Diru Panj'
Zuz'
- Diru Panj', kio estas "la vasteco de la blua Ĉielo senmakula" ? Ĝi ne estas blua, la Ĉiel', ĉu ne Panj'
- Nia Ĉielo ne estas blua, tio veras. Sed longtempe antaŭ ĝia konstruo estis nur aero super nia planedo kaj kelkaj nuboj, kiuj promenis portante akvon.
- Je kiuj bestoj ili similis, la nuboj ?
- La nuboj ne estis bestoj, estis grupiĝoj da maldikaj gutetoj de akvo, kiujn la ventoj modelis kaj movis super grundo kaj maroj.
- Ĉu ili estis afablaj al la maroj, la ventoj ?
- La ventoj estis tre vastaj aerblovoj, kiuj blovis super la tuta surfaco de la planedo. Kiam ili pasis super la akvo de la maroj, ties surfaco estis agitita : kelkfoje sen perforto kaj alifoje kun ruinigaj senbridiĝoj.
- Sed ĝi estis freneza, la komputil', kiu regis la ventilojn
- Ankoraŭ ne estis ventiloj por krei ventojn
- Sed, tiam, kial estis ventoj ?
- La revarmiĝoj kaj remalvarmiĝoj de la surfacoj de la maroj kaj grundoj kreis la ventojn, tutsimple.
- Ĉu ĝi ne estis ĉiam la sama ĉie, la temperatur' ?
- Ne. Ekzistis tre malvarmaj zonoj kaj zonoj varmegaj. Kompreneble, ne varmegis aŭ tre malvarmis ĉie ; la interaj temperaturoj estis pli agrablaj por vivi, sed iufoje pluvis kaj neĝis.
- Kiel tio aspektis ?
- Kiam pluvis, pli aŭ malpli dikaj gutoj de akvo falis el la ĉielo.
- Kiu Ĉiel' ? Vi ĵus diris al mi, ke estis nenio
- La ĉielo, tiu-epoke, estis tiu nenio ; ĝi estis ĉio, kion oni povis vidi levante la okulojn. La ĉielo estis ĉio, kio estis super la grundo, ĉio krom tio, kion niaj prapatroj flugigis en la ĉielo.
- Ĉu vere ? Ĝi estis stranga, la ĉiel'.
- Jes, tre stranga ...
- Kaj kiam neĝis ?
- Estis ankaŭ akvo, kiu falis el la ĉielo, sed, ĉar pli malvarmis ol por pluvo, la akvo formiĝis en etajn kristalojn malpezajn, kiuj ariĝis en flokojn. Ne ĉiuj ŝatis neĝon aŭ pluvon.
- Kaj kial ĝi ne metis la saman temperaturon ĉie, la komputil' ?
- Ne estis komputilo por reguligi la temperaturon. La temperaturo iĝis regulita nur post fino de la konstruo de la Muro, kiu ĉirkaŭas nin.
- Ĝi estis konstruita antaŭ la Ĉiel', la Mur' ?
- Ne, la Ĉielo estis jam finita, kiam la konstruo de la Muro estis decidita.
- Kial niaj prapatroj ne estis jam de longe konstruintaj la Ĉielon kaj la Muron ? Estas pli bone nun ; ne plu estas ventoj, kiuj ĉion frakasas, kaj la temperatur' estas ĉiam ĝuste kiel bezonata.
- Ili ne bezonis ilin. Ili kutimiĝis al ŝanĝiĝema temperaturo kaj al ventoj. Pluvo kaj neĝo estis partoj de iliaj vivoj. Kelkaj eĉ sukcesis esti tre feliĉaj.
- Sed estis tre maldolĉe
- Sufiĉe maldolĉe, jes. Vi sciu, ekstere, je la alia flanko de la Muro, la kondiĉoj estas ankoraŭ pli malbonaj.
- Kaj kial oni ne ŝanĝas la programojn de la komputiloj, kiuj regas Ekstere ?
- Neniu komputilo regas ekstere ; kaj mi timas, ke neniam estos iu, kiu sukcesos regi la situacion.
- Kial ?
- Estas tro komplekse kaj daŭras jam de tro longe.
- Ĉu vi povas klarigi al mi iomete ?
- Ĉu vi scias kial la Ĉielo kaj la Muro estis konstruitaj ?
- Ne, sed mi scivolas.
- La Ĉielo estis konstruita ĉar la malnova ĉielo estis difektita de la haladzoj de niaj prapatroj.
- Ĝi vere ne estis fortika, la Ĉiel'.
- Ĝi estis tre malrezistanta kaj niaj prapatroj tro malfrue komprenis, ke ili estis detruintaj tion, kio protektis ilin de la malbonaj radioj de la Suno.
- Kiu ĝi estis, la Sun' ?
- La Suno estas la stelo
- Kio tio estas, stel' ?
- Mi ne scius klarigi al vi tion, kio estas stelo.
- Ĉu estas tro komplike ?
- Estas tre malfacile por klarigi. Stelo estas kiel tre dika planedo, kiu estus tute brulanta.
- Kiel tre granda bul' de fajr' ?
- Jes, proksimume.
- Do ĝi estas stel', la Sun'. Sed kie ĝi estas, la Sun' ?
- Ĝi estas sufiĉe malproksime de nia planedo, kiu rondiras ĉirkaŭ ĝi. Antaŭ la konstruo de la Muro, estis ĝi, kiu varmigis nian planedon dum la tago. Sed krom la varmo kaj la lumo
- Ĉu ĝi sendis ankaŭ lumon ?
- Jes ; dum la tago, ne necesis lumigi lampojn. Krom la lumo kaj la varmo, la Suno sendis ankaŭ radiojn danĝerajn por la estaĵoj. Sed la ĉielo lasis trapasi nur tre malmulte da tiuj radioj, antaŭ ĝia detruo.
- Tiam ĝi ne estis bone farita, la Ĉiel'
- Eble sed ĝi protektis sufiĉe la planedon dum ĝi bonstatis.
- Kaj kiam ĝi estis detruita, necesis konstrui alian.
- Jes.
- Kaj la Muron, kial oni ĝin konstruis ?
- Komence estis nur ĉar la aero estis fariĝanta nespirebla. Poste, la Muro ricevis la taskon protekti nin ankaŭ de la malbonaj radioj, kiujn dislasis la industrioj.
- Ĉu estis la samaj radioj kiel la malbonaj de la Sun' ?
- Ne, estis radioj eble pli malutilaj ol tiuj de nia stelo.
- Kaj nun, kiel estas Ekstere ?
- Ekstere ne estas lampoj ĉie ; eĉ dumtage malhelas.
- Do necesas ĉiam havi kunporteblan lampon.
- Ekzakte. Krome, la aero estas fariĝinta tute nespirebla kaj la malbonaj radiadoj probable pli fortaj ol iam ajn antaŭe. Via patriĉo iafoje konfidis al mi, ke kiam ria protekta vestaĵo estis havanta problemon, ri tion rimarkis tre rapide ĉar ri rapide pli varmumis.
- Por kio ĝi utilas, la protekta vestaĵ' ?
- Ĝi protektas la viriĉoj, kiuj laboras ekstere, de la troa varmo kaj ebligas ilin spiri. Sed ili ne povas resti tre longe sen iri en haltejo por renovigi sian aerrezervon.
- Kaj la malafablaj radioj ?
- Ili facilege trairas la protektan vestaĵon kaj, iom post iom, la viriĉoj estas detruataj de interne. Komence, tio ne videblas, poste la haroj ekdisfalas ; kaj la tuta korpo difektiĝas... kaj iun tagon la viriĉo ne revenas... neniam plu ri revenos...
- Kial vi ploras, Panj' ?
- Via patriĉo ne revenis. Ri daŭris malpli longe ol la aliaj, ri certe estis pli malfortika.
- Sed mi daŭre estas ĉi tie, mi. Mi ĉiam ridetigos vin.
- Tio ne sufiĉos... Vi baldaŭ havos etan fratiĉon.
- Mi ne volas etan fratiĉon, eta fratin' estus pli bonvena.
- Ne vi decidu, nek mi ; tial vi havos etan fratiĉon.
- Kial ?
- Tiel estas. Via patriĉo ne revenis, tial iu alia devas anstataŭi rin sed antaŭ sia unua eliro ri devos havi idon. Ri havos filiĉon.
- Ĉu estas ri, kiu decidis ?
- Ne. Kaj ankaŭ via patriĉo ne decidis.
- Sed kiu decidas ?
- Mi ne scias. Eble iu komputilo.
- Do ili ne ĉion bone faras, la komputiloj. Ili demandas nenies opinion antaŭ decidi kio estas bona aŭ kio estas malbona
- Jes, tiel estas...
- ...
- ...
- Ĉu vi kredas, ke oni iam vidos "la vastecon de la blua ĉielo senmakula" ?
- Mi ne scias. La avino de mia avino estis vidinta la bluan ĉielon dum sia infanaĝo kaj poste la fumaĵo komencis kaŝi ĉion kaj oni konstruis la Ĉielon kaj oni konstruis la Muron kaj oni plifortigis la Muron kaj... Mi ne kredas, ke iam ajn la ĉielo refariĝos blua.
- Domaĝe, ĉu ne ?