoj kaj mistifikoj. Sennaciismo estis logika.

Nun kapitalismo iĝis internaciisma, kiel ekzemple montras la artikolo „Ĉu ni devas timi TTIP?” (MONATO 2014/08-09, p. 19-20). Nun la batalkampo kuŝas inter la translandaj firmaoj kaj demokratie elektitaj registaroj. La Traktatoj de Mastriĥto (1992) kaj de Lisbono (2007) konfirmis la transdonon de nacia decidpovo al supera nivelo kaj fiksis la aplikon de novliberalaj ideoj en la eŭropunia politiko. La etaj kaj grandaj katastrofoj de la pasinta jardeko ne instigis la politikistojn al ĝisfunda repripensado de siaj starpunktoj; ili nur enkondukis aron da pliaj kontrolmeĥanismoj, burokrataĵoj kies utilo estas dubinda.

Intertempe la (etaj) tradiciaj maldekstraj partioj kaj movadoj restis religie kun la flegata ideo, ke ĉio nacia estas malbona, kaj ĉio internacia bona. La grandaj kunregantaj maldekstraj partioj apenaŭ diferencas de la dekstraj partioj. Plurloke ekestis kaj ekestas novaj grupoj, foje strukturitaj kiel politikaj partioj, foje ne, ne ligitaj al la tradiciaj dekstro-maldekstro kaj kiuj fulmrapide kreskas, sed kutime post mallonga tempo (ofte pro interna kverelado) same fulmrapide ŝrumpas.

Lastatempa ekzemplo estas „Podemos” („Ni povas”) en Hispanio, malrekta postsekvanto de la „Indignados”-movado el 2011. Ĝi estis fondita komence de 2014, tuj akiris 8 % de la voĉdonoj okaze de la elekto de la eŭropa parlamento kaj laŭ sondado el septembro 2014 havas subtenon de 21 % de la hispanoj. Ĉu finfine kelkaj tiaj partioj sukcesos alidirekti Eŭropon?

Roland PLATTEAU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Platteau el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07