MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

ITALIO

La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj

Pilgrimi piede, per biciklo aŭ – por tiuj, kiuj deziras alproksimiĝon des pli tradician kaj allogan – eĉ per ĉevalo: oni faru libere sian elekton antaŭ ol ekiri la tiel nomatan Loretan Vojon. Situanta en la centra Italio, ĝi estas riĉa je preĝejoj kaj aliaj belaĵoj, kaj spite al la paso de multaj jarcentoj, ankoraŭ kunligas Asizon, la urbeton de Sankta Francisko, kaj Loreton, vilaĝon en la provinco de Ankono.

Granda estas la nombro de la etaj pitoreskaj komunumoj, kiujn oni povas „tuŝi” laŭlonge de itinero longa entute 150 km. Oni povas eluzi tiujn vilaĝojn por medita halto, por etapo ripoziga ankaŭ por la eventualaj ĉevaloj, aŭ – kial ne? – por simple ĝui la montetan pejzaĝon de la centra-itala teritorio, jene priskribita en Esperanta elsendo de Radio Romo, okazinta la 23an de novembro 1940. Pro sia unika stilo, ĝi vere meritas reviviĝi sur niaj paĝoj.

„Italio, la koro de la kristanismo kaj patrujo de sanktuloj, havas la privilegion posedi grandegan nombron da sanktejoj. El ili, grandaj kaj malgrandaj, iuj estas en la unua rango pro sia luma karaktero, kiu distingiĝas de la ĉirkaŭa profana medio, aŭ pro la interrilato pli-malpli intima kun la naturo. Monumentoj de kredo – de historio kaj de arto, en kiuj la supernatura interveno estas kunligita kun la homa elemento – estas kvazaŭ ĉirkaŭverŝitaj je mistera fluido, elradianta el ili, plena de ravo kaj mistika poezio religia.”

Lasu vin allogi de la certigo, ke preskaŭ nenio en la regiono ŝanĝiĝis, kaj vizitu la lokojn tiel fascine priskribitajn, meze de la pasinta jarcento! Ĉu vi volas iri kiel la mezepokaj pilgrimantoj sur ĉevalo? Tio nun eblas. Unua ĉeval-pilgrimo, kutima agado en la pasintaj jarcentoj, sed longe ne praktikata, lastatempe estis reorganizita en la Loreta Vojo. Ĉi-lasta estas strato, kiu ekde la Mezepoko kunigas Asizon („En la luma brilo de la umbria pejzaĝo, Asizo konservas neŝanĝita en la jarcentoj la dolĉan poezion de la franciskana epopeo. Malmultaj lokoj kapablas veki tiel riĉajn trezorojn de sentoj, kiel ĉi tiu malgranda urbo de paco kaj sonĝo, soleca kaj silenta, trapenetrita de spiritualismo kaj de mistika poezio, dolĉe loga”, oni radie dissendis en Esperanto el Italio al la tuta mondo) kun Loreto, sidejo siavice de unu el la plej famaj sanktejoj de Maria, la patrino de Jesuo.

Ambaŭ regionoj – Umbrio kaj Markio – sin organizas ĉiam pli bone pere de turismaj projektoj, kunligitaj kun la kredo.

Asizo

Oni komencu la itineron de Asizo. Kion penvaloras vidi tie? Ni tuj agordiĝu laŭ la esperantlingva frekvenco de Radio Romo (1940).

„En la ebeno sub Asizo kuŝas la Sanktejo de Santa Maria degli Angeli, bela kaj granda preĝejo, konstruita laŭ desegnoj de Vignola. Ĝi estas samtempe Sanktejo omaĝe al Maria kaj al Sankta Francisko kaj kie ĉio ankoraŭ parolas pri la Serafulo, la sanktulo de la mistiko intense agema kaj asketo de la plej pezaj humiligoj, kiu aliigis sian ekziston al kanto de ĝojo. La Sanktejo estas tre adorata, ĉar Sankta Francisko mortis ĝuste en tiu loko, kie li estis vidinta la vizion pri la Sinjoro. La malgranda Preĝejeto de Santa Maria degli Angeli, tiom kara al la koro de la Sanktulo, estas nun sub la kupolo de la vasta templo.



Granda estis la amo de la Sanktulo al tiu sia preĝejeto, Porziuncola, apud kiu floris la komencoj de lia fervora apostolado kaj batadas por ĉiam nova vivo de tiom da dolĉaj franciskanaj memoraĵoj. El tiu senornama kapeleto, kiu ankaŭ nun konservas sian tutan primitivan aspekton de severa malriĉeco, Francisko el Asizo dissendis en la mondon kaj en la jarcentojn sian ordenon. La eta preĝloko troviĝas nun en la centro de la Sanktejo. Ĝi estas kruda kaj tre simpla ortangula konstruaĵo el blanka ŝtono, al kiu estas aldonita, sur la frontono, gotikstila tabernaklo. La supra parto estas dekorita per fresko de Overbeck, dum sur la flanko estas konservitaj restaĵoj de fresko el la 15a jarcento. La interno, je ogiva volbo, estas tute nigrigita de la fumo kiel la tabulpentraĵo de 1293, staranta super la altaro. Tie estas ankaŭ la kapelo de la ‚Transiro’, kie la Sanktulo ‚kun la brakoj, krucitaj je la agonio’ finas sian teran vivon, glorante Dion.”

Loreto

La fina loko de la proponita itinero estas Loreto, konata pro la Baziliko de Sankta Domo, kie estas gardata la domo de la Sankta Virgulino (Maria), mistere translokita laŭkrede en 1294 el Nazareto. Se oni havas amikinon kun la nomo Loredana, oni sciu, ke ĝi rilatas ĝuste al devoteco pri la Madono de Loreto. Ni klopodu, dum la legado, reaŭskulti per niaj oreloj la jam menciitan elsendon, pretigitan por esperantistoj tutmonde.

„Loreto estas la perlo de la sanktejoj de Maria, fama en la tuta kristana mondo pro la konservado de la Sankta Domo de Nazareto. Pia tradicio diras, ke ĝi efektive estas la dometo, loĝita de Maria en Nazareto, kie ŝi estis salutata de Anĝelo Gabrielo en la Anunciacio. Dum la nokto inter la 9a kaj la 10a de majo 1291 okazis la mirakla translokiĝo de la dometo de Nazareto ĝis Tersatto apud Fiume; de tie la 10an de decembro 1294 la dometo estis transportita per la sama miraklo, en lokon apud Recanati, ĉirkaŭitan de arboj; kaj post kelkaj monatoj en lokon apud la supro de la monteto kaj fine centon da metroj malproksime de la supro. Oni neniam povis klarigi la misterajn translokiĝojn alie ol per supernatura interveno. Ĉirkaŭ la Sankta Domo por anstataŭigi la humilan originan preĝejeton ekestis majesta templo, en kiu, per monoferoj de popolo, de princoj kaj de papoj, estas amasigitaj gloraj artotrezoroj. En la konstruado de la giganta baziliko laboris artistoj kiel Bramante, Sangallo, Sansovino. La interno de la baziliko estas tre riĉa je artaj verkoj, statuoj, bronzaĵoj, portaloj, belegaj ornatoj. Grandan intereson elvokas la freskoj de Melozzo da Forlì, de Luca Signorelli, de Pomarancio. Tre riĉa estas la trezorejo, kvankam parte rabita de francoj en 1797. Pluraj milionoj estas la piuloj, kiuj iris pilgrime al Loreto. Inter ili kvindek papoj kaj multaj sanktuloj, inter kiuj Sankta Luigi, Sankta Francisko, Sankta Carlo Borromeo, Sankta Ignazio, Sankta Alfonso de Liguori.”

Pilgrimantoj bonvenaj

Kreskas la religia turismo en tiu areo. Al Loreto venas ankaŭ vizitantoj lige kun mediaj, sportaj, kulturaj kaj aliaj okazaĵoj. Ne temas cetere pri novaĵo lastatempa. Io simila devis okazi jam antaŭ 74 jaroj, kiam la Esperanta radio-voĉo diris, ke „ĉiuj ĉi sanktejoj estas potenca alvoko ne nur por la kredanto, sed ankaŭ por ĉiu ajn, kiu de la religio ŝatas nur la valoron moralan kaj estetikan, kaj por ĉiu amanto de naturaj belaĵoj kaj mistika enpensiĝo”. Do kredantoj kaj nekredantoj libere renkontiĝu en la Loreta Vojo, kiu, desegnita de etruskoj kaj poste de romianoj, kaj kiel dirite plena de plurspecaj allogaĵoj, atendas kun etenditaj brakoj ĉiujn homojn, kiuj serĉas lokon por forgesi la metropolan kaoson kaj streĉon, al kiu nin devigas ĉiam pli ofte la nuntempa vivo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07