Mi kaj ri, kaj la sun'
Zuz'
Tuj kiam revenis la sunaj tagoj, sukcesis ruza vendisto konvinki min, ke mi bezonegas ĉi tiun miraklan teĥnikaĵon. Ĝi fakte estas nur matraco por sunbanado. Verdire ĝi ja aŭtomate direktiĝas por samtempa sunumado de ambaŭ viaj dekstra kaj maldekstra flankoj. Mi instaligis ĝin en parton de mia ĝardeno, kie ĝenos nek la arboj nek la najbaroj. Nun kuŝas tiu strangaĵo meze de la gazono inter la altaj kaj densaj heĝoj, kiuj ĉirkaŭbaras mian komfortan bienon.
* * *
Dorse al la suno, kuŝante sur mia miraklaĵo, mi provas legi la kvindekan numeron de Gazeto Andaluzia. Apenaŭ eblas koncentri mian atenton. Tiuj najbaraj diabletoj krietas, ploras, koleregas, krias, ploregas, koleretas, kriegas, ploretas, koleras... Dume, preskaŭ ne konsciante pri la tumulto ĉirkaŭ si, la najbaro pritondas siajn arbedojn, arbetojn, arbojn, arbustojn per tondilego klakadanta. Eĉ gajaj birdetoj ne sukcesas aŭdigi siajn voĉojn. Mi lasas la gazeton fali sur gazonon. Mi almetas opakajn okulprotektilojn sur miajn okulojn. Nun tute nigras mia mondo. Orelŝtopilojn mi forgesis en la domo. Ne gravas. Mi turnas min fronte al la suno.
Daŭre aŭdeblas la najbara bruŝtormego. Kri'! Klak'! Plor'! Klak'! Plor'! Klak'! Kri'! Plor'! Klak'! Kri'! Klak'! Kri'! Bird'! Kri'! Klak'! Plor'! Kri'! Klak'!... Feliĉe afablaj sunobriloj karesas mian nudan korpon. Ili varmigas miajn ŝultrojn, miajn koksojn, miajn genuojn, miajn kubutojn, miajn femurojn, mian bruston, miajn vangojn, mian ventron. Ĉiuj muskoloj malstreĉiĝas plezurige. Mian ŝvitetantan haŭton kirlete sekigas venteto. Ĝi alportas parfumojn de freŝe falĉita herbo, de sekiĝantaj arbofolioj, de plej diversaj floroj kaj de aromplenaj plantoj. Eĉ pli facile aŭdeblas la birdetoj. Senmove mi plensense ĝuas la naturon. Kriego ĉesigas ĉiajn najbarajn bruemojn. Ili forveturu. Mia hundo transpasas sub la heĝo certe forvoronte ĉion, kion la najbara kato ne manĝis, se ne la katon mem. Sed tute negravas.
Silento regas nun. Kvietiĝas ĉirkaŭ mi. Sur fona susurado de la proksima rivereto simfonias nun plengorĝe birdoj kun insektoj. Ankaŭ mia matraco de tempo al tempo zumetas por teni min fronte al la suno. Ĝuinda plezuro de senombra sunbanado. Kvankam... ja ŝajnas, ke io ombras mian maleolon. Jen tre malrapide moviĝas la nevarmigita areo genuen. Tamen la instalistoj promesis, ke nenio ajn povos iam ajn ombri iun ajn parton de ia ajn korpo surmatraca. Fiuloj! Kaj decideme la ombro transpasis la genuon ŝajne al talio. Aŭ ĉu mi nur fantazias pri tiu senkaŭza malvarmiĝo de mia haŭto? Ĝi kvazaŭ sekvas miajn dezirojn karesante mian korpon sen tuŝi mian haŭton. Certe ne hazarde evoluas tiu sento gajekscitante min. Mi verŝajne duonsonĝas.
Brueto malantaŭ mi. Pasero en arbeto. Kaj daŭre vagadas la mistera ombro. De iu vango. Tra la frunto. Al la alia. Mi atendas. Kolen. Ŝultren. Brusten, flanken. Ventren. Koksen, femuren. Mi petegas tiujn movojn. Nun ĉirkaŭ mia pubo. Agrablega sonĝeto. Io falas sur mian bruston. Malpeza. Vento ŝovas ĝin ventren. Lanugo aŭ plumeto. Plezurige. Pluen. Forflugis. Plumtuŝo ĉe la nazo. Plumtuŝo ĉe la mentono. Ĉe la frunto. Tio nervozigas min. Ĉe la lipoj, ĉe la kolo. Mi streĉiĝas. Orelo. Streĉiĝego. Kaj tute neatendite en alian orelon, flustre "Kviete". Do vere temas pri karesado. Ĉu mi leviĝu por forpeli ĉi tiun karesanton? Aŭ ĉu estas karesisto? Ĝis nun mi ŝajne ne endanĝeriĝis. Almenaŭ ne korpe. Sed anime mi jam pereis. Mi deziregas pliajn karesojn. Kaj se danĝero sentebliĝos ankoraŭ uzeblos sportoluktoj por elsaviĝi. Mi malstreĉiĝu.
Mi malstreĉiĝas. Plumtuŝo ĉe la lipoj. Mi malstreĉiĝis. Plumtuŝo ĉe la umbiliko. Mi ridetas. Ĉe la femuro. Ĉe la ŝultro. La daŭro, la vasteco, la sinsekvoj de la tuŝoj varias senlogike. Jen rapida glito. Jen daŭra tuŝo. Ekscitige. Jen surbruste. Jen interkrure. Frenezige. Ĝuige. Mi spiras laŭ la ritmo de la tuŝoj. Malregule. Profunde, apenaŭ. En. El, en. En, el, el, en. El. Paŭz'. Akriĝas mia deziro. Se ne baldaŭ reekos la tuŝoj, mi ploros. Tuŝ'. Suspir'. Ĝuego. Ŝajnis humida ĉi lasta tuŝo. Kaj humida jena glito ja estas. Gut'. Humidaj karesoj plektas reton ĉirkaŭ mian nudecon. La suno sekigas la fadenojn. Sed restas la sento. Fadenoj kvazaŭ sendepende moviĝas. Ili premas mian haŭton. Ondadas kiel fingroj karesantaj ĉiujn erojn de mia korpo. Dekoj, centoj, miloj da fingroj ĉirkaŭirantaj miajn nervojn. Intensa kaj profunda karesado. Ĉu karesisto aŭ ĉu sorĉisto? Ne eblas respondo. Ne taŭgas demando. Ĝuenda plezurego. Frakasanta ondego de orgasmo. Ĝojplena eksplodego. Kolaps'
Langego lekas mian vangon. Mia hundo revenas sub la heĝon. Ĝi bruas same kiel tiam, kiam ĝi foriris. Sed kiu lekis mian vangon? Mi malmetas miajn okulprotektilojn. Suno brilegas. Ĝi blindigas min. Trans duonfermitaj palpebroj mi rekonas la langon, kiu denove lekas mian vizaĝon. Sed kiu bruas sub la najbara heĝo? Mi provas alrigardi sed distingas nenion. Ne plu bruas. La suno baldaŭ malaperos malantaŭ la altajn heĝojn. Mia hundo insistas por ke mi zorgu pri ĝi. Kia sonĝ'! Sed nun ek al la dom'.
* * *
Hodiaŭ pluvetadas. Jam de horoj, rigardante tra la fenestro, mi karesadas mian hundon. Mi revetas pri morgaŭ: suna tago kun tondilego klakadanta. Mi kaj ri, kaj la sun'.