Kapricoj kaj papilio
Zuz'
Potencega fortega akra krio ekŝiris la mildan kvieton de la dormema urbo. Ulo prezentis sin preskaŭ tuj ĉe la pordoj de la palaco, kiuj malfermiĝis ekde ria alveno. Ri direktis sin sen akompano nek hezito al la konsilia halo, kie la reganta paro atendis rin. La ulo nur aŭskultis antaŭ ol eliri ; ria laboro tuj komencos.
Riaj nuraj okupoj ĉiam estis satigi ĉiun kapricon de la Geprinco, kiu kutimis kriadi lacegiĝante, kaj lacigante la popolon senigitan je dormo, ĝis ria volo estos realigita. Tiu ulo, kiu savadis la ripozon de la loĝantaro kaj samtempe la publikan ordon, ricevintis la nomon : "Gardisto de la Dormo". Ri ĉion studadis ĝis la tago, kiam ri ekpovis estingi la unuajn kriojn de la Geprinceto ; ekde tiam ri servadis la palacajn mastrojn. Neniam ri troviĝis en neeblo ĉesigi kriojn de la plej kaprica geprinco de la dinastio. Ankoraŭ ĉi-foje, ri certis revenigi kvieton sur la urbon, kiu feliĉa ekdormos.
* * * * *
Dum iu el siaj enurbaj promenadoj, stirante iu el siaj kapricrezultoj, la Geprinco, nun bela juna homo, rimarkis ĉarmegan adoleskulon kun brunaj haroj. Aŭskultante nur novan kapricon, ri realigis joregon por halti sian veturilon apud la mirindulo, al kiu ri proponis enveturiĝi sur la apudan seĝon. Nea respondo al ria propono ŝokis rin kaj malgraŭ sia insistado ri ne povis havi la plezuron ĝui la kompanion de la brunhara sorĉulo.
Vespere la urbo aŭdis ankoraŭfoje la potencegan fortegan akran krion, kiu ankoraŭ fojfoje interrompis la trankvilan vivon de la loĝantaro. La Gardisto de la Dormo pliafoje iris palacen ; forlasante la garditan fortikaĵon, unuafoje dum sia multsukcesa kariero ri ne certis ne malsukcesi. Ri efektive retrovis la junan brunulon sed ne sukcesis konvinki rin lasi sin veturigi far la Geprinco.
" Se ria malkontento tro grandos, ri povos veni por manĝi ĉe mi kelkajn delikatajn manĝaĵojn, kiuj forgesigos al ri ĉi tiun kapricon.
- Mi ripetos al ri viajn parolojn ; sed sendube ri venos ĉar neniam ri forgesis unu el siaj kapricoj ĝis ĝi estas realigita.
- Ĝis revido.
- Salutojn. "
Ege malmulte da tempo post ĉi tiu interparolo, la veturilo de la Geprinco haltis akrobate antaŭ la loĝejo de la dezirata brunharulo. La Geprinco mem vigle eliĝis. Ri ne forgesintis sian kapricon kaj tion reasertis al sia gastiganto post kiam ri gustumadis la plej elstarajn pladojn, kiujn ri iam ajn gustumintis.
* * * * *
" Jam de longe vi min satigegas per delikataĵoj sed kiam akceptos vi veturi kun mi ?
- Tiam, kiam mi vidintos papilion eskapi el viaj okuloj.
- Sed kiel tio eblas ?
- Vi tion eble scios, kiam la papilio ŝvebos antaŭ vi.
- Ĝuste ! Ĝis baldaŭ. "
En surdiga zumego, la Geprinco forveturis al tiu, kiun ri taksis kiel la plej valoran ulon de la reĝolando. Ve ! Ankaŭ ĉi tiu ne sciis, kiel papilio povus elŝvebi de ies ajn okuloj. La Geprinco ekmalesperis ; ri tiom volantus, ke la dua seĝo de ria veturilo subtenu la belan brunulon. Ri malgraŭ ĉio daŭrigis siajn ĉiutagajn festenojn nun sen plua espero. Ri pasigis plejparton de siaj noktoj serĉante la solvon de la problemo, kiun starigis la brunulo, kiu malhelpas rian dormon. Ri fine decidis peti de la junulo ŝanĝon de enigmo.
* * * * *
" Jen de tro longe mi pasigas noktojn serĉante la solvon de via enigmo. Ĉu vi ne povus doni al mi pli facile solveblan problemon ?
- Estas do por vi tiel malfacile lasi papilion ekflugi el viaj okuloj ?
- Sufiĉe por ke mi petu de vi ŝanĝon de la kondiĉo, kiun vi esprimis por akcepti mian inviton.
- Vi volis trudi al mi tiun veturadon en via rapidega ilo ; mi devis defendi min.
- Sed vi postulas de mi troege multe por via defendo.
- Tio tamen devas esti laŭ viaj kapabloj.
- Mi vee timas, ke ne. Salutojn.
- Ĝis revido. "
* * * * *
La morgaŭon, la junulo arestitis kaj enkarcerigitis. La Geprinco vizitis rin.
" Mi decidis, ke vi restu ĉi tie ĝis vi volos veturi kun mi.
- Se tia estas via volo.
- Tia estas ĝi.
- Mi tamen atendos papilion de viaj okuloj.
- Vi estas obstinega.
- Jes.
- Vokigu min se vi ŝanĝos vian opinion.
- Ĝis baldaŭ.
- Salutojn. "
* * * * *
Ĉi-nokte la Geprinco havis malfacilaĵojn por trovi la dormon ; scii, ke pro iu el riaj kapricoj la plej bela ulo de ria reĝolando dormos en malliberejo, turmentis rin. Ri ekvolis liberigi rin sed ekpensis, ke ria digno suferos pro tio. Ri pasigis malagrablan tagon, daŭre turmentita de terura disŝiriĝo. Ri provis dormi por kvietiĝi sed kiam ri komencis pensi pri la brunulo, kiu preparis al ri tiajn delikataĵojn, ri sentis bezonon plori. Ri provis rezisti sed malgraŭ ri io ekfluis de riaj okuloj. Pro honto ri fermis siajn palpebrojn kaj lasis fluadi. Tiam, kiam ri ekkuraĝis rigardi la ĉirkaŭan mondon, fabela papilio bunta flugetis tra la ĉambro. Tuje ri kuris al la ĉelo, kiun ri malfermos ; la papilio kirliĝante eksekvis.