MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SERBIO

Festo festata

En 2010 Serbio ratifis la konvencion pri nemateria kultura heredaĵo de la homaro aŭspiciatan de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko).

La konvencio rilatas al kultura heredaĵo. Tio povas inkluzivi lingvajn, artajn, sociajn kaj aliajn tradiciojn, kiuj i.a. helpas formi kaj identigi difinitan grupon. La konvencio rilatas ankaŭ al kultura diverseco kaj al la homa kreemo.

Dum la naŭa kunveno de la internacia komitato por apliki la konvencion, okazinta en Parizo fine de 2014, estis decidite, ke la serba familia festo estu registrita kiel kultura heredaĵo. Tio sekvis proponon de la etnografia muzeo en Beogrado.

Kredas

La familia festo konsistas el diversaj ritoj kaj sociaj devoj, per kiuj oni celebras la familian sanktulo-patronon. Oni kredas, ke tiu gardos la familion kaj ĝin prosperigos.

Tamen la festo estas ne nur familia. Ĝin festas ankaŭ komunumoj, urboj kaj firmaoj, dum aliaj eventoj okazas por anoj de diversaj okupoj (kuracistoj, maristoj, metiistoj, ktp).

Bruligas

Dum la festotago oni preĝas, bruligas apartan kandelon, kaj tranĉas specialan panon. Kelkaj familioj portas la panon al preĝejo. La tago daŭras per tagmanĝo konsistanta el viando (porkidaĵo, ŝafidaĵo) aŭ fiŝo.

La serboj tiel esprimas sian identecon, ne nur en sia familio, sed ankaŭ en sia komunumo kaj sia etno. Inter la familiaj festoj estas tiuj de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo (12an de julio), Krucfestotago (27an de septembro), Demetrio (8an de novembro) kaj Sankta Nikolao (19a de decembro).

Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07