MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

JAPANIO

Ekstremaj veter-fenomenoj obliĝas

Lastatempe televidaj kaj radiaj novaĵoj tre ofte komenciĝas per avertoj pri neordinara vetero: printempe ciklono kun ŝtormo kaj fulmoj, somere varmego aŭ tajfuno, aŭtune tajfuno, vintre neĝfalego aŭ frosto. Sekvas avertoj pri rezultontaj inundo, terfalo, trafika interrompiĝo kaj damaĝoj por homoj kaj domoj. Fakte, en ĉiu sezono atakas senprecedenta pluvego aŭ neĝfalego iun lokon nepretan. Tian pluvegon oni nomas gerila pluvego. Tiun ekstreman veteron kaj tiun klimatoŝanĝon dum la lasta jardeko multaj japanaj meteologoj atribuas al la tiel nomata tutmonda varmiĝo. Precipe ili koncentriĝas sur la altiĝon de la temperaturo en la akvoj de la maroj Filipina kaj Japana.

Anticiklono

Estas fakte malfacile science pruvi ligitecon inter unuopaj ekstremaj veteraj okazaĵoj kaj plivarmiĝo. Sed la japana subministerio pri meteologio anoncis, ke dum la lastaj 100 jaroj la temperaturo de la marakvo ĉirkaŭ Japanio ja plialtiĝis je 1,07 gradoj celsiaj. En februaro 2014 la temperaturo meze de la Filipina maro estis pli varma je 0,5 gradoj celsiaj ol kutime. La alta temperaturo daŭris ankoraŭ en la somero, kiam altiĝis la mara temperaturo ĝis ĉirkaŭ 30 gradoj celsiaj, varmigante kaj kreante fortan aerfluon suprenirantan. Male sur la proksima maro de Japanio aerofluo malsupreniris, fariĝante altaerpremo (anticiklono) kaj kovrante la tutan japanan insularon: tie estis sekve tropika varmego tutlande.

Varmofrapo

Tia – varmega – somero jam estas normala fenomeno en Japanio. Rezulte, ĉiujare oni spertas varmofrapon, kaj multaj mortas. Kvankam la preciza nombro de mortoj pro varmofrapo en 2014 ne haveblas, antaŭ 1993 la averaĝa nombro estis 67 jare, sed post 1994 ĝi estis 492 jare. En 2010 la mortintoj atingis 1 745 unuojn. En 2013, cetere, pli ol 408 000 personoj ricevis medicinan kuracadon pro varmoatako.

Marsurfaco

Laŭ la 5a taksa raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo aŭ ISKŜ, plivarmiĝo povos malmultigi la ekeston de tropikaj ciklonoj, sed, se ĉi-lastaj iam re-ekaperos, ili povos kreski ege fortaj kaj furiozaj. La kialo? Kiam la supra aero varmiĝas kaj la varmdiferenco kun tiu de la marsurfaco malmultiĝas kaj la aeramaso stabiliĝas, tiam maloftiĝas la ekestiĝoj. Dume, varma vaporo pligrandigas la energion en la aeramaso kaj gigantigas la ciklonojn. Tiu hipotezo eble klarigas la ekeston kaj la fortecon de kelkaj gigantaj tropikaj ciklonoj, kiuj lastatempe frapis Vanuatuon, Filipinojn kaj Japanion.

Retropaŝado

Do, ĉu la varma aeramaso sur la maro alportos varman vintron al la japana insularo? Parte jes, ĉar la averaĝa temperaturo dum vintro iom plialtiĝas. Sed problemo pli serioza estas, ke aeramaso kun multe da vaporo facile faligas neĝon: ofte ciklonoj alportas neĝegon kaj neĝoŝtormojn.

Oni vaste konscias, ke Japanio pro la tutmonda varmiĝo alfrontas apartan riskon, inkluzive de inundoj, alta tajdo, tornadoj, senpluveco, malmultiĝo en la fakoj de agrikulturo kaj fiŝkaptado pro la detruo de la ekologia sistemo. Tial ankaŭ la japana registaro, en la kadro de Konferenco de UN pri klimatoŝanĝo, agadas kaj provas redukti la enaerigon de karbona dioksido.

Tamen, kiam la japana registaro ĉe la konferenco okazinta en Pollando en 2013 (COP19) publikigis sian mezvojan celon ĝis 2020, nome redukton je 3,8 procentoj kompare kun tiu de 2005 (fakte plimultiĝo je 3,1 procentoj kompare kun 1990), multaj registaroj kaj neregistaraj organizaĵoj iritiĝis kaj kritikis Japanion. Ĉar tiu celo estis klara retropaŝado. La nerezoluta konduto de la japana registaro baziĝas sur la fakto, ke ĝi daŭre intencas dependi de nuklea energio, sed ankoraŭ ne povas decidi la proporcion inter la tuta energio kaj la nuklea.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07