MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

POLUADO

Malpura aero damaĝas infanan cerbon

La konata, prestiĝa usona medicina revuo JAMA (The Journal of the American Medical Association) publikigis ĉi-jare maltrankviligan artikolon. Post zorga kolektado de donitaĵoj plenumita inter la jaroj 1998 kaj 2006, la aŭtoroj konkludis, ke tre verŝajne malpura aero neripareble damaĝas la cerbon de beboj antaŭ ilia naskiĝo.

Malkvieteco

La fakuloj priesploris urbajn infanojn el malriĉaj familioj, kaj oni observis ilin ĝis la aĝo de 9 jaroj. Pere de rafinitaj magnet-resonancaj aparatoj oni studis la strukturon de ilia cerbo kaj poste faris komparadon kun la niveloj de malpura aero, al kiuj la respektivaj patrinoj sin elmetis dum la periodo de gravedeco. Oni trovis malpli elvolviĝintan blankan substancon en la maldekstra cerbohemisfero proporcie kun la kvanto de aermalpuraĵoj ensorbitaj de la patrinoj. Tiu cerba karakterizo povas kaŭzi ne nur parolajn problemojn kaj malkontentigan atenton, sed ankaŭ serion de aliaj neordinaraj kondutoj kaj ĉefe simptomojn de malkvieteco. Ankaŭ post la naskiĝo, cetere, la bebaj cerboj ricevas kromajn damaĝojn, asertas la esploristoj. La malpuraĵoj en la aero estas ĥemie priskribeblaj kiel „policiklaj aromataj hidrokarbonaj” partikloj, kiajn produktas aŭtomobilaj motoroj, tabak-fumado, kamparaj bruloj, hejma hejtado ktp.

Miskondutoj

La nuna esploro estas ankoraŭ nesufiĉe ampleksa por ebligi eltiri definitivajn konkludojn. Tamen, la ĉiea ekzisto de malpuraĵoj en la aero vekas zorgemon pri la infanoj sur la nivelo de publika sano. Jam alia antaŭa esploro ĉe infanoj en Novjorko montris, ke ĉeesto de aermalpuraĵoj rekte rilatas al psikaj problemoj de infanoj en la lerneja aĝo: parola malfacileco, depresio, plurspecaj miskondutoj. Tiu ĉi esploro estas aprobita de la usona registara instanco, kiu zorgas pri medio kaj mediproblemoj.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07