MONATO
Serĉi en MONATO

Lingvo

OPINIO

Limoj de lingvo, limoj de mondo

Antaŭ nelonge okazis memorsolenaĵo okaze de la 70a datreveno de la liberigo, okazinta la 29an de aprilo 1945, de la iama koncentrejo Dachau [daĥaŭ] fare de usonaj trupoj. Dum tiu ceremonio mi spertis strangan kaj pensigan utiligon de lingvoj. Unue, spite al la multeco de lingvoj reprezentataj de la ĉeestantaj partoprenantoj, oni preferis paroli la anglan, kio verdire okazas kutime kaj miavide tro ofte. Sed estas io plia, kion mi rimarkis.

Okaze de la memorsoleno, kiu ĉi-jare estis plenumita la 3an de majo, venis multnaciaj postvivintoj kaj veteranoj de la iamaj liberigaj usonaj trupoj. Ĉiuj estas nun maljunegaj kaj venis kun parencoj, gefiloj, genepoj kaj amikoj. Dachau estis modela koncentrejo, precipe por anoj de la rezist-movado, sed ankaŭ por translokitoj el aliaj kampoj kaj por militkaptitoj: poloj, judoj, francoj kaj aliaj el multaj landoj.

Kapaŭdiloj

Tial la organizantoj preparis instalaĵon kun kapaŭdiloj, per kiuj oni efektivigos interpretadon de la diversaj paroladoj en plurajn lingvojn, interalie en la germanan (por ke la amaso de germanaj ĉeestantoj komprenu la parolojn de eksterlandaj eminentuloj, veteranoj kaj reprezentantoj de diversnaciaj asocioj), anglan, francan, polan, rusan kaj hebrean. Kvankam Dachau ne estis eksterma ejo kiel la koncentrejo de Treblinka, Aŭŝvico (Auschwitz, Oświęcim) kaj kelke da aliaj, tie ja suferis sennombraj judoj. Pro tio, ĉiujare, atingas ĝin multaj judoj el diversaj landoj kun la celo partopreni la solenaĵon.

Informa ŝildo tiutage indikis, en kiu kanalo oni povas aŭskulti kiun lingvon, ekzemple: Deutsch Übersetzung - Kanal 1, English Translation - Channel 2, Polskie Tłumaczenie - Kanał 3, Перевод на русский язык - Канал 4, Hebrew Translation - Channel 7. Mi demandis min, kial oni skribis la informon pri la hebrea anglalingve: fakte ĉeestis ne malmultaj judoj el Israelo, kaj antaŭe ĉe la apudaj juda preĝejo kaj memorejo oni estis aŭdinta kaj la germanan kaj la jidan kaj la hebrean lingvojn. Do ne mankis tradukistoj, kiu povus traduki tiun linion.

Hegemonio

Nun mi pensas pri citaĵo el la aŭstra filozofo Ludwig Wittgenstein [ludvik vítgenŝtajn], kiu skribis en sia Tractatus logico-philosophicus, ke „la limoj de mia lingvo signifas la limojn de mia mondo”. Fakte montriĝas, ke la limoj – aŭ, se ni volas, la disvastiĝo – de iu lingvo montras samtempe la teritorion de iu regno aŭ imperio. Tiel estis dum la antikva erao kaj tiel estas ankaŭ nuntempe.

Efektive la angla lingvo (kaj la usona kulturo) estas ĉie ajn. Eĉ germanlingvaj ŝoforoj de aŭtomobilaj vetkuradoj parolas kun germanaj inĝenieroj en la angla lingvo. Germanaj sportistoj uzas ofte en intervjuoj la anglan lingvon kaj preskaŭ ĉiuj kantistoj kaj kantistinoj kantas kantojn kun anglalingvaj tekstoj; iliaj nomoj kaj grupnomoj mem estas, cetere, pruntitaj el la angla. Simile kuracistoj parolas latinlingve pri malsanoj kaj organoj. Unuflanke, tiu sistemo iel ebligas mondvastan interkompreniĝon, aliflanke tamen ĝi montras superregadon aŭ hegemonion de la romia imperio (tradicie) kaj de Usono (nuntempe).

La filozofo miaopinie pravas. La limoj de lingvoj ne nur limigas aŭ plivastigas nian personan horizonton, sed ankaŭ montras la potencon kaj la vastan influon de imperioj.

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07