MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

EKSPOZICIOJ

10 x 15

Ĉu oni povas difini la objektivan valoron de bildarta produkto? Ke iel eblas taksi ĝian kvaliton, neas nur homoj kun nebulecaj estetikaj konceptoj. Sed eĉ informitaj homoj ne kuraĝas aŭguri pri la valoro, almenaŭ se ili ne jam posedas konojn pri la nuna publika aprezo de artisto aŭ de certa ĝenro. Tion ĉiu frekventanto de artaj foiroj dum ĉiu vizito denove devas konstati.

Nunaj korifeoj

Pasintjare en la foira centro eksterurba okazis la ekspozicio „Art Karlsruhe 2014”, nun post 10 jaroj firme establiĝinta en sud-okcidenta Germanio. Apud junaj artistoj kaj la majstroj de la klasika moderno oni tie prezentis aparte la nuntempajn korifeojn. Por grandformata bildo de Baselitz, kies manio, t. e. la ekkoniga efekto, konsistas en inversa pendigado kontraŭ la natura ordo, kun la titolo „Memportreto kiel bebo”, la galeriisto postulis ĉirkaŭ 200 000 eŭrojn. Granda sumo, eĉ por bebego superforma en digna kadro. Pli altajn prezojn la vendistoj ne plu indikis. „Prezo post peto”, ili notis memfide postpriskribe. Tial oni ne povis ekscii la prezon de la signala instalaĵo de tiu ekspozicio, nome „LightScapes” (vortkreaĵo laŭ la angla landscapes, pejzaĝoj).

Arta plusvaloro

En la profesia vivo la inventintino instruas scenejan aranĝadon, en la arta ŝi aperas kiel rosalie, kio jam distingas ŝin disde ordinaraj metiistoj. Ŝia renomo ebligis al ŝi ellabori ekranon kun lumstrioj en la enorma grandeco de 10 metroj oble 15 metroj. Por adekvate montri ĝiajn ciferece stiratajn kolorŝangojn, la foiraj mastroj disponigis al la publiko kuŝseĝojn en konvena distanco. Tiu plej granda ekspoziciaĵo fakte ne estis vendata. Certe ne venis multaj klientoj, kiuj pretus pagi la „artan plusvaloron” aldone al la materiala. Similaj varbinstalaĵoj ekzistas ja jam abunde.

10 oble 15

La plej altpreza malgranda bildo hazarde havis la samajn mezurojn, memkompreneble ne en metra skalo. 10 oble 15 centimetrojn ampleksis sentitola bildo de Gerhard Richter kun la indiko „oleo sur kolora foto”. La artisto estis preninta spatelon kun iom da olefarboj kaj tiris ĝin sur seninteresa foto. La ŝmiraĵo dispremiĝis kaj produktis desegnon. Inter cento da tiaj provoj certe troviĝas kelkaj kiuj kontentigas la nuntempajn klientojn. Sed la aĉetanto verŝajne estis pli spekulanto ol artoamanto. La cetere sensubskriba paperaĵo jam nun estas pli valora ol iu ajn samformata monbileto en la mondo: 60 000 eŭroj.

Franz-Georg RÖSSLER
estas korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07