Transsalti la navigilojn.

EAB

Esperanto-Asocio de Britio | LBE | Arkivo

La Brita Esperantisto
Numero 963, printempo 2007, 103-a jaro

 

(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)

 

Kovrilfoto

Ronrondo japana

Ana Montesinos de Gomis respondecis pri la budo de Rondo 'Kato' dum la movada foiro en Jokohamo. Legu pri la Universala Kongreso.

 


 

Enhavo

Redakcio    Plugante la verdan kampon (Southport)
Paul Gubbins    Redaktore
Nora Harrison    Nekrologo
Redakcio    Elektronikaj fenestroj, kaj federacia kunveno (Jorko)
Redakcio    Manĉestra marto (Springboard to Languages)
Redakcio    Tone kaj fone en Preston (NOEF)
David Kelso    For la neŭtraleco! ... ĉu? (SATEB)
Redakcio    Ride senbride (Barlastono)
Vilĉjo Rowe    Bezonata: internacia gestlingvo
Mamed Madok'ba    Pri nomoj
Ruth Stanier    Recenzo: Relativeco per bildoj
Girvan kaj Máire McKay    Diservo kaj fiservo
Albert H. Lindsay    Kio troviĝas en via regiono?
Paul Gubbins    Kongresaj komentoj (Jokohamo)
Malcolm Jones    Recenzo: Tabelo -- unuakta teatraĵo en dek naŭ scenoj
Johano Rapley    Nekrologo
Mikeo Seaton    Verda urbo, verda kongreso (Letchworth)
Renato Corsetti    Lernu vian lingvon per lernado de alia lingvo
Redakcio    Ĉu kampara kuriozaĵo?
Redakcio    Premio John Buchanan 2008
Paul Gubbins    Recenzaro
Paul Gubbins    Babile
Redakcio    Dorsa kovrilo

 


 

Plugante la verdan kampon

Foto

Aktivas esperantistoj en Southport, kiuj renkontiĝis en junio ĉe la trinkejo 'Plugilo'. La grupo tradukis raporton pri la Letchworth-kongreso kaj paĝon el Saluton!; legis kaj diskutis retmesaĝon pri Estonujo; kaj aranĝis sian venontan kunsidon. En la foto videblas, de maldekstre, Vivienne Isherwood, Richard Phoenix, Jim Voiels, Daniel White, Andrew Wheatley, Peeter Aitai kaj Brendan Marsh.

(Enhavo)

 


 

Redaktore

Britaj kongresoj kaj danĝeraj vortoj

Pri la Brita Esperanto-Kongreso en Letchworth eblas legi alipaĝe en la revuo. Tamen nepras konsideri -- jen tasko por la administra komitato de Esperanto-Asocio de Britio -- kiu respondecas pri nacia kongreso. Ĉu EAB, ĉu Loka Kongresa Komitato, ĉu ambaŭ?

Antaŭ la pasintjara kongreso en Scarborough, jorkŝiranoj plendis, ke EAB multon postulis, proponante tamen malmulte da antaŭa helpo, precipe financa. Dum la ĉi-jara kongreso evidentis, ke parto de la kongresa programlibro, kaj almenaŭ unu el la programeroj, estas akaparitaj de unuopulo celanta tendencige altrudi personajn opiniojn.

Tial EAB nepre (re)difinu klaran kongresan politikon. Pro la relativa malforto, ĉu homa, ĉu mona, de lokaj grupoj kaj federacioj, aŭ EAB okupiĝu rekte pri kongresa organizado, mem determinante lokon, temon kaj programon, mem elektante kaj aprobante prelegojn kaj prelegontojn, ĉio kadre de konvena buĝeto; aŭ ĝi komisiu al fidinda, aprobita LKK la aranĝojn, tamen retenante la rajton vetoi kaj ne finance subteni, se jam establitaj principoj kaj kondiĉoj estas respektataj.

Ĉiaokaze, post la piratado de la Letchworth-kongreso, nepras gvidlinioj tiaj (aŭ reemfazo de ekzistantaj gvidlinioj). Memorindas, ke kongreso prezentas publikan vizaĝon de EAB, ĉefe al membroj sed foje ankaŭ al neesperantista publiko.

La rajton vetoi: danĝeraj vortoj por redaktoro atakita -- sed ankaŭ de aliaj defendita -- pro kritika komento (fakte du vortoj) pri la Letchworth-aranĝoj en la lasta numero de La Brita Esperantisto -- kiel kongreso, publika vizaĝo de enlanda Esperanto. Temis pri opinio (ke la kongresaj aranĝoj estas ŝajne ĥaosaj) honeste kaj sincere tenata (kaj, fakte, neniu poste diris 'Vi eraras'). Tamen leviĝis voĉoj, ke en oficiala organo de EAB aperis negativa komento rilate aranĝon, pri kiu -- almenaŭ ĝis ankoraŭ ne tre klara grado (vidu la suprajn rimarkojn) -- respondecas la asocio mem.

Eble ili pravas. En kompaniaj novaĵbultenoj, en internaj universitataj informiloj, kaj simile, aperas nur pozitivaj raportoj pri la atingaĵoj de la koncerna organizaĵo kaj ĝiaj dungitoj. Tamen, se vi laboras en organizaĵo tia, demandu vin, kiom da propagandiloj tiaj eniras tuj la rubujon.

Eble do La Brita Esperantisto fariĝu nura propagandilo. Ĝi montru nur la rozojn, neniam la dornojn -- tamen, neniu rozo sen dorno (aŭ, laŭ Schwartz, neniu prozo sen dormo). Tiel, analoge kun la supra propono por vetoi laŭnecese la enhavon de kongresoj, eble EAB same kontrolu la paĝojn de La Brita Esperantisto, antaŭ publikigo, por elsarki interpreteble malfavorajn, polemikajn aludojn. Tio signifas, verŝajne, ke la alineoj, kiujn vi ĵus legis, estus cenzuritaj (LBE ne kritike diskutu kongreso-aranĝojn).

Do jen: danĝeraj vortoj por redaktoro, kiu tiel iasence -- sed nur metafore -- tranĉas al si la gorĝon, tamen laŭ spirito de honesteco, malfermiteco kaj matureco, kiuj karakterizu Esperanton en Britujo. Kion do opinias vi, la legantoj?

Lasta ĉi-tiea Letchworth-mencio: dum la kongreso estas publike dirite, ke la redaktoro de La Brita Esperantisto rifuzis aperigi informojn pri la kongreso. Mensogo. Sendis la Loka Kongresa Komitato nek al mi, nek, laŭ mia kompreno, al Geoffrey Sutton, redaktoro de Update, iun ajn informon pri la kongreso. Certe, se mi estus ricevinta prikongresan materialon, mi estus ĝin aperiginta. Ironie, dum la kongreso mem, LKK-ano proponis al mi artikolon pri -- apenaŭ kredeble -- la urbo kaj ĝia fondinto. Iom malfrue ... kaj domaĝe, ĉar verdire la urbo estis kongresa stelulo. Vidu kongresan raporton ekde paĝo 20.

P.S. Ironie, ke, verkinte la suprajn vortojn, mi trovas min enplektata en aranĝoj por la venonta brita kongreso en Southport (9-a ĝis 11-a de majo 2008). Southport, mia naskiĝurbo, plene taŭgas kiel kongresurbo (belaj parkoj, elegantaj butikoj, tuta gamo da diversprezaj hoteloj, pensionoj kaj manĝejoj -- kaj ĝi situas apude al Liverpolo, eŭropa kultururbo en la jaro 2008). Planitaj estas pluraj ebloj ne nur kongresumi sed ankaŭ ĝui la urbon. Sekvos dum la aŭtuno kaj la vintro detaloj pri la kongreso -- sed intertempe notu la daton!

Subskribo: 'Paul P. Gubbins'
Paul Gubbins

(Enhavo)

 


 

Nekrologo: Nora Harrison

Mortis la 4-an de februaro s-ino Nora Harrison, kiu aĝis 98 jarojn. Pri la morto informis s-ino C. Preston, el Westbury-on-Trym, Bristolo, kiu skribis: 'Nora estis fervora esperantistino, entuziasme ĉeestante kongresojn internaciajn kaj enlande kaj alilande. Kiel juna lernejo-instruistino ŝi okazigis la unuan filino-Esperanto-kongreson internacian, en sia lernejo en Birmingamo. Speciale la bristolaj esperantistoj memoros ŝin.' Ni bedaŭras la forpason de multjare aktiva esperantistino.

(Enhavo)

 


 

Elektronikaj fenestroj, kaj federacia kunveno

Kunvenis en Jorko fine de junio membroj de la Federacio Esperantista de Jorkŝiro kaj Humberside. Ĉeestis 15 membroj, kiuj post komuna enkonduka sesio kaj aŭdkomprena ekzerco bazita sur Kajto-kanzono dividiĝis en du grupoj: unu por komencintoj, gvidata de Jack Warren, kaj unu por progresantoj, gvidata de Paul Gubbins.

Okazis ankaŭ mallonga federacia kunsido, kiam diskutata estis la venontjara brita kongreso en Southport. Oni bone manĝis, bone ekzercis sin, kaj bone ridis ... aparte, kiam Graham Blakey diris, ke li devis dufoje pagi por parkumi, ĉar la kvitanco, kiun li alfiksis al la elektronika fenestro de sia aŭto, perdiĝis en la pordo, kiam la fenestro aŭtomate malfermiĝis kaj kunprenis la algluitan paperaĵon.

Ho, la mirindaĵoj de la nuna teĥnika mondo: tion la romianoj, kiuj serĉis parkumejon por siaj ĉaroj, certe ne devis toleri. Aliflanke, ili devis toleri la latinan lingvon, kaj ne Esperanton. Do fine regas ekvilibro kaj justeco ... kaj entute ĝuinda tago en Jorko.

Foto
Muriel Shackleton kaj Brian O'Sullivan, federacia prezidanto, cerbumas pri lingva punkto en unu el la ne tre facilaj ekzercoj proponitaj de Paul Gubbins.

(Enhavo)

 


 

Manĉestra marto

Partoprenis en marto britaj esperantistoj prestiĝan ekspozicion en Manĉestro dediĉatan ekskluzive al instruado de fremdaj lingvoj en elementaj lernejoj.

Jen la dua jaro, kiam eblis al instruistoj kaj aliaj informiĝi pri Lingvolanĉilo (angle: Springboard to Languages) kaj forporti afiŝojn kaj broŝurojn pri la projekto. Samtempe eblis ekzameni instruilojn kaj aliajn dokumentojn pri Lingvolanĉilo -- informilojn, parenteze, kiuj kvalite kaj kvante kompareblis kaj kelkkaze eĉ superis tiujn de aliaj organizaĵoj prezentantaj siajn lernilojn.


David Kelso diskutas la projekton Lingvolanĉilo kun vizitanto al la manĉestra lingvo-foiro.

Cetere, kontraste al la unua jaro, venis al la budo homoj, kiuj pli favore reagis al Esperanto ol dum la unua jaro. La fakto, ke Esperanto estis oficiale instruata en du lernejoj, certe imponis. Krome David Kelso prezentis la projekton dum aparta laborsesio de la du-taga evento. La budon, kune kun komputilo kaj filmeroj pri la aplikado de Lingvolanĉilo, starigis kaj organizis Angela Tellier. Ĉeestis kaj helpis Helen Fantom.

(Enhavo)

 


 

Tone kaj fone en Preston

Unu el la plej talentaj prelegantoj en Britujo estas David Kelso. Denove, dum la printempa kunveno de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Preston, li montris sian kapablon distri kaj informi kaj, grave en Esperantujo, reteni la intereson de malpli spertaj uzantoj de la lingvo.


Vivienne Isherwood prenas bongustan pasteĉo-porcion dum la federacia tagmanĝo. Ĉiam en Preston federacianoj bone manĝas.

Li elektis larĝan temaron -- naciecon, internaciecon -- kaj, kun humuro kaj scienco, klarigis, kial homoj apartiĝis kaj dividiĝis en gentoj kaj ŝtatoj, kiam genetike pruveblas, ke ili apartenas al la sama homa familio. Li parolis pri la starigo de ŝtatoj kaj de naciismo, kaj pledis fine por asocioj de ŝtatoj, iasence kulturujoj, kiuj helpus -- kiel Esperanto -- kunigi la homojn.

La parolado sekvis la jarkunsidon de NOEF: reelektitaj estas Stephen Thompson, prezidanto; Ian Mac Dowall, sekretario; kaj Andrew Wheatley, kasisto.


La komitato de NOEF reelektita. De maldekstre: Ian Mac Dowall, kasisto; Stephen Thompson, prezidanto; kaj Andrew Wheatley, kasisto.

Ĉeestis la kunvenon ĉirkaŭ 25 homoj, kaj ne nur federacianoj. Reprezentiĝis ne nur Lankaŝiro kaj Ĉeŝiro sed ankaŭ Jorkŝiro, Manks-insulo, Kimrujo, Skotlando, Estonujo kaj Germanujo. Do, prelego kun internacia tono, aŭdantaro kun internacia fono.

La venonta federacia kunveno okazos en Ĉestro, la 6-an de oktobro.


Ian Mac Dowall, dekstre, montras al Harry Barron sian fotilon.

(Enhavo)

 


 

For la neŭtraleco! ... ĉu?

David Kelso

Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) frontas al ŝanĝoj. David Kelso raportas pri la jarkunsido en Londono.

En la lasta numero de La Brita Esperantisto, la redaktoro iom diskutis la estontecon de SATEB (SAT en Britio, la malneŭtrala alo de la Esperanto-komunumo). Intertempe okazis la eksterordinara jarkunveno, kiu stimulis liajn pensojn, do konvenas raporti kaj konsideri la rezultojn.

Ĉeestis la jarkunvenon meze de majo sep (jes, sep!) membroj de SATEB, inkluzive de la gastparolanto, Jakvo Schram el Belgio, mem membro de SATEB. Samnombris la pardonpetoj pro malĉeesto, kio klare pruvas, ke SAT-anoj estas ... nu, pardonendaj? Malgraŭ la malmulta ĉeestantaro, la evento sukcesis. Jakvo bonege parolis pri 'Mia granda amiko, Klasbatalo -- mia granda malamiko', esplorante, kion signifis klasbatalo antaŭ 150 jaroj, kion ĝi hodiaŭ signifas, kaj kiuj estu la ĉefaj defioj nuntempe alfrontantaj al sennaciuloj. Li kolorigis la okazon per (komuna) kantado de Molly Malone; sekvis vigla diskuto kaj bongusta lunĉo.

Posttagmeze okazis la speciala jarkunveno por decidi la estontecon de SATEB. Post rutinaj tagorderoj, oni debatis la proponon (de la komitato) suspendi la agadon de SATEB, ĝis montriĝos membroj pretaj plenumi la neprajn rolojn -- sekretario, redaktoro de la bulteno La Verda Proleto, kaj cetere. Ĉiuj rapide interkonsentis, ke necesas en Esperantujo, kaj mondskale kaj ĉi-lande, forumo por libera diskutado de malneŭtralaj temoj politikaj, sociaj, religiaj, ktp. Jakvo plej elokvente memorigis, ke la anglalingva flanko de SAT ludas specialan rolon en la sennacieca movado, pro la domina rolo de la angla (usona) lingvo en la hodiaŭa mondo.

Post stimula horo da debatado -- ofte plej esperanteca pro sia amplekso kaj plurfokuseco! -- estis fine decidite, ke SATEB ne estu suspendita sed daŭru laŭ minimuma reĝimo. Cetere estis decidite plu esplori la proponon de Gary Mickle (el Berlino), subtenatan de Vinko Markov (el Parizo), ke estu kreota pere de la interreto virtuala asocio por anglalingvaj sennaciuloj ĉie en la mondo. Elektiĝis kvin-kapa komitateto por antaŭenigi tiujn ideojn, laŭ sia kapablo kaj homforto (jen la problemo!).

La demando pritraktita en Londono, kaj prezentata ĉi tie, ne estis, ĉu ia malforta fakorganizaĵo daŭre funkciu en la brita Esperanto-komunumo, sed ĉu necesas, ĉu dezirindas malneŭtrala engaĝiĝanta grupo en nia komunumo. Ĉiuj ĉeestantoj bone komprenis, kial Universala Esperanto-Asocio forte kaj daŭre insistas pri neŭtraleco: tamen oni memoru, ke UEA ne estas Esperantujo, kaj ke aŭskultindas argumentoj ne nur por neŭtralismo sed ankaŭ kontraŭ.

Esperanto ekzistas ne en ia socia, politika, ekonomia, ideologia vakuo, sed en plej dinamisma, ŝanĝiĝema, polemika debat-areno. Kiam la cetera mondo debatas tutmondiĝon, ekonomian nejuston, la naturmedion, ekonomian kaj kulturan imperiismon, ĉu ne devus partopreni ankaŭ ni, esperantanoj? Sed kiel partopreni, kiel rolludi, se ni ne havas komunan vidpunkton: pli kredeble, vidpunktojn? Kaj kiel formi tia(j)n vidpunkto(j)n sen debati, sen esplori tiujn komplikajn kaj gravegajn demandojn? Nu, kiel kaj kie debati? Ĉe universalaj kaj britaj kongresoj, ne. Kie do, se ne ekzistus SAT/SATEB aŭ io simila?

Eble SAT/SATEB misefike plenumis ĉi tiun rolon dum la lastaj 70 jaroj, sed pli bone debatejo, kiun oni povas evoluigi kaj plibonigi, ol neniu debatejo. Eble SAT/SATEB devus pli emfazi eldonadon, debaton kaj engaĝon en eksteraj organizaĵoj (ekzemple la Monda Socia Forumo), malpli klasbatalon kaj sindikatajn memokupiĝojn. La grandaj demandoj de la jaroj 1930-aj, kiam fondiĝis SAT, eble ne plu aktualas: eble la krizaj, kernaj demandoj de hodiaŭ estas aliaj. Ĉiaokaze, nepras ilin debati.

Do ... for la dogmatismo! Kio bezoniĝas, laŭ mi, estas libera, malferma -- kaj malneŭtrala -- forumo por debatoj inter esperantanoj de ĉiu vidpunkto politika, ekonomia, religia. En tia debato estas rolo ankaŭ por La Brita Esperantisto. Nia honorinda redaktoro ofertas la paĝojn de tiu majesta revuo por serioza debato pri tiaj demandoj. Alia eblo: la SATEB-semajnfino ĉe Barlastono. Eble tiu ne estu 'SATEB-semajnfino' sed 'Diskuta semajnfino', kiam ni uzas nian lingvon por serioze pridebati aktualajn temojn. Ĉu jes, ĉu ne? Ĉu la legantaro de LBE havas opiniojn?

David Kelso estas prezidanto de SATEB kaj ankaŭ honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio. Li estas iama ĉefinspektoro pri lernejoj en Skotlando, kaj nun dividas sian tempon inter Skotlando kaj suda Italujo.

(Enhavo)

 


 

Ride senbride

Eble necesos alinomi la festivalan semajnfinon: verŝajne pli taŭgos 'ridado-semajnfino'. Aparte ĉi-januare karakterizis la eventon, kiu en 2007 festis sian 15-an sinsekvan jaron, multe da gajeco kaj humuro. Samtempe ne mankis serioza studado.

Ĝin partoprenis 15 homoj, kiuj okupiĝis ĉefe pri teatrumado. Studata estis unuakta tragedio de Marjorie Boulton, Vaka seĝo, kiu antaŭ 50 jaroj premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA. Colin Simmonds lerte gvidis praktikan trejnadon pri aktorado, kaj provluditaj estis scenoj el aliaj teatraĵoj.

Aparte utila sesio koncentriĝis pri provludado de laste verkitaj teatraĵetoj por infanoj. La drametoj, kreitaj por la projekto Lingvolanĉilo, estis legataj kaj provprezentataj. Tiel eblis certigi, ke la teatraĵetoj plene taŭgas por junaj lernantoj de Esperanto, antaŭ ol ilin definitive publikigi.

La venontjara semajnfino 'Ni festivalu' okazos inter la 18-a kaj 20-a de januaro 2008. Studataj estos verkoj precipe de Julio Baghy -- kaj tutcerte ne mankos ridado.

Kostoj jenas: unuĉambra loĝado, £91; dividita ĉambro, £83; eksterkolegia loĝado, £61. Memorindas, ke la prezo inkluzivas tage tri manĝaĵojn, teon kaj kafon, kaj memevidente partoprenadon en riĉa programo. Junuloj esploru ĉe Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) pri financa subtenado.

(Enhavo)

 


 

Bezonata: internacia gestlingvo

Vilĉjo Rowe

La internacia lingvo Esperanto ankoraŭ ne sukcese enpenetris la internacian mondon de surduloj. Kiamaniere solveblas la problemo?

Esperanto, kiel ĉiu lingvo, estas kaj parola kaj skriba medio por interkomuniki. Por ke oni funkciu en esperanta medio, nepras kompreni, kion oni aŭdas kaj legas, kaj ankaŭ komprenigi tiujn, kun kiu oni parolas aŭ skribas. Tamen, se oni estas surda, el tiuj kvar kapablecoj tri daŭre funkcias, sed la kvara ne. Tion oni devas iel kompensi. Ekzistas du ĉefaj rimedoj: liplegado kaj gestlingvo. Evoluas tria rimedo: voĉrekona komputila programo uzata kun enmana komputileto, sed pri tio ni devas atendi pluan teknologian progreson.

Liplegi tre malfacilas. Pensu pri la vortoj bano, mano kaj pano. La lipmovoj estas tute samaj. Tiel estas ankaŭ ĉe aliaj konsonantgrupoj.

Pri gestlingvoj ni restas ankoraŭ en babela mondo. Se ĉiu parola lingvo havus apartan gestlingvon, tio jam estus priplorinda afero, sed la situacio estas eĉ pli freneza. En unu sola lingvokomunumo povas ekzisti pluraj tute malsimilaj gestlingvoj, ekzemple la gestlingvoj brita, irlanda kaj usona. Simile mi aŭdis, ke ekzemple Venezuelo havas sian propran gestlingvon, kiu izoligas venezuelajn surdulojn de ĉiuj ceteraj hispanlingvaj surduloj.

Ĉu ne iam aperis gestlingvo por solvi la problemon? Jes! Ekzistas jam de 1975 'Gestuno', kiu havas ĝuste la celon servi kiel internacia pergesta komunikilo, sed ho ve! Gramatikon Gestuno intence malhavas, preferante, ke gramatiko evoluu nature en la uzado. Imagu Esperanton sen gramatikaj finaĵoj, atendante, ke uzantoj spontanee ilin elpensu.

La Tutmonda Federacio Surdula unuafoje provis uzi Gestunon dum sia kongreso de 1976. Ni esperantistoj estus povintaj ilin averti, ke surdaj partoprenantoj trovos la lingvon nekomprenebla, kio efektive okazis. Unu kaŭzo estis ĝuste la manko de gramatika strukturo, sed ankaŭ la senesprimaj vizaĝoj kaj manko de korpomoviĝoj flanke de la gestantoj (esencaj partoj de ĉiu gestolingvo) malsukcesis komuniki signifon al la ĉeestantaro. Krome ŝajnas, ke la gvidantoj de la kongreso ne antaŭvidis, ke la partoprenantoj unue lernu la sistemon.

Sed hej! Relative lastatempe aperis 'Signuno', kies mallonga difino estas Gestuno + Esperanto. Mi provis esplori ĝin per la Interreto (www.geocities.com/signuno), sed trovis la simbolaron uzatan por komuniki la gestojn apenaŭ penetrebla. Laŭraporte, Signuno ankoraŭ ne konformiĝas al la bezonoj de vera gestlingvo kaj bezonas ankoraŭ la partoprenon de inteligentaj, klarvidaj kaj spertaj kunlaborantoj por ĝin plibonigi. Lastatempe anonciĝis, ke en 2010 oni transdonos al la Akademio de Esperanto la rajtojn al Signuno. Intertempe, mi bezonas nur klarigon de la simbolaro uzata ĉe la retpaĝoj de Signuno, antaŭ ol eĉ povi eklerni ĝin.

Dume restas problemoj. Liplegadon mi trovas tro malfacila, kaj por komuniki kun mi oni devas skribi. Partoprenante la UK en Pekino en 2004, mi dependis de la skriba servo de miaj filo kaj bofilino, kiuj ankaŭ partoprenis.

Gestlingvon mi volonte lernus, kondiĉe nur, ke iuj el miaj familianoj aŭ amikoj lernus ĝin kun mi. Sed, kiel ĝisosta esperantisto, nacian gestlingvon mi principe malakceptas.

Vilĉjo Rowe eklernis Esperanton kiel dek-kelkjarulo. Dum la dua mondomilito li aliĝis al la Londona Esperanto-Klubo. Li partoprenis la unuan postmilitan Universalan Kongreson en Svislando kaj poste edziĝis kun esperantistino. Liaj du filoj estas denaskaj esperantistoj. Pro malsano, kiam li havis 26 jarojn, li eksurdiĝis.

(Enhavo)

 


 

Pri nomoj

Mamed Madok'ba

Mi ne scias, kara leganto, ĉu plaĉas al vi via nomo. Sed lastatempe, tute hazarde, mi diru, mi konatiĝis kun multaj, kiuj malkontentas pri aparte sia antaŭa, kiel vi diras ĉi-lande 'kristana' nomo (bizara vortumado en Britujo teorie kristana sed praktike senreligia -- nur 7% de la popolo membras en eklezia grupo, imagu!).

vAnkaŭ mi, honeste, ne tute ŝatas mian personan nomon Mamed. Antaŭ nelonge iu diris al mi, tre insulte, ke la nomo memorigas lin pri vaporaparatoj. Mi ne plene komprenis, sed ŝajnas, ke eblas, aŭ eblis, aĉeti ludvapormaŝinojn de la marko Mamod. Hontinde, kara leganto. Ĉu plaĉus al vi porti ekzemple kripligitan aŭto-nomon, do Nissin aŭ Rinault aŭ Toyuta?

Tamen mi ne tro diru, ĉar mi scias, ke multaj en via lando nomiĝas Fred ... honore, supozeble, en ŝanĝita formo, al la usona aŭto-marko. Verdire estas multo ankoraŭ tre fremda al mi en via lando.

Bonvolu noti, kara leganto, ke ĉi tie mi ne parolas pri familiaj nomoj. Ekzemple, mi tre fieras pri mia familia nomo. La Madok'ba-oj -- kaj ili multas; ili ankoraŭ multiĝu -- devenas de honestaj komercistoj kaj bazaristoj, kiuj ornamis dum jarcentoj la urbojn de la meza oriento.

Pri la renoma pirato Diped Madok'ba (1632--1691) ni ĝenerale silentas: ĉiu familio havas, kiel vi diras, sian nigran ŝafon. Sed eble la redaktoro iam permesos al mi artikoli pri la tiel nomita Monstro de l' Mediteraneo [NDLR: bonvenaj estas seriozaj historiaj kontribuaĵoj]. Do mi ne proponas ŝanĝi familiajn nomojn, kiuj nin ligas kun niaj prapatroj, ĉu edifaj, ĉu fiaj, kaj kiuj helpas nin tiel trovi nian ĝustan lokon en la mondo. Ne, kara leganto, miaj pensoj sin limigas al personaj nomoj.

Mi do deziras dividi kun vi mian teorion (sciu, ke abelo-esploristo disponas pri multe da tempo -- tro da, kiel foje atentigas mia kara ĉambro-luigistino, la ĉiel ĉiele kapabla Maria, hungardevena rifuĝinto kaj vera anĝelo, pri kiu eble mi artikolos, kun redaktora permeso [NDLR: ne -- kredu nekredu, ke ankaŭ La Brita Esperantisto havas siajn limojn]), nome, ke, anstataŭ tuj decidi pri la persona nomo de novnaskito, gepatroj atendu ĝis la kvina naskiĝdatreveno kaj tiam permesu al la etulo elekti propran personan nomon.

Abundas avantaĝoj.

Unue, la gepatroj ŝparos monon, ĉar ili ne estos devigataj elpoŝigi centojn da pundoj por akiri la plej lastan elektronikan fatrason, kiu post kelkaj semajnoj aŭ neripareble paneos aŭ simple ekenuigos.

Due, kaj ĉefe, la infano mem elektos donacon, kiun tiu kunportos dum la restantaj jaroj -- espereble multnombraj -- de la vivo: ĉu eblas imagi, kara leganto, donacon pli utilan, pli longdaŭran, pli valoran kaj, memevidente, pli personan? Trie, la tielnomito ne povos plendi, aŭ nur tute malĝuste, ke ne plaĉas la persona nomo, ĉar tiu ja pri ĝi respondecis.

Jen, laŭ mi, perfekta solvo al kreskanta problemo minacanta la psikologian sanon kaj ekvilibron de centmiloj, eĉ milionoj, da homoj. Imagu, kara leganto: nin alfrontas laŭnoma katastrofo, kaj ni apenaŭ pri ĝi konscias [NDLR: memoru, ke pri ĝi vi informiĝis unue en La Brita Esperantisto]. Do nun estas la tempo ekagi!

Sed mi aŭdas vin grumbleti. Kio, vi demandas, tute prave, se la kvinjarulo elektus nomon tute neakcepteblan, sed multe aŭditan en radio aŭ televido, ekzemple tiun de la mensogulo aŭ militkrimulo, kiu tiam okupas la ĉefministrejon en Downing Street?

Klare, kara leganto, necesus starigi liston enhavantan aprobitajn nomojn (aŭ, depende de via vidpunkto, neaprobitajn nomojn).

Mi povas imagi, ekzemple, ke en tiu ĉi lasta listo aperus nomoj de tiuj, kiuj asociiĝas aktuale kun religioj (futbalo, rokmuziko) aŭ kun superstiĉoj (religioj). Tiel tre gravus la rolo de la gepatroj: seriozaj aferoj, kiel nomado, oni ne plene lasu al kvinjarulo.

Mi aŭdas aliajn grumbletojn. Se, vi diras, la etulo ne havas oficialan antaŭnomon ĝis la kvina naskiĝdatreveno, kiel tamen tiun etiketi? Nu, kara leganto, ŝajnas al mi (malgraŭ tio, ke mi ne estas fakulo pri idoj kaj ido-farado: se estas legantino, kiuj povus tiurilate fakuligi ... [NDLR: la cetera parto de la frazo estas cenzurita]), ke infanetoj, kiel katoj, ricevas plurajn nomojn, ekzemple beb', anĝelet', bubukens, dolĉidolĉi, damne-ĉesigu-la-inferan-blekadon, kaj tiel plu. Do problemon, kara leganto, mi ne vidas.

La gepatroj elektu ajnajn, laŭokazajn nomojn, uzeblajn ĝis la kvinjara nomo-ceremonio. Kaj tiu ĉi ceremonio, kara leganto, fariĝu unu el la plej gravaj festoj en la vivo-kalendaro: invititaj estu geavoj, geonkloj, parencoj el foraj landoj; oni multe manĝu, trinku, tostu ... imagu, kiom da laborlokoj estos tiel kreitaj, kaj kiom prosperos la salutkarta industrio.

Jes, kara leganto, kiel dirite: abundas avantaĝoj!

Sed kio, se la infaneto, pro tro da laŭokazaj nomoj, konfuziĝas, kaj suferas pro identigo-krizo? Do, kara etulo, kiel lerte vi estos preparita por via postbeba ekzistado. Bonvenon al la reala mondo!

Mamed Madok'ba, palestinano, dum jaroj loĝanta en Birmingamo, forte bedaŭris sian neĉeeston en Letchworth, kie li volis manpreme renkonti la legantojn de sia LBE-rubriko. La abeloj, kiujn li distertacicele studas, infektiĝis de ozo, kies latina nomo tro longas por ĉi tie aperi, kaj kiu retenis lin en Birmingamo. Eble venontjare...

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Neniel relative, sed tute sukcesa

Ruth Stanier

Wilfrid Atkinson. Relativeco per bildoj. Eldonis: Wilfrid Atkinson, 2006. 100 paĝoj. ISBN-10: 0-902756-26-5; ISBN-13: 978-0-902756-26-7. £5.75 inkl. afranko. Distribuas Esperanto-Asocio de Britio.

Sur la kovrilo de Relativeco per bildoj tekstas: 'por kompreni la esencajn ideojn de Einstein per bildoj'. Ĉu ĝi sukcesas? Mi opinias, ke jes.

Por kiu estas la libro? Por esperantistoj, kiuj ne jam scias pri relativeco, kaj kiuj volus scii, kio estas relativeco. Oni povas legi la libron detale por bone kompreni, sed oni povas ankaŭ legi la tekston kaj vidi la diagramojn, ne komprenante ĉiun ekvacion -- tiel oni lernas la esencajn ideojn pri relativeco sen la detaloj.

La libro komenciĝas per tre legebla antaŭparolo, kiun mi trovis tre bonveniga. Mi supozis, ke post la antaŭparolo la teksto iĝos malpli legebla (mi klarigu, ke mi ne estas esperanta spertulo), sed fakte mi povis legi la tutan libron preskaŭ sen vortaro.

Ĉiu ĉapitro komenciĝas per klarigo pri la fizikaj teorioj uzataj, ĝis Einstein proponis la teorion de relativeco, kaj kiujn oni uzas nuntempe en la ĉiutaga vivo. La klarigoj estas utilaj kaj klaraj, kaj la diagramoj helpas al tiuj, kiuj ne certas pri fiziko, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne aparte spertas pri Esperanto.

En ĉiu ĉapitro, post klarigo pri nerelativeca fiziko, Atkinson diskutas relativecon. La ĉapitroj temas pri spaco kaj tempo, dinamiko, ondoj tra spaco, elektro-magnetismo kaj gravito (sed en la ĉapitro pri gravito la aŭtoro ne provas klarigi ĝeneralan relativecon). Kiel troveblas sur la kovrilo: 'Por legi la tekston, ne necesas universitata diplomo en matematiko -- lerneja nivelo sufiĉas. Klaraj diagramoj ilustras la ĉefajn ideojn. Pli matematikemaj legantoj trovos aldonajn komentojn kaj klarigojn en apendico'. Konsentite, sed verŝajne helpus al lernanto, se ties 'lerneja nivelo' de matematiko aŭ fiziko estus bona.

Kelkaj ideoj pri relativeco estas kontraŭ-intuiciaj, ekster la ĉiutaga sperto. De tempo al tempo mi ne komprenis ideon, sed en preskaŭ ĉiu kazo mi legis poste, ke la ideo estas stranga por nia kutima pensmaniero: la aŭtoro certe sciis, kiam la leganto bezonos kuraĝigon.

Ŝajnas al mi, ke la presisto ne kutimiĝas al kelkaj matematikaj konvencioj. Estas konvencio, ke v, a, ktp, prezentas kvantojn vektorajn, kaj v, a, ktp, prezentas nevektorajn. Por leganto, kiu kutimiĝas al la konvencio, la teksto estas konfuza, ĝis oni rimarkas, ke v samas al v. Ankau la '1' (unu) kaj la 'l' (L) samas, do kiam mi legis ĉe paĝo 25 'm/l-m', mi komence legis ĝin kiel 'm dividita per unu minus m', anstatau 'metroj en lumo-metro'.

Sed tiel la leganto estas avertita kontraŭ apartaĵoj tiaj. Entute mi esperas, ke oni senprobleme legos kaj ĝuos tiun ĉi libron.

Ruth Stanier loĝas en Hereford, kie ŝi instruas matematikon.

(Enhavo)

 


 

Diservo kaj fiservo

Girvan kaj Máire McKay

La ĉi-jara kongreso de la Esperanto-Asocio de Skotlando okazis de la 15-a ĝis la 17-a de junio en Lanark, historia urbeto asociita kun la skota heroo William Wallace. Ni ĉeestis kiel vizitantaj anoj de la Esperanto-Asocio de Irlando.

Vendredon kaj sabaton ni kunvenis en la antikva urba Tollbooth (antaŭa impostejo kaj malliberejo), tute apud la preĝejo de Sankta Nikolao, sur kies fasado staras en niĉo militema statuo de Wallace ekipita per glavo, ŝildo kaj kasko.

Dimanĉon ni translokiĝis al la proksima New Lanark, rimarkinda industria komunumo kreita de la filantropo Robert Owen. La komunumo situas en profunda arbara valo de la rivero Clyde, kie ekzistis kotonŝpinejo fondita de la glasgova industriisto David Dale.

La kongresprogramo estis varia kaj interesa. Post 'nesolena malfermo' fare de David Kelso, la ĉarma gastprelegantino Vladka Chvátalová el Ĉeĥujo parolis pri 'Mia hejmlando', prezentante fascinajn faktojn pri sia lando. Sekve, mi havis okazon diri kelkajn vortojn pri miaj tradukoj skota kaj angla de La infana raso de Vilĉjo Auld.

Sabaton, Andrew Weir faris interesegan paroladon titolitan 'Lingvistiko por la perpleksaj', kaj Hju Rid (Hugh Reid) rakontis pri la Projekto Wallström.

Post iom da libera tempo, komitatkunsido kaj apetitveka tagmanĝo preparita de Ute Reid, Vladka denove parolis, ĉi-foje pri 'Bruselo -- ĉu hodiaŭa Babelo?'.

Post tepaŭzo, David Bisset gvidis nin dum promenado tra la urbo. En la vespero, oni povis elekti inter diservo kaj restado en trinkejo ('fiservo'). La tago finiĝis per abunda bankedo en agrabla restoracio The Courtyard.

Dimanĉon ni kunvenis en la Vilaĝa Halo en New Lanark, kie Jack Casey prelegis pri 'Robert Owen -- la homo, la vizio'. Ni ne povis ne admiri la dediĉon kaj noblan (kvankam memprofitan!) ekzemplon de tiu ĉi viro, kiu ne nur reformis la nehumanajn kondiĉojn, en kiuj devis labori la muelejaj laboristoj, sed ankaŭ fondis la unuan infanvartejon en la mondo, plibonigis kaj pliĝuigis la vivon de infanoj kaj virinoj, kaj inspiris la fondiĝon de sindikatoj de laboristoj, kaj de similaj industriaj komunumoj en Usono.

Post kafpaŭzo, ni ĝuis gvidatan viziton tra New Lanark -- vere neforgesebla sperto. Ni vizitis la ekspozicion Millennium Experience (Jarmila Sperto), teksuman maŝinarejon, infanlernejon fonditan de Owen, domaron de la laboristaj familioj, kaj la hejmon de Owen mem. Kelkaj el ni manĝis en la mueleja restoracio, dum aliaj reelektis la bongustan manĝaĵon preparitan de la sindona Ute.

La 'nesolena fermo' sekvis la tepaŭzon. Tiam la plimulto de la kongresanoj adiaŭis, sed kelkaj restis ĝis lundo por ekskursi al Biggar.

La kongresanaro estis sufiĉe internacia. Ĝi konsistis el esperantistoj el Ĉeĥujo (Vladka), Ĉinujo (s-ino Xiaofeng Gong), Irlando (ni), Drew Herman el Alasko, Usono, Eduardo Vargas (alinome 'Solo', muzikisto kaj komikisto) el Hispanujo, kaj EAB-membroj el Anglujo, Kimrujo kaj, kompreneble, Skotlando.

Verdikto: ege sukcesa kaj tre ĝua kongreseto. Al ĉiuj ni volas esprimi nian koran dankon.

La aŭtoroj loĝas en Tullamore, Irlando. Girvan McKay regule kontribuas al la magazino Monato kaj lastatempe tradukis La infanan rason; Máire McKay aktivas interalie en ekologiaj rondoj kaj pri Amnestio Internacia.

(Enhavo)

 


 

Kio troviĝas en via regiono?

Albert H. Lindsay

La aŭtoro proponas, ke legantoj de La Brita Esperantisto verku pri sia regiono, por doni gustumon pri partoj de nia lando eble malbone konataj. Espereble sekvos aliaj tiaj kontribuaĵoj ... do ekverku!

En Viltŝiro troviĝas... mi! Tamen, serioze, multe pli grave el turista vidpunkto estas la imponaj kreaĵoj postlasitaj de niaj antaŭuloj. Bedaŭrinde ili forgesis lasi ian informon pri la maniero de la konstruo kaj la metodoj uzataj por movi tiajn pezegajn ŝtonojn; eĉ de kie ili havigis tiajn grandegajn ŝtonojn, ĉar ili ne apartenas al la loka geologia strukturo.

Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kaj eĉ antaŭe, kontrabandado estis maniero por eviti la akcizpagon postulatan de la registaro pro importado de diversaj aĵoj, precipe brando kaj similaj alkoholaĵoj. Grandaj havenoj, kiel Bristolo kaj la apuda marbordo, estis bonaj lokoj por tia komerco. La tiutempaj instancoj dungis akcizistojn. Ili provis kapti tiujn, kiuj volis eviti pagon de la impostoj.

En la marbordaj regionoj de la landoj abundas popolaj legendoj pri kontrabandistoj. Unu tia rakonto temas tiel pri Viltŝiro:

Revenante hejmen dum lunbrila nokto, la azeno de kontrabandisto subite ektimis. La ĉaro, kiun ĝi trenis, renversiĝis kaj tiel frakasiĝis. Bareloj da kontrabandita brando ruliĝis en rivereton.

Dum la du misfarintoj provis elrasti la barelojn, aperis surĉevale akcizisto. Tuj reagante, unu el la uloj klarigis, ke fromaĝego ruliĝis en la akvon kaj ke ili provas ĝin elrasti.

'Tamen tio estas la respeguliĝo de la luno,' ridetis la akcizisto.

'Pardonu, sinjoro,' respondis la misulo, 'tio ja estas nia fromaĝo.' Malkonsentante, la akcizisto tamen forrajdis, taksante la homojn kamparaj idiotoj.

Baldaŭ la rakonto disfamiĝis tra la tuta regiono. Sekve, eĉ hodiaŭ, viltŝiranoj estas konataj kiel 'lunrastantoj'.

Tamen oni devas akcepti, ke ŝtata oficisto estis superruzita de du ordinaraj kamparuloj.

Albert Lindsay loĝas en Hullavington, apud Chippenham, Viltŝiro. Li estas multjara esperantisto kaj sperta aktoro, aperinta interalie en La graveco de la fideliĝo prezentata dum la Universala Kongreso en Brajtono, 1989.

(Enhavo)

 


 

Kongresaj komentoj

Paul Gubbins

La redaktoro de La Brita Esperantisto prezentas personan perspektivon pri la ĉi-jara Universala Kongreso en Jokohamo, Japanujo.

Unu el la multaj plezuroj de Universala Kongreso estas observi, kiom al ĝi kontribuas britaj esperantistoj. Ĉi-jare ne esceptis. Denove, post la sukceso en Florenco, okazis movada foiro (bedaŭrinde ne subĉiela, kiel pasintjare, sed en iom sardinskatoleca ĉambro); sed denove plene aktivis britoj.

Helen Fantom, ekzemple, hero(in)e reprezentis la landan asocion, disdonante flugfoliojn pri la venontjara somera festivalo en Barlastono kaj memorigante, ke, se oni partoprenos la venontjaran UK-on en Roterdamo, eblos facile postkongresi en Britujo. (Anstataŭis ŝin dum kelkaj minutoj Jill Gubbins, fotite.) Krome ŝi reprezentis la asocion dum kunsidoj de la komitato de UEA.

Foto

Ana Montesinos de Gomis deĵoris ĉe la budo de Rondo 'Kato' (mi notis dum la kunsido de la katamantoj la aldonon de citiloj ĉirkaŭ 'kato' -- eble por ne ofendi gramatikulojn, al kiuj mankas ekzemple streketo inter la du substantivoj en la origina formo de la asocio: Rondo Kato); cetere, pli malfrue en la semajno, Ana bone kunprezidis la kunvenon de la ronronanta rondo.

Ankaŭ via redaktoro ne ripozis: dum la movada foiro li umis ĉe la budo de Esperantlingva Verkista Asocio; dum la tago de la lernejo, li prezentis referaĵon pri Springboard to Languages; dum kleriga lundo li kunorganizis (kun Anna Löwenstein -- iama britino) seminarion pri recenzado; kaj, post kelkaj miskomprenoj pri tagoj kaj horoj, li finfine sukcesis aŭtore duonhori.

Povas esti, ke aliaj britoj simile kontribuis al la kongreso: pardonu min, se vin mi ĉi tie ne mencias, sed ne eblas al nurhoma redaktoro die ĉiei.

Ankaŭ brito forpasinta 'ĉeestis' la kongreson. Unu el la plej emociigaj sesioj estis dediĉita al la memoro de William Auld. Humphrey Tonkin (iama brito) prezidis emociigan programeron, dum kiuj aŭdiĝis ne nur prelegetoj pri Auld sed ankaŭ aro da voĉlegataj poemoj.

Foje mi demandis min, kial Auld verkis nur unusolan drameton (Kvazaŭ birdoj konstruas) sed, aŭskultante la poemojn, mi ekkomprenis, ke multaj el la versaĵoj -- ne nur la konata 'Ebrio' -- fakte eltenas multon dramecan kaj plene deklamindas. Iasence ili similas al monologoj, eĉ monodramoj: tiamaniere ne tiom forestis de Auld ia spirito drama aŭ teatra, ol mi antaŭe supozis.

Malgraŭ la ĉarmoj -- kaj foje la premoj -- de kongreso, agrablas ekskurse eskapi. Elektis mi tuttagan vojaĝon al natur-parko Hakone, de kie (laŭ la priskriboj) eblos ĝui belan perspektivon super Monto Fuĵi. Nu ... alveturante, el la aŭtobuso, la monton ni haste vidis; elveturante, same el la aŭtobuso, la monton ni haste vidis. Tamen, park-umante, ĉu ni vidis la monton? Tute ne. Fuĵi fuĝis malantaŭ nubojn ... direndas nur, ke japanaj nuboj aparte vidindas.

Kompense ni vizitis vulkanon kaj manĝis nigrajn ovojn kuiritajn en varmegaj, sulfuraj akvoj. Mi ankoraŭ vivas (ja, jes, uloj ... pardonpetojn) kaj ĝuis la spertaĵon. Fakte, por harfenduloj, necesas diri, ke ne la ovoj, nur la ŝeloj nigras. La ovoj mem same blankas kiel ordinaraj (t.e. superbazaraj kaj ne vulkanaj) ovoj. Kaj, ĉar ŝelojn oni ne manĝas (almenaŭ mi ne), eble estas troige diri, ke mi manĝis nigrajn ovojn. Mi nur mencias la fakton pro tio, ke nigrajn ovojn mi neniam antaŭe vidis. Nigrajn kokojn, jes; nigrajn ovojn, ne. Vidu, kiel larĝiĝas la spiritaj horizontoj per kaj pro Esperanto.

There is a possibility that a hand and a leg is pinched by the elevator. Please do not rush into the elevator, when the door is closing.

Menciindas ankaŭ la bela 'strangla' lingvo ĉie videbla en Japanujo. Mian plej ŝatatan stranglaĵon mi kaptis en turisma butiko (tien enpelis min mia filino, taksante min bankisto kun senlimaj monrimedoj -- ha!): 'Rice scoop is souvenir only. The word ask the clerk in case of not being from the answer.'

Cetere mi ĝojas raporti, ke, malgraŭ la fakto, ke multaj butikoj celas imponi per afiŝoj kaj nomoj en la angla, la lingvo servas precipe kiel ornamaĵo (samkiel en Britujo videblas dekoracie ĉin- aŭ japan-stilaj vortoj, kiujn nur tre malmultaj komprenas).

La taksiisto el la stacidomo al la hotelo parolis ne unu vorton de la angla: la hotelo atingeblis nur per konstanta montrado de mapo. Kelneroj komprenas 'biero' aŭ 'akvo' sed, se menuo ne havas anglalingvan tradukon aŭ bildojn, vizitanto sen scioj pri la japana restas senhelpa (kaj verŝajne malsata). Ĉiam estas plezure, vidi tiamaniere, kiom venkis la mondon la angla.

Revene al la kongreso. Ne forgeseblas la sukceso de du britoj en la ĉi-jaraj belartaj konkursoj: Geoffrey Sutton gajnis unuan premion en la branĉo 'eseo' kaj Michael Cayley duan en la branĉo 'poezio'. Karaj, la paĝoj de La Brita Esperantisto estas al vi malfermaj (kiel, cetere, al ĉiuj verkemaj legantoj).

Laste, nepras danki al Renato Corsetti, kies deĵorperiodo kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio finiĝis en Jokohamo. Renato -- bona amiko kaj subtenanto de la brita movado -- lerte gvidis la asocion dum la lastaj jaroj. Mankos al mi liaj saĝaj, ĉiam legindaj komentoj, ĉiam aŭskultindaj paroladoj pri la movado, ties evoluo, ties strukturo, ties internaj kaj eksteraj rilatoj.

Kiel li diris dum la solena malfermo de la UK, li nun antaŭĝuas la vivon kiel ordinara esperantisto. Nu, ordinara esperantisto li neniam estos ... sed mi deziras al li, dankante, iom pli trankvilan vivon en Esperantujo.

Samtempe mi bonvenigas kiel novan prezidanton profesoron doktoron Probal Daŝgupto el Barato. Al li mi -- nome de ĉiuj britaj esperantistoj -- deziras sukcesan, fruktodonan kaj, super ĉio, plezuran prezidantecon.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Originale perpleksiga

Malcolm Jones

Anna Maria Dall'Olio. Tabelo -- unuakta teatraĵo en dek naŭ scenoj. Pisa: Edistudio, 2006, broŝuro, 64 paĝoj (el kiuj 11 tute blankaj, kaj 3 dediĉitaj al 'Niaj Eldonaĵoj'). ISBN 978-88-7036-074-5.

Jen plurenigma verko. La enhavo mem de la drameto ('Originale verkita en Esperanto') estas ege enigmeca, tiom ke ĝi estas por simplulo kiel mi apenaŭ komprenebla.

Iom konsolas la priskribo en la enkonduko, ke la teatraĵo 'apartenas al la skolo simbolisma kaj de la absurdo'. Ĉu la titolo ĝustas, aŭ ĉu ĝi estu prefere Tabulo? Ĉu la kovrilpaĝa subtitola priskribo ĝustas, aŭ ĉu tiu sur la interna titolpaĝo preferindas ('Akto unika en 19 scenoj'!)? Kiu estas la aŭtoro tiel talenta, ke -- laŭ la dorskvrila informo -- ŝi post nur dujara kono de Esperanto ricevis premion pro tiu ĉi verko? (... kaj samfonte jam post nur unujara kono estas UEA-fakdelegito pri itala kaj angla lingvoj kaj literaturoj! Ĉu oni ŝanĝis la regulojn?)

Cetere, kiu estas la organizaĵo, kiu tiel bone komprenis kaj alte taksis la verkon, ke ĝi premiis ĝin 'libro d'oro', 2005? Kiu estas la Bruĉjo Kasini, tradukinto el la itala de la enkonduko verkita de la neesperantisto Gianni Cascone -- ĉu vere tiu samnoma eldonisto [NDLR: jes]? Se jes, mi miras, ke li permesis al si tiom da lingvaj eraroj kaj malglataĵoj (pli ol 30 dubindaĵoj en ĉirkaŭ 50 linioj). Verŝajne temis pri urĝa bezono aperigi la libron ĝustatempe por la florenca UK. Tamen, ni ne kulpigu la aŭtorinon pro la kritikista kaĉo de Cascone kaj Kasini, ŝi havas proprajn meritojn...

Eble la plej granda enigmo krom la rakonto mem estas la celo de la verko. Ŝajne la aŭtoro bone konas nek la kutiman esperantan publikon nek la kutimajn teknikajn eblojn por Esperanto-teatro. Ekzemple, kie troveblas scenejo, tra kiu povus leviĝi dum la unua sceno tabulo -- poste tablo, tamen trioble pli granda ol kvar aliaj jam surscenejaj -- portanta homon 'envolvitan per littukoj, kiu havas personan komputilon en la manoj'? -- por ne mencii la multajn fajne nuancitajn lumojn. Nu, tiel la aŭtoro povis tute libere verki ion ajn -- kaj tion ŝi ŝajne faris.

Nun konkrete pri la teksto. Estas multaj instrukcioj, sed ofte ne plenumeblaj. Tiu unua sceno komenciĝas: 'En la duonmallumo la siluetoj de 4 bildoj starantaj, senmovaj, malhelkapuĉigitaj ...'; dua alineo 'La personoj ne rigardas sin reciproke ...' -- ni devas do kompreni, ke la 'bildoj' kaj la 'personoj' samas, kaj ni devas demandi nin, ĉu entute videblus, se ili ja sin rigardus reciproke, kapuĉigitaj en duonmallumo.

Simile kelkajn liniojn sube, meze de ne sufiĉe klare priskribita dancado, '[ili] rondiras ... nombrante per lipoj 1... 2... 3... 4...'; kaj poste 'ili ekkoleras, kiam ili vidas la objekton...'. Ĉu mi menciu la fadenojn? Ne, vi mem ĝuu. Do, tre mistera unua sceno, en kiu neniu rolanto parolas (ni aŭdas nur la laŭtegan voĉon de Eliot), kaj videndaĵoj ne videblas.

La dua sceno komenciĝas iom pli esperdone: tiu surtablulo nun surplankulas kiel Novdungito en grava entrepreno. Lia monologo pri sia kandidatiĝo iom bone kritikas modernajn komercon kaj dungometodojn. La sekvaj, laŭvicaj paroloj de Unua Oficisto, Dua Oficisto kaj Unua Oficistino rivelas ne nur sintenojn rilate ege preman laboron, sed ankaŭ surprizan gepatran rilaton de la du lastaj kun la Novdungito, kaj ilian ne bonan interrilaton. Mi devas mencii, ke parolantoj estas indikataj nur per granda(j) inicialo(j); fakto, kiu ofte misgvidis min. Eĉ se la sistemo pravigeblas, mi ne subtenas la uzon de 'U.O.ino', kun punkto, kie devus esti streketo.

La tria sceno -- post instrukcio, ke interalie 'oni povas ekvidi evidente papertranĉilon, kiu ekaperas el lia [de U.N.] poŝo ...' -- konsistas el la 'fratiĝo' kaj erotiketa dancado de U.N. kun N., rivelinte siajn nomojn: N. nomiĝas Gregorio, kaj U.N. nomiĝas 'por ili Galvano', sed por Gregorio 'Giorgio', do en la teksto parolas 'G.' aŭ 'G./G.'!

En la kvara sceno parolas nur D.O.ino kaj E.V. En la kvina D.O.ino iĝas L., kaj G. iĝas L./G.: li parolas unue 'logite sed ne tro multe' kaj ŝi poste 'terurplene tamen sen montri tion'(!). Komence de la sesa L. kaj L./G. 'verŝajne seksumas'.

La rilatoj komplikiĝas, la lingvo ofte interesas, eĉ bone fluas, kaj ofte -- ene de Kafka-eca koŝmardramo -- leviĝas pensigaj demandoj pri homaj rilatoj kaj kondutmanieroj.

Sed bedaŭrinde svarmas eraroj (ne temas nur pri preseraroj, ankaŭ pri vortelekto aŭ gramatiko) tiom, ke leganto priatentas tute flankajn aferojn, aŭ amuziĝas laŭ ne celita maniero. Kion oni komprenu (kion aktoro faru?) per instrukcio 'ŝerĉante' aŭ 'malsatege', 'ĉiuj lumoj subiras okcidenten', 'lumo nereala', 'Lilly fiksas sian ventron ...'?

Por enigmemuloj jen bonega legaĵo. Por teatro-amantoj mi ne antaŭvidas multan ĝuon. Bedaŭrinda konkludo -- projekto ne matura, certe ne premiinda en tiu ĉi eldonita stato.

Malcolm Jones kunludis kun la Verda Ranaro en Florenco. Kiam ne ranarumante, li instruas fremdajn lingvojn en Skipton (ekde septembro, post frua emeritiĝo, partatempe -- kaj la redakcio de LBE deziras al li agrablan kaj ne tro okupatan postkarieron).

(Enhavo)

 


 

Nekrologo: Johano Rapley

Nur dek tagojn antaŭ sia 80-naskiĝdatreveno mortis la 9-an de junio en Francujo Johano Rapley. Li aktivis en Esperantujo dum pli ol 50 jaroj -- profesie inter 1951 kaj 1955 por Universala Esperanto-Asocio en Rickmansworth, Anglujo. Li laboris por UEA ankaŭ en Roterdamo inter 1983 kaj 1986 kaj poste preter sia emeritiĝo inter 1989 kaj 1993. Li membris en multaj esperantaj kluboj kaj asocioj, ĉefe en la Londona Esperanto-Klubo, kies kasisto li estis kaj poste honora vic-prezidanto. Cetere li aktoris en sennombraj esperantaj teatraĵoj kaj aliaj spektakloj. En la 1990-aj jaroj li translokiĝis kun sia edzino Helga al Francujo, kie la paro asistis ĉe la kulturocentro La Kvinpetalo. Post kelkaj jaroj ili denove translokiĝis al orienta Francujo.

Pro lia morto ne nur Esperanto perdis unu el siaj plej saĝaj, plej kompetentaj amikoj, sed ankaŭ multaj esperantistoj perdis amikon bonkoran, gastaman kaj ĉiam helpeman. Al Helga Rapley kaj al aliaj familianoj ni transdonas sincerajn kondolencojn.

(Enhavo)

 


 

Verda urbo, verda kongreso

Paul Gubbins kaj Mikeo Seaton

La redaktoro de LBE taksas la urbon Letchworth stelulo de la kongreso. Ankaŭ Mikeo Seaton raportas pri la evento kaj aparte pri la kongresa temo: renovigo.

Gastigis la ĉi-jaran Britan Kongreson de Esperanto la plaĉe verda ĝardenurbo Letchworth. Ĉeestis ĉirkaŭ 70 kongresanoj, plejparte el la sudo kaj la mezo de Anglujo, sed ankaŭ el Francujo kaj Italujo. Partoprenis ankaŭ afrikano, Paul Mensah, el Ganao: bedaŭrinde ne eblis al samlandanoj liaj akiri vizojn por eniri Britujon.

La ĉeftemo de la kongreso estis renovigo. Tial kernis la kontribuaĵo de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Renato Corsetti, kies prelego 'Lernu vian lingvon per lernado de alia lingvo: Esperanto kaj lingva konscio' (vidu paĝon 24) inaŭguris la renovigitan lekciisto-postenon John Buchanan aŭspiciatan de la Universitato de Liverpolo.

Angela Tellier, parolante pri Buchanan, kaj Derek Tatton, skizante la estontecon de la Buchanan-prelegoj, enkondukis profesoron Corsetti. Fine de la prelego la prezidanto de EAB, profesoro John Wells, transdonis al la preleginto ateston de la Universitato de Liverpolo, kaj libron: ĉi-lasta aperigita koincide kun la 800-jariĝo de Liverpolo kaj kun ĝia statuso en 2008 kiel la eŭropa kultur-urbo.


La prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, John Wells, transdonas donacojn al Renato Corsetti, kiu relanĉis la prelegojn Buchanan.

Antaŭe, salutante kongresanojn dum la malfermo de la kongreso, la UEA-prezidanto agnoskis la gravecon de novaj impulsoj. 'Vi scias, ke en la movado estas pliaj ideoj disvastigi Esperanton,' diris Corsetti.

'Do mi aparte dankas al tiuj, kiuj pensas, ke la lokaj grupoj kaj regionaj kaj landaj asocioj havas grandan rolon. Pro tio la rolo de EAB estas tre grava. Multaj esperantistoj en la mondo rigardas al la brita movado. Mi salutas ĝin kaj vin, la membrojn de EAB, kaj aparte la estraron.'

Aliaj sesioj pri renovigo pritraktis parlamentan agadon, regionan kaj lokan agadon, kaj strategion por Esperanto. Tri prelegoj tuŝis librojn kaj aŭtorojn: Anna Löwenstein parolis pri infanlibroj kaj iliaj kaŝitaj mesaĝoj pri kiel konduti kaj alkonformiĝi al sociaj postuloj; Olga Kerziouk parolis pri la Esperanto-kolekto ĉe la Brita Biblioteko en Londono; kaj Sally Phillips parolis memore al William Auld.


Anna Lowenstein serĉas kaŝitajn mesaĝojn en sia komputilo, antaŭ ol prelegi pri kaŝitaj mesaĝoj en infanlibroj.

Letchworth-anoj ne nur aŭdis pri la internacia lingvo sed ankaŭ aŭdis ĝin. Subĉiele, en la urbocentro, koncertis la franca kanzonisto Jomo (Jean-Marc Leclercq), kiu rompis sian antaŭan Guinness-rekordon, prezentinte unu post la alia 25 kantojn en 25 lingvoj. Lin enkondukis, en Esperanto, Renato Corsetti ... tamen almenaŭ unu urbano ne kaptis la esperantecon de la koncerto. 'Jen ul' kantanta hispane,' informis patro sian filineton, dum Jomo melodiis germane. Evidente la sinjoro ne ricevis unu el la flugfolioj pri Esperanto disdonataj al la publiko dum la koncerto.

Eble la stelulo de la kongreso estis la urbo mem: agrabla surprizo por kongresanoj, kiuj ankoraŭ ne vizitis ĝardenurbon. Multe da verdaĵoj, multe da malfermaj spacoj, kun -- en la urbocentro -- harmonie modestaj konstruaĵoj senfanfarone elegantaj. Zorge kaj ame planita urbo por uzantoj de zorge kaj ame planita lingvo: do verda urbo kaj verda kongreso.

Paul Gubbins


Marco Menichetti el Italujo legas LBE; kunlegas dekstre Geoffrey Wood.

Renoviĝo ... aŭ regurdado?

Tre aŭdaca kongresa temo: renoviĝo. 'Dumlonge nia movado parolis kviete pri la neceso renoviĝi, kaj tiel adaptiĝi al la nuna epoko. Sed kion ni faris malĝustan? Kiel ni misiris?' Tiuj ĉi demandoj, presitaj en la kongreslibro, certe respondindas. Ĉu ili montras obsedon pri eraroj ŝajne faritaj en la Esperanto-movado, aŭ ĉu ili celas solvi kiel renovigi la movadon? Kial oni malofte demandas, kion ni ĝuste faras, aŭ kion ni povas lerni el la pasinteco por la estonteco?

Nur unu programero dum la kongreso montris ion pri movado-renovigo kaj estis tiel indikita: vigla, interaga seminario de Rolf Fantom, 'Strategio por Esperanto'. Dume oni diskutis la celojn de la Esperanto-movado kaj proponis manieron ilin realigi, retroirante de la fina venko. Eble la sola alia sesio, kiu rilatis al la kongresa temo, estis la relanĉita Buchanan-prelego. Profesoro Renato Corsetti, la UEA-prezidanto, prelegis pri lingva konscio kaj lernado de unu lingvo per alia.


Ĝuas la kongreson, de maldekstre, Stephen Thompson, Graham Blakey kaj David Kelso.

Rimarkinde mankis programero, kiu pritraktis la nacian studprogramon kaj la ŝanĝojn koncerne lingvolernadon, aparte ĉe unuagradaj lernejoj. Pasintjare dum la kongreso oni aŭdis multon pri la projekto Lingvolanĉilo (angle: Springboard to Languages): ĉi-jare oni malmulte menciis ĉi tiun gravan iniciaton, kiu sukcese funkcias en du lernejoj. Esperantistoj ne ignoru lingvolernadon kaj specife Springboard.


La franca kanzonisto Jomo kreis novan mondorekordon, kantante en 25 lingvoj.

Unu el la pintoj de la kongreso estis la ĉeesto de la franca kantisto Jomo. Krom sia rekord-rompanta 25-lingva koncerto en la urbocentro de Letchworth, li distris la kongreson per gitara rok-muziko. Multaj pli junaj partoprenantoj, kiuj nombris minimume kvinonon de la kongresanaro, dancis kaj amuziĝis dum la sabatvespera Jomo-koncerto.

Pri beletro oni prelegis: Anna Löwenstein pri kaŝitaj mesaĝoj en infanlibroj; Olga Kerziouk pri la Esperanto-kolekto ĉe la Brita Biblioteko; kaj Sally Philips pri William Auld. Okazis ankaŭ eventoj pri regionaj kaj federaciaj agadoj (bedaŭrinde ne bone ĉeestataj); kaj oni proponis al novuloj de Esperanto kaj en Esperantujo neformalajn sesiojn kaj ludojn. La novuloj ekskursis kun aliaj kongresanoj al Kembriĝo.


Olga Kerziouk, kiu prelegis pri la Esperanto-kolekto ĉe la Brita Biblioteko en Londono, diskutas bibliotekajn aferojn kun David Bissett.

Mi menciu ankaŭ la prelegon 'Per sporto -- Esperanton' de Klarita Velikova. Ŝi montris la tradician korean batalarton tekkjon [angle: Taekkyon], kaj provis instrui kelkajn ekzercojn al sia prezentinto, JEB-prezidanto Tim Owen, je la amuzo de la spektantaro.

Signifoplena nombro de la programeroj etikeditaj 'renoviĝo' en la kongreslibro, tamen, ne vere meritis tiun priskribon. La oficialaj malfermo kaj fermo, ekzemple, apenaŭ pritraktis renovigon de la brita Esperanto-movado, ĉar ili tro koncentriĝis pri pasintaj okazaĵoj en la movado, kun aparte malkaŝaj aludoj pri la antaŭnelonga pasinteco.

Ankaŭ la sesio pri la Esperanto-lobio ŝajne emfazis pli la pasintecon ol pozitivajn ideojn kiel promocii Esperanton kiel lingvoprobleman solvon, aparte inter politikistoj, kiuj determinas lingvopolitikon. Malgraŭ ĉi tiu kritiko, mi ja deziras sukceson al la lobio en ĝia granda tasko, kaj esperas, ke ĝi povos kontribui al la fina venko.

La plej polemika evento estis la prelego de Ian Fantom, la vicprezidanto de la loka kongresa komitato, pri 'Psikologio de esperanta informado'. Anstataŭ paroli pri la anoncita temo kaj eĉ antaŭenigi renovigon, s-ro Fantom bazis sian prelegon pri la ŝajne negativaj agoj de la administra komitato de EAB dum la lastaj 30 jaroj, aparte pri la translokigo de Esperanto-domo al Barlastono. Kvankam ĉi tiu temo estas racie kaj trankvile diskutinda, ne taŭgas prelego dum renoviĝo-kongreso. Malentuziasme reagis la aŭdantaro al tiu ĉi prelego.

Krom problemoj rilate hotelojn, membroj de Junularo Esperantista Brita (JEB) plejparte ĝuis la kongreson kaj trovis ĝin informa. Ilia jarkunveno okazis tuj post tiu de EAB kaj same konsideris laboron faritan kaj farotan. Dum la tuta kongreso, tamen, tempo kaj etoso ŝajne limigis diskuton, kaj oni ofte sentis, ke ne eblas libere priparoli gravajn aferojn. La kongresprogramo estis plenplena kaj ne vere provizis manĝotempon por kongresanoj, kiuj ne volis maltrafi prelegojn aŭ aliajn sesiojn.


Ankaŭ neesperantistoj volis post la koncerto havi la subskribon de Jomo.

Do ĉu la kongreso ĉi-jara sukcesis? Ĝi estis pozitiva evento por kunigi samideanojn (kaj malsamideanojn) kaj por pripensi aspektojn de la movado. Tamen estis negativaj aspektoj fremdaj al la temo de renoviĝo. Kelkaj partoprenintoj evidente konsideris la kongreson kiel platformon por nepozitiva plendado, kio embarasis multajn kongresanojn.

Mi esperas, ke estontaj kongresoj ne simple regurdos la pasintecon kaj ties ŝajnajn malbonaĵojn sed ankaŭ konsideros pli pozitive la estontecon. Tie kuŝas la vera renoviĝo de la brita Esperanto-movado.

Michael (Mikeo) Seaton esperantistiĝis en 1993 kaj estas kasisto de Junularo Esperantista Brita. Li doktoriĝas en Manĉestro pri kaj kemia inĝenierarto kaj komputada fluida dinamiko, kaj ludas aldviolonon kaj pianon por orkestroj kaj teatro-grupoj ĉirkaŭ Manĉestro kaj Stoke-on-Trent.

(Enhavo)

 


 

Lernu vian lingvon per lernado de alia lingvo

Renato Corsetti

Jen iom reviziita teksto de la inaŭgura Buchanan-prelego farita en majo en Letchworth. Interkonsente kun la Universitato de Liverpolo, la Buchanan-prelegoj okazos ekde nun ne nur en sed ankaŭ ekster la universitato. Ĉi tie la tiama prezidanto de UEA parolas pri la graveco de dulingvismo.

Ĉi tiu artikolo celas kompari la komprenon pri la funkciado de lingvoj fare de unulingvuloj kaj dulingvuloj. Ĝi raportos pri la studoj faritaj en la lastaj jardekoj pri la 'dulingvula avantaĝo' de infanoj, kiuj denaske lernas duan lingvon, aŭ lernas ĝin en la socio. La 'dulingvula avantaĝo' estas jam parto de la komuna scienca akiritaĵo de la pasinta jarcento.

Estas konataj ankaŭ la pozitivaj efikoj de lernado de fremda lingvo en lerneja aĝo en la lernejo, kaj ekzistas studoj pri la efikoj de internacia planlingvo kiel Esperanto rilate al la prilingvaj (metalingvaj) kapabloj de infanoj en lerneja aĝo, kiuj lernas ĝin kiel unuan fremdan lingvon. Temos, en ĉi tiu prezento, ĉefe pri la metalingvaj kapabloj rilate al la propra nacia lingvo.

En pluraj eŭropaj landoj oni ĉiam malpli formale instruas gramatikajn konceptojn pri la propra lingvo (oni faris, ekde kiam ne plu necesis lerni la latinan).

Tio portas al situacio, en kiu uzado de la propra lingvo en gramatike ĝusta maniero kaj posta lernado de fremda lingvo estas tre pli malfacila pro manko de kompreno fare de la lernanto de la bazaj konceptoj pri funkciado de lingvoj (substantivoj, verboj, ktp), alivorte pri manko de metalingvaj kapabloj.

Esperanto pro sia reguleco kaj planiteco povas tre facile doni komprenon pri tio, samtempe kun sento pri sukceso mastrumi fremdan lingvon eĉ en kursoj relative mallongaj.

La eksperimentoj faritaj en la pasinta jarcento pri tio estos ekzamenataj.

Enkonduko kaj klarigo pri la terminoj

Ĉi tiu artikolo baziĝas sur la koncepto, ke ju pli da lingvoj oni lernas, des pli grandiĝas onia prilingva konscio, alivorte la kompreno pri la funkciad-maniero de lingvoj. Tio siavice helpas onin lerni kromajn lingvojn. La ideo, do, estas en si mem tre simpla.

Necesas unue klarigi kiel oni alvenis al la koncepto de 'prilingva konscio', ofte nomata en Esperanto ankaŭ 'metalingva konscio'.

La unuaj ideoj pri ĉi tiu koncepto en la Okcidento aperis en la antikva Grekujo, ĉar, laŭ mia firma konvinko, en la okcidenta civilizo la grekoj jam faris al si ĉiujn kernajn demandojn kaj donis al si ĉiujn respondojn, al kiuj ili povis alveni per simpla rezonado. Tio validas ankaŭ pri la prilingva konscio.

Aristotelo estis la unua ankaŭ pri tio. Oni vidas lin rezoni pri la lingvo kaj ekkrei la komprenon pri gramatiko, ekzemple la distingon inter 'verboj' kaj 'aliaj vortoj'. Li diras al si, ekzemple, ke 'homo' kaj 'blanka' ne esprimas la kiamon (la tempon), dum 'marŝas' kaj 'marŝis' esprimas ĝin; krome, unu esprimas la estantan tempon kaj la dua la estintan tempon. [Aristotelo, Dell'Arte Poetica.]

Same tre moderna rilate al prilingva konscio estas la dialogo inter Sokrato kaj aliaj, en kiu oni sin demandas pri la jeno: 'Se ni nomus la homon ĉevalo kaj la ĉevalon homo, ĉu la lingvo funkcius same?' Kaj oni donas al si la respondon: 'Jes!' [Platono, Kratilo.] Temas evidente pri simpligo de la dialogo, sed ne pri falsado de ĝia enhavo.

De Sokrato ni saltu al la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Intertempe ne multo esence nova okazis en ĉi tiu kampo. En la 70-aj jaroj oni komencas paroli en anglalingvaj verkoj pri metalinguistic capacity / ability / consciousness, awareness, kion ni povus traduki al Esperanto per 'prilingva kapablo / lerteco / konscio'.

Tri grupoj da fakuloj interesiĝis pri ĉi tiuj novaj konceptoj: lingvistoj, evoluo-psiĥologiistoj kaj eduko-psiĥologiistoj.

Inter la unuaj ni citu Jakobson (1963) kaj Benveniste (1974). Benveniste en la verko citita diras, ke la prilingva kapablo estas: 'la ebleco, kiun ni havas, suprentiri nin el la lingvo, forigi nin el ĝi, sed samtempe uzi ĝin por nia rezonado kaj por niaj observoj [pri la lingvo mem]'. [La traduko estas mia. La originalo estas: 'the possibility which we possess of elevating ourselves above language, of abstracting ourselves from it, but of using it at the same time in our reasoning and our observations.']

La fakuloj pri evoluo-psiĥologio estis evidente inter la plej atentaj pri ĉi tiu fenomeno, kiu estas parto de la kapabloj, kiuj evoluas en kreskantaj infanoj. Ni citu nur unu el la ĉefaj verkoj de la mezo de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento de la aŭstraliaj aŭtoroj W. E. Tunmer, C. Pratt, M. L. Herriman (1984), Metalinguistic Awareness in Children: Theory, Research and Implications. Sed indas aldoni almenaŭ la franclingvan verkon de Gombert (1990), Le développement métalinguistique.

Ni vidu la difinon en la verko de la aŭstraliaj aŭtoroj: 'Unuarigarde prilingva konscio povas esti difinita kiel la kapablo pripensi kaj manipuli la strukturaĵojn de la parola lingvo. Tiel oni traktas la lingvon mem kiel objekton de penso, kontraste kun la simpla uzo de la lingva sistemo por produkti kaj kompreni frazojn. Esti prilingve kapabla estas komenci kompreni, ke la parol-fluo, kiu komenciĝas per la sona signalo kaj finiĝas per la celita signifo, povas esti rigardata per la menso kaj disanalizata.' [Tunmer, Pratt, Herriman (1984: 12). La traduko estas mia. La originalo estas: 'As a first approximation, metalinguistic awareness may be defined as the ability to reflect upon and manipulate the structural features of spoken language, treating langage itself as an object of thought, as opposed to simply using the language system to comprehend and produce sentences. To be metalinguistically aware is to begin to appreciate that the stream of speech, beginning with the acoustic signal and ending with the speaker's intended meaning, can be looked at with the mind's eye and taken apart.']

Se temas pri la interesiĝantoj pri eduka psiĥologio ni povas citi unu el la multaj aŭtoroj, kiuj verkis pri tio en tiu periodo. Pro la malfacileco elekti, ni prenas signifan peceton el laredaktora artikolo en la unua numero de la revuo Language Awareness:

'Por instruisto de fremdaj lingvoj ĝi [prilingva konscio] estas esenca intelekta kadro, kiu devas ekzisti, antaŭ ol efika instruado kaj lernado povas komenci...' [Language Awareness (1992, 1: 1, Editorial, p. 1). La traduko estas mia. La orginala teksto estas: 'To the foreign language teacher, it [language awareness] is an essential intellectual framework which has to be in place before effective teaching and learning can begin...']

La fakto mem, ke ekestas scienca revuo dediĉita komplete al tiu temo, montras la gravecon, kiun tiu temo akiris en la komenco de la 90-aj jaroj en akademiaj rondoj okupiĝantaj pri edukado kaj eduka psiĥologio kaj instruado de fremdaj lingvoj.

Natura evoluo de prilingva konscio

Infanoj nature akiras lingvon kaj akiras konscion pri la lingvo, kiun ili uzas. Ni preterlasas en ĉi tiu artikolo detalan traktadon pri la konataj faktoj rilate al lingvo-akirado fare de beboj. La esencaj momentoj estas la jenaj:

Se tio estas la lingvo-akirado, kiel progresas en la sama tempo la prilingva konscio?

Ŝajnas esti kvar rimarkindaj momentoj, en kiuj la lingvoakirado stabiliĝas en gradoj daŭre kreskantaj:

Pluraj aŭtoroj konsentas pri tio ekde la klasikaj Vygotsky (1934), Piaget (1977) kaj Piaget kaj Inhelder (1955) ĝis la lastatempa Pinto (1999), kiu dividis la ilojn por mezuri la prilingvan konscion en tri partojn: TAM1, TAM2 kaj TAM3, respektive por la aĝoj:de 4 al 6 jaroj, de 9 ĝis 13 jaroj, kaj de 14 kaj poste. [La tri iloj aperis unue en itallingva libro: Pinto (1999). Vidu ankaŭ Pinto (2002).]

La rapidiĝo de la prilingva konscio, kiun oni spertas, kiam oni ekiras al la lernejo, kaj komencas okupiĝi pri sia lingvo, okazas en ĉiuj kampoj de la kompreno pri lingvo-funkciado.

Sekvas tre klara ekzemplo de rezonado de 6-jara infano, kiu vizitis dulingvan internacian lernejon, en kiu oni instruis samtempe en la itala kaj en la angla. Li tuj rimarkis, ke eĉ la formo de la unuopaj literoj estas malsama inter la du lingvoj, kaj ke la itala instruistino insistas, ke oni ligu la literojn, dum la angla instruistino tute ne ligas la literojn. Li konstruis por si mem la 'vortaron' en la bildo. [La bildo aperis unue en Corsetti, Gouskos, k.a. (1997).] Evidente li rezonis pri io, pri kio unulingvaj infanoj ne havas okazon rezoni.

La 'vortaro' de 6-jara infano

Per tio ni transiras al dulingveco kaj al la avantaĝoj de dulingvuloj en ĉi tiu kampo. Alivorte, kiel ni vidos en la posta sekcio dulingvuloj havas konsiderindajn avantaĝojn pri la prilingva konscio.

Dulingveco kaj prilingva konscio

Ni ne povas evidente pritrakti la tutan kampon de dulingveco, pri kiu estis faritaj multaj studoj en la dua duono de la pasinta jarcento. Ni limiĝu je kelkaj esencaj demandoj: kiu estas dulingva? Alivorte, ekde kiu grado de kono de du lingvoj oni rajtas esti konsiderata dulingva?

En la normala mondo troviĝas homoj, kiuj en malsamaj kvantoj konas du aŭ plurajn lingvojn, de la perfekta kono tipa por denaskaj parolantoj ĝis kompreno kaj uzo de kelkaj vortoj kaj kelkaj frazoj en difinitaj kuntekstoj.

Ĝis antaŭ la jaro 1950-a, por doni malfajnan ĝeneraligon, oni emis konsideri dulingvaj homojn, kiuj havis perfektan konon de du lingvoj, alivorte homoj, kiuj estis akceptataj de, ekzemple, angloj kiel angloj, kaj de, ekzemple, francoj kiel francoj. Alivorte oni ne povis distingi ilin de la ceteraj unulingvaj parolantoj de la du lingvoj.

Bedaŭrinde tiaj kazoj estas ege maloftaj en la reala mondo. Ni ne povas nun eniri la detalojn, sed sufiĉas malsamaj spertoj en malsamaj kampoj en malsamaj lingvoj, lernado de unu el la du lingvoj post la pubereco, kaj simile, por igi bonegajn parolantojn de ambaŭ lingvoj rekoneblaj kiel 'aliaj' de la denaska parolantoj. Foje oni estas rekonata ankaŭ ĉar oni parolas tro bone, tro regule en tro norma variaĵo sen la dialektaj elementetoj, kiuj en multaj landoj enpenetras eĉ la paroladon de la plej superaj klasoj.

En la dua duono de la pasinta jarcento oni komencis akcepti kiel dulingvajn ankaŭ homojn kun malsama kapablo en la du lingvoj, kondiĉe ke ili havas la kutimon uzi ambaŭ lingvojn eĉ se en malsamaj cirkonstancoj, ekzemple se oni parolas france aŭ arabe kun sia patrino kaj itale en la lernejo. Evidente en tiu situacio oni ne povas rakonti en la hejma lingvo same flue tion, kion oni lernis en la alia lingvo en la lernejo.

U. Weinreich (1968:1) difinas la dulingvulon jene: 'La praktika fakto alterne uzadi du lingvojn estos nomata dulingveco, kaj la koncernata homo, dulingvulo.' [En la originalo: 'The practice of alternately using two languages will be called bilingualism, and the person involved, bilingual' (Weinreich, 1968: 1).] Ni vidos poste, ke, rilate al niaj celoj, ankaŭ lernantoj de dua lingvo en lernejoj estas konsidereblaj dulingvuloj post la tute komenca lernomomento.

En la dua duono de la pasinta jarcento furoris ankaŭ studoj pri la mensaj efikoj de dulingveco je dulingvaj individuoj. Unu el la plej konataj inter la unuaj estas Peal kaj Lambert (1962).

La studoj furoris, ĉar en la antaŭa duono de la sama jarcento pro tute aliaj politikaj idearoj ekzistantaj en la mondo (naciismo deklarita aŭ nedeklarita) dulingvaj homoj estis konsiderataj homoj kun disduigita menso kaj kun ŝanceliĝanta lojaleco.

Ĉiukaze la konkludoj de ĉiuj tiuj studoj estas, por resumi ĝin mallongege, tiu de Hakuta (1986:35):

'Prenu iun ajn grupon da dulingvuloj, kiuj estas proksimume samaj pri siaj kapabloj en L1 kaj L2, kaj komparu ilin kun unulingva grupo per aĝo, socia-ekonomia nivelo kaj kiu ajn alia variebla informo, kiu laŭ vi povas malpruvi viajn rezultojn. Nun elektu mezurilon pri mensa fleksebleco kaj mezuru ambaŭ grupojn. La dulingva grupo respondos pli bone.' [La traduko estas mia. La originalo estas: 'Take any group of bilinguals who are approximately equivalent in their L1 and L2 abilities and match them with a monolingual group for age, socioeconomic level, and whatever other variables you think might confound your results. Now, choose a measure of cognitive flexibility and administer it to both groups. The bilingual will do better.']

La ekzistanta literaturo pri sciencaj studoj pri dulingveco estas tro vasta. Ankaŭ citi nur la ĉefajn titolojn estus troa tasko en ĉi tu artikolo. Tamen interesiĝantoj povas komenci esplori ĉi tiun kampon en Baker kaj Prys Jones (1998). [Aliaj verkoj pri aspektoj de dulingveco, dulingveco en pluraj lingvoj kaj lingvoakirado fare de infanoj en pluraj lingvoj estas la jenaj: Saunders (1988), Slobin (1971), Slobin (1985), Steinberg, Nagata, Aline (2001).]

Kompreneble studantoj de la fenomeno klopodis kompreni, ĉu estas fakoj, en kiuj la plej granda mensa fleksebleco pro dulingveco donas pli da avantaĝoj. Ni provas resumi tutan serion de aliaj studoj per unu frazo: La avantaĝoj rilatas al krea pensado kaj prilingva konscio. Ĉiuj esplorantoj konsentas, ke la avantaĝoj rilatas al lingvoj kaj kunligitaj temoj, ekzemple literaturo, sed laŭ kelkaj el la esplorantoj kaj laŭ kelkaj eksperimentoj ankaŭ al fakoj kiel muziko kaj matematiko. En ĉi tiu lasta kazo la mensa fleksebleco estus la kerna elemento.

Bialystok (2001) specife donas pruvojn pri pli granda prilingva konscio de dulingvuloj.

Sed ni rajtas demandi nin, ĉu tio vere rilatas ankaŭ al lernantoj de dua lingvo? Por respondi jese, ni ekzamenu malgrandan eksperimenton.

La eksperimento estas detale analizata en artikolo en la revuo Language Problems and Language Planning. [Pinto kaj Corsetti (2001).] Temas pri eksperimento bazita sur individuoj, kiuj apenaŭ povus esti nomataj dulingvuloj, ĉar ilia grado de kono de la dua lingvo estis plene komencanta.

La infanoj estis 12-jaraj lernantoj de itala publika lernejo en unu el la malbonaj periferiaj kvartaloj de Romo (Aprilia). La eksperimenta grupo estis instruata pri Esperanto du horojn semajne dum la normala lernojaro de oktobro ĝis la fino de majo. La kontrolgrupo apartenis al la sama lernejo, kaj temis pri infanoj samaĝaj, kun la sama socia-kultura nivelo de la familioj (malalta por ambaŭ grupoj) kaj kun la sama intelekta nivelo (mezurita per la matricoj de Raven (1982)).

Ili (kaj la eksperimenta grupo kaj la kontrolgrupo) estis esplorataj pri la prilingva kapablo per testo utiligata en pluraj landoj, la tiel nomata TAM (Test di Abilità Metalinguistiche). [Pinto (1999).] Ili estis esplorataj per la itala versio de tiu testo rilate al la prilingvaj kapabloj en la itala, kaj ne en la lernata dua lingvo.

La testoj estis faritaj en la ĉi-sekvaj momentoj dum la lerno-jaro:

La esploro de iliaj kapabloj en la itala ŝuldiĝas al la deziro mezuri la efikon de la malmultaj scioj pri la dua lingvo akiritaj en la malmulta lernotempo dediĉita al Esperanto.

Jen tre esence la rezultoj:

Meznombra poentaro akirita de la du grupoj pri la respondoj rilatantaj al prilingva konscio:

Kontrolo  Eksperimento
1-a testo  24,85%24,98%
2-a testo  27,08%27,96%
3-a testo  30,76%47,02%

La komparo de la du kolumnoj klare montras, ke el situacio de sameco la grupo, kiu lernis duan lingvon, akiris fine de la lernojaro konsiderindan superecon.

Tio cetere ne devas multe mirigi. La supereco de dulingvuloj rilate al unulingvuloj ŝuldiĝas, kiel ni diris antaŭe, al la fakto, ke ili devas daŭre kompari la malsamajn strukturojn de du lingvoj. Kaj tio estas la samo, kiun lernantoj estas devigataj fari en la lernejo, kiam ili lernas fremdan lingvon.

Lernado de tria lingvo

En la lastaj jaroj akumuliĝas ankaŭ esploroj pri lernantoj de triaj lingvoj kaj pri la efikoj de la unuaj du lernataj lingvoj al la tria.

Unua grupo de esploroj rilatas al la efikoj de dulingveco al la akirado de tria lingvo. Alivorte: ĉu dulingvuloj akiras trian lingvon pli rapide ol unulingvuloj akiras la saman lingvon, kiu por ili estas 'nur' la dua?

En la multkulturaj eŭropaj situacioj oni aparte dediĉis sian atenton al infanoj dulingvaj pro vivado en regiono de etnaj malplimultoj. El tio oni havas ekzemploj el regionoj kun dulingvuloj en la pola kaj germana, hungara kaj germana, franca kaj nederlanda, eŭska kaj kastilia, ktp.

La dulingvaj lernantoj, kiuj lernas la anglan aŭ la francan, estas komparataj kun unulingvaj lernantoj kiuj lernas la saman lingvon.

Provante resumi multajn eksperimentojn per unu simpla frazo, ni utiligas frazon de Safont Jorda' (2005: 43), kiu diras: 'Ĉiuj studoj cititaj supre raportas pri la pozitivaj efikoj de dulingveco rilate al akirado de tria lingvo.' [En la originalo: 'All the studies quoted above report the positive effects of bilingualism in third language acquisition.']

Alia grupo de eksperimentoj kaj esploroj rilatas al la efiko de la angla por neeŭropanoj kiel lernofaciliga faktoro por posta lernado de aliaj eŭropaj lingvoj. Oni argumentas, kaj pruvas, ke ĉino lerninta la anglan lernas pli facile ankaŭ la germanan. [Hufeisen (1991).]

Pluraj eksperimentoj estis faritaj ankaŭ pri lernantoj de triaj lingvoj, kies dua lingvo estas Esperanto. Esperanto estas lingvo jam relative vaste parolata en la mondo kaj sufiĉe pristudata, el pluraj aspektoj, sociologiaj, lingvistikaj, instruaj kaj eĉ rilate al denaska akirado de ĝi fare de malgranda nombro da infanoj. Ankaŭ ĝia gramatika strukturo estas interesa el la vidpunkto de komprenado pri funkciado de lingvoj, kiel jam rimarkis la iniciatinto de la lingvo mem. [Corsetti (1987), Corsetti (1993), Vesteegh (1993), Wells (1989), Zamenhof (1903).]

Ĉiuokaze la unuaj konsideroj pri la lernofaciliga valoro de Esperanto estas tre antikvaj, en 1908 fare de unu el la unuaj verkistoj en Esperanto, Antoni Grabowski. [Vikipedio.] Post tiuj unuaj observoj estis multaj aliaj eksperimentoj ĝuste pri ĉi tiu temo.

Por doni ideon pri la multeco de la eksperimentoj sekvas listo nekompleta de eksperimentoj pri kiuj ekzistas bona dokumentado:

Ĉi tiuj estas nur parto de la eksperimentoj. Aliaj estas troveblaj en Corsetti kaj La Torre (1993) aŭ en Corsetti kaj La Torre (1995).

Oni povas havi dubojn pri la rezultoj de tiuj eksperimentoj, sed ili ĉiuj indikas al tio, ke lernado de tria lingvo fare de lernantoj de Esperanto estas pli sukcesa. Oni povas havi dubojn pri la scienca kontrolo de kelkaj el ili, sed certe ne pri, ekzemple, la lastatempa en Aŭstralio, kontrolita de la Universitato Monash.

Sen ebla dubo el la scienca vidpunkto ŝajnas al mi almenaŭ la rezultoj de la eksperimento farita en Britujo en la Provincial Grammar School en Sheffield, kaj kontrolita de J. H. Halloran, Universitato de Sheffield [Halloran (1952)], kies konkludoj estas inter la plej sobraj.

La eksperimento daŭris 4 jarojn, fine de la 40-aj kaj komence de la 50-aj jaroj. La lingvoj estis la angla, L1 de ĉiuj lernantoj, Esperanto, kaj la franca: tria lingvo por la eksperimenta grupo kaj dua lingvo por la kontrolgrupo.

La eksperimenta grupo studis Esperanton dum unu jaro, dum la kontrol-grupo rekte komencis studi la francan. Ekde la dua jaro Esperanto estis forlasita kaj la eksperimenta grupo transiris al studado de la franca.

La esploroj faritaj de Halloran fine de la kvar jaroj montris pluraj aferojn, sed tio, kio plej interesas nin en ĉi tiu kunteksto estas la jena:

'1. En la kazo de malpli inteligentaj lernantoj, tiuj, kiuj dediĉis la unuan jaron al Esperanto, konis la francan pli bone (laŭ mezuroj faritaj per 11 malsamaj testoj), je la fino de 4 jaroj, ne dediĉante al la franca pli da tempo dum la postaj 3 jaroj.' [En la originalo: '1. In the case of the less intelligent pupils, those who had devoted the first year's language study to Esperanto did better in French (as measured by eleven different kinds of tests), at the end of four years, without spending any extra time on French in the three years.']

Ŝajnas al mi, kiel esploranto pri ĉi tiuj fenomenoj, ne eble ne akcepti almenaŭ ĉi tiujn konkludojn, kiuj simple rezultas el la fakto, ke Esperanto estas lingvo kiel ĉiuj aliaj, sed kun pli travidebla gramatika strukturo, kiu ebligas al lernantoj mem pripensi pri la funkciado de lingvoj inkluzive de la propra.

Bibliografio

Aristotelo. Dell'Arte Poetica, (red. Carlo Gallavotti). Roma: Fondazione Lorenzo Valla-Mondadori, 1974.

Baker, C., Prys Jones, S. (1998). Encyclopedia of bilingualism and bilingual education. Clevedon, UK: Multilingual Matters.

Benveniste, E. (1974). Problèmes de linguistique générale. Parizo: Gallimard.

Bialystok, E. (2001). Bilingualism in Development. Language, Literacy and Cognition. Cambridge: Cambridge University Press.

Corsetti, R. (1987). L'Esperanto in pratica: istruzioni per l'uso, en Chiti-Batelli, A. (red.), La comunicazione internazionale tra politica e glottodidattica. Milano: Marzorati Editore, 178-180.

Corsetti, R. (1993). A mother tongue spoken mainly by fathers, en Language Problems and Language Planning, 20, 3: 263-273.

Corsetti, R., La Torre, M. (1995). Quale lingua prima? Per un esperimento CEE che utilizzi l'esperanto, en Language Problems and Language Planning, 19, 1: 26-46.

Corsetti, Gouskos, Sabbatini, Taeschner, Trotti (1997). Won, Tu, Treeh: Bilinguismo, bigrafismo e strategie ortografiche, in Rassegna Italiana di Linguistica Applicata. Roma, Bulzoni Editore, 24, 2: 125.

Devescovi, A., Pizzuto, E. (1995). Lo sviluppo grammaticale, en Sabbadini, G. (zorg.), Manuale di neuropsicologia dell'età evolutiva. Bologna: Zanichelli.

Gombert, J.E. (1990). Le développement métalinguistique. Parizo: PUF.

Hakuta, K. (1986). Mirror of language: the debate on bilingualism. New York: Basic Books.

Halloran, J. W. (1952). A Four Year Experiment in Esperanto as an Introduction to French, British Journal of Educational Psychology, 22, 3: 200-204.

Hufeisen, B. (1991). Englisch als erste und Deutsch als zweite Fremdsprache -- Empirische Untersuchung zur fremdsprachlichen Interaktion. Frankfurt am Main: Peter Lang.

Jakobson, R. (1963). Essais de linguistique générale. Parizo: Les Editions de Minuit.

Piaget, J. (1977). Recherches sur l'abstraction réfléchissante. Parizo: PUF.

Piaget, J., Inhelder, B. (1955). De la logique de l'enfant à la logique de l'adolescent. Parizo: PUF.

Peal, E., Lambert, W. (1962). The relationship of bilingualism to intelligence, en Psychological Monographs, 76/27: 1-23.

Pinto, M.A. (1999). La consapevolezza metalinguistica. Teoria, sviluppo, strumenti di misurazione. Pisa-Roma: Istituti Editoriali e Poligrafici Internazionali.

Pinto, M.A. (2002). Bilinguismo e sviluppo metalinguistico, en G. Di Stefano, R. Vianello (zorg.), Psicologia dello sviluppo e problemi educativi: Studi in onore di Guido Petter. Florenco: Giunti, 280-295.

Pinto, M.A., Corsetti, R. (2001). Ricadute metalinguistiche dell' insegnamento dell'esperanto sulla lingua materna dell'alunno: Un'esperienza nella scuola media italiana, en Language Problems and Language Planning, 25/1: 73-90.

Platono. Kratilo. http://www.filosofico.net/cratilo2.htm, zorge de Diego Fusaro.

Raven, J.C. (1982). Progressive Matrices 1938: Manuale di Istruzione. Florenco: Organizzazioni Internazionali.

Safont Jordà, M.P. (2005). Third language Learners -- Pragmatic Production and Awareness. Clevedon-Buffalo-Toronto, Multilingual Matters Ltd.

Saunders, G. (1988). Bilingual Children: From Birth to Teens. Clevedon: Multilingual Matters.

Slobin, D.I. (1971). Psycholinguistics, Glenview, Illinois: Scott, Foresman and Company.

Slobin, D.I. (red.) (1985). The Crosslinguistic Study of Language Acquisition, 2 volumoj. Hillsdale, N.J.: Erlbaum.

Steinberg, D.D., Nagata, H., Aline, D.P. (2001). Psycholinguistics -- Language, Mind and World. Harlow: Longman Linguistic Library.

Taeschner, T., Volterra, V. (1986). Strumenti di analisi per una prima valutazione del linguaggio infantile. Roma. Bulzoni.

Titone, R. (1989), On the Bilingual Person. Ottawa: Canadian Society for Italian Studies.

Tunmer, W.E., Pratt, C., Herriman, M.L. (1984). Metalinguistic Awareness in Children: Theory, Research and Implications.

Vygotsky, L.S. (1934). Myslenie I rec'. Psichologiceskie issledo-vanija. Moskvo-Leningrado.

Vesteegh K. (1993). Esperanto as first language: Acquisition with a restricted input, en Linguistics, 31: 539-555.

Vikipedio. http://en.wikipedia.org/wiki/Propaedeutic_value_of_Esperanto.

Weinreich, U. (1968). Languages in Contact: Findings and Problems. The Hague: Mouton.

Wells, J. (1989). Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam: UEA.

Zamenhof, L. (1903). Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 17-a eldono. Rickmansworth, UK: Esperanto Publishing Company, 1954: 234-235.

(Enhavo)

 


 

Ĉu kampara kuriozaĵo?

Esperanto-lecionon partoprenis -- sed nur dum kelkaj minutoj -- la televido-raportistino Selina Scott (konata pro interalie News at Ten; The Clothes Show). Kun reĝisoro, kameraisto kaj asistanto ŝi vizitis dum unu tago la ĉi-jaran someran festivalon en Barlastono cele al programero en la serio Tales from the Country.

La sep-minuta raporto estos dissendata verŝajne iam en februaro en suda kaj meza Anglujo -- sed ne atendu objektivan aŭ eĉ simpatian televidaĵon. Intervjuitoj kaj aliaj en Barlastono akiris la impreson, ke por la filmistoj Esperanto estas nura kampara kuriozaĵo primokota kaj misprezentota.

Postlasita en Barlastono estas teksto supozeble voĉlegita kaj jam registrita, en kiu Selina Scott informas, ke esperantistoj celas anstataŭigi ĉiujn aliajn lingvojn. Inventaĵo ne aŭdita en Barlastono sed jam ennestiĝinta en la mensoj de la televidistoj. Nu, eble ĉi tiu fiaĵo restos tie, kie ĝi meritas resti: en registreja rubujo. Tion garantii tamen ne eblas.

Intertempe ni ne antaŭjuĝu programon ankoraŭ ne finredaktitan, ankoraŭ ne dissenditan. Ni ne antaŭjuĝu la laboron de la televidistoj ... same kiel ili, tamen, kredeble antaŭjuĝis nian.


Selina Scott kunlern(et)as Esperanton kun somerfestivalano John Loughran. Filmas Andrew van de Waal.

(Enhavo)

 


 

Premio John Buchanan 2008

Kunlige kun la Universitato de Liverpolo, la kuratoroj de la premio John Buchanan anoncas la temon de la 2008-a eseo-konkurso: 'Esperanto-kulturo: ĉu mito aŭ realo?'

Eseo, en Esperanto, ampleksu 3000 vortojn. Konkursaĵoj estu ricevitaj ĉe la oficejo de EAB en Barlastono ĝis la 1-a de februaro 2008. Neniuj indikoj aperu sur eseo pri la aŭtoro: aŭtoro-detaloj estu kunsenditaj en aparta koverto.

Sendintoj akceptu, ke premiita eseo eventuale aperu en La Brita Esperantisto. Premio: £100. Plenaj detaloj pri la eseo-konkurso haveblas de EAB en Barlastono. La adreso troviĝas en la kolofono.

(Enhavo)

 


 

Recenzaro

Paul Gubbins

Bruno Migliorini. Lingvaj aspektoj de Esperanto. Pisa: Edistudio, 2006 (2-a eldono, reviziita, kun enkondukaj eseoj de Carlo Minnaja kaj Tullio de Mauro). 112 paĝoj. ISBN 978-88-7036-075-2.

Pro tio, ke Bruno Migliorini mortis en 1975, kaj la unua eldono de la libro aperis en 1985, oni emas sin demandi, kial estas reeldonita Lingvaj aspektoj de Esperanto. Tamen eĉ supraĵa trarigardo de la libro montras multon interesan. Ekzemple, la eseo pri personaj nomoj enhavas kaj instruon kaj amuzon. Mi ne sciis, ekzemple, ke la nomo de la komponisto Liszt signifas en la hungara 'faruno'. Do kompatu la mueliston, kiu, vidante homamason ekster teatro, informiĝis, ke oni venis pro Liszt ... kaj kiu do revenis la sekvan tagon por vendi sian farunon (p. 100).

Do, eĉ se vi ne estas lingvisto, ne fortimiĝu pro la titolo de la libro. Migliorini verkas ne por specialistoj sed por ordinaraj esperantistoj, kiuj scivolemas pri lingvo. Tiurilate rekomendindas la eseo 'La artefaritaj elementoj en la naciaj lingvoj'. Kiom ofte oni trovas sin vid-al-vide al tiuj, kiuj asertas, ke Esperanto estas artefarita lingvo, dum la naciaj lingvoj nature evoluis? Nu, tute ne. Ĉiuj lingvoj entenas artefaritajn vortojn. Ekzemple la vorto 'gaso' estas inventita de brusela ĥemiisto kaj rilatas al 'ĥaoso'; 'folkloro' estas proponita en 1846; 'filatelio' en poŝtmark-revuo en 1864, ktp (p.79).

Aliaj eseoj pritraktas interalie Dante, esperantan etimologion, eŭropan vorttrezoron kaj Migliorini mem. Verdire la titolo de la libro iom trompas: ĝi ne rilatas eksluzive al Esperanto. Tamen tio ne tre gravas. La enhavo interesas kaj la stilo elegantas. Jen, iasence, faka libro por nefakuloj. Ĝi repagos legadon.

Andrew Drummond. A Hand-book of Volapük. Edinburgh: Polygon, 2006. 319 paĝoj. ISBN 1-904598-67-6. Prezo ĉe EAB: £9.99.

La anglalingva A Hand-book of Volapük funkcias dunivele. Unue, kiel indikas la titolo, ĝi servas kiel lernilo pri Volapuko, la universala lingvo publikigita en 1879 de la germana pastro Johann Martin Schleyer.

Troveblas en la libro koncizaj 'lecionoj' pri Volapuko kaj simplaj traduk-ekzercoj kun ŝlosiloj. Tamen 'lecionoj' ja inter citiloj, ĉar la aŭtoro ne adoptas kutiman formon por sia lernolibro.

Male, kaj jen la dua nivelo: temas pri romano pritraktanta la klopodojn de edinburga volapukisto en la 1890-aj jaroj antaŭenigi sian lingvon koste interalie de Esperanto. Alivorte, la 'lecionoj' enplektiĝas en la intrigo de la romano, kiam la volapukisto instruas la lingvon jen al lernantoj, jen al amikoj, jen al malamikoj.

Enhavas la libron multe da humuro, multe da ironio. Okazas, meze de la romano, ĥaosa kaj multhora jarkunsido de la Edinburga Asocio pri la Disvastigo de Universala Lingvo. La volapukisto, s-ro Justice, komplotas kontraŭ la esperantisto, d-ro Bosman, por ke la asocio plene akceptu la lingvon de Schleyer.

Ĉeestas la kunsidon, kiu okazas en ĉevalejo, Kavaliro Thomas Urquhart, kiu mortis en 1660: la kavaliro konvinkas la asocion akcepti sian lingvon Ekskubalauron kaj, ĝis la malkovro, ke li estas kadavro, pagigi al li rentumon. Kaj memorindas la epizodo, kiam la esperantisto kaj la volapukisto provas instrui al papagoj siajn lingvojn, celante pruvi kiun lingvon pli facile lerneblas.

Abundas buntaj kaj komikaj karakteroj: Urquhart mem, diversaj kuracistoj kaj sciencistoj, ŝtatoficistoj, frenezuloj, kaj la lingvo-fanatikuloj. Sed, aldone al la komedio, la romano enhavas seriozajn kaj pensigajn momentojn: ne nur instruadon pri Volapuko kaj koncizajn historiojn pri pluraj planlingvoj, inkluzive de Solresol, sed ankaŭ demandojn, kiuj tuŝas la principojn de universala lingvo.

Ekzemple, Justice -- nun ine vestita -- renkontas frenezulinon ĉe la lunatikejo, kie li tenas kaptita sian rivalon Bosman. La frenezulino malfreneze opinias, ke novaj registaroj kaj novaj eraoj neniam sekvos novan lingvon, alivorte, ke planlingvo ne establiĝos de sube supren: 'Vi vidas la pugon, sinjoro Justice, antaŭ ol vi vidas la vizaĝon!' (p.226).

Argumenteblas, ke la libro tro longas: certe la unuaj cent paĝoj montriĝas ripetiĝemaj. Cetere ĝenas gramatikaj kaj ortografiaj stumblaĵoj en esperantaj vortoj (paĝoj 93 kaj 124).

Tamen, malgraŭ la impreso, ke ĉiuj adeptoj de internaciaj lingvoj estas ruzaj frenezuloj, kies hejmo estu lunatikejo, la libro rekomendindas. En ĝi troveblas amuzo kaj instruo, distro kaj utilo. Pri malmulte da libroj eblas tion diri.

Lena Karpunina. Neokazinta amo. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2007. 150 paĝoj. ISBN 90-77066-28-7. Prezo ĉe FEL: 15 eŭroj.

La dua novelo- kaj rakonto-kolekto de Lena Karpunina (la unua, La bato, aperis en 2000) enhavas 15 prozaĵojn, kelkajn premiitajn en la belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Verkitaj en flue natura, neniel eksperimente postulema lingvo, la noveloj pivotas ĉirkaŭ esence du ĉeftemoj: amo flarita, sed ne farita; kaj kaptiteco en sovetiaj gulagoj.

Klare la titol-novelo, 'Neokazinta amo', ekzemplas unu el la ĉeftemoj. Juna esperantistino vizitas fremdan urbon, konatiĝas kun tieaj samideanoj, kaj, atendante noktotrajnon, enamiĝas. Memevidente ŝi ne plu vidas la amaton: 'Mi ne longe konis lin; dum kelkaj horoj sub la malvarma novembra pluvo ... Kaj tiam ŝajnas al mi, ke neniu, neniu antaŭe kaj neniu poste, amis min ... tiel sincere' (p. 22).

Simile spertas la rakontistino en 'Trovi kaj perdi': denove la titolo indikas la temon. Kaj en 'La demando de emancipiĝo' temas pri parenca afero (eble aparte esperanta): konateco, foje amikeco aŭ amo inter divers-nacianoj; kaj la silento, pro distancoj, pro koncernoj pli apudaj, kiu sekvas.

Preterdube estas, ke plaĉas al Lena Karpunina rakonti, kion en la noveloj ŝi abunde faras. Tamen ie tie necesas firma redaktora mano. Pli precize, mankas al kelkaj noveloj, precipe la pli longaj, fokuso. Ekzemple, en 'Neokazinta amo', la leganto informiĝas pri iom stranga esperanta amiko, kiu promesas viziti; neatendite li venas; poste ŝi vizitas lin; kaj nur tiam ŝi renkontas la objekton de la neokazinta amo: je paĝo naŭ de 12-paĝa rakonto. La unuaj tri kvaronoj de la novelo, konsistantaj el ne seninteresaj sed esence bagatelaj okazintaĵoj, apenaŭ rilatas al la neokazinta amo: la prologo trioble pli longas ol la dramo.

Kaj, malgraŭ tio, ke ĉiam estu spaco por ordinaraj eventoj en literaturo, ĉi tie forestas arto, alivorte la reliefigo de la eksterordinara kontraŭ la ordinara. En preskaŭ ĉiu novelo enestas io freŝa, unika, vere leginda, kiu volas arte flugi, liberiĝi; sed kiu implikiĝas en maŝoj ĉiutagaj, flankaj, senkoloraj.

La gulag-noveloj iom monotonas. Temas en kvar pri provoj eskapi el punlaborejoj: nu, jes, kredeble -- krom laboregi -- ne fareblas multo alia. Sed bedaŭrindas, ke la temaro ne iom pli vastas. Denove: belaj, sed apenaŭ belartaj rakontoj.

Ne ĉiu leganto sopiras je belarto. Verdire mankas en Esperantujo plaĉaj, facile legeblaj rakontoj, kiuj agrable distras kaj ne tro pensigas. Naciaj literaturoj plenplenas je legaĵoj tiaj: la esperanta, kun proporcie pli da konscie belartaj verkoj, male. Pro tio la noveloj de Lena Karpunina estas bonvenaj: ne tro streĉaj legaĵoj por ne tro streĉaj tagoj.

Esperanto Elektronike. Espero: Partizánske, 2006. DVD. UEA-prezo: EUR 9.00. ISBN 80-969533-0-3.

Apenaŭ kredeblas, kiom da informoj kaŝiĝas en unusola DVD. Esperanto Elektronike elstare ekzempligas la tezon. Aĉetinto de la DVD posedas interalie la 696 paĝojn de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko kaj la tre utilan Hejman Vortaron.

Cetere prezentiĝas kanzonoj de pli ol 20 el la plej renomaj esperantaj muzik-grupoj aŭ kantistoj plus deko da libroj (ĝenerale tradukoj, ekzemple de Dickens, Gogol, Poe) kaj fakaj artikoloj, ĉu pri natursciencaj aŭ industriaj temoj (ekzemple terminaro de betono kaj betonistaj laboroj), ĉu pri esperantaj temoj. Legeblas numeroj de la revuo Esperanto inter la jaroj 2002 kaj 2005 kaj ankaŭ numeroj de Kontakto.

Menuo pri fotoj en la DVD

La ĝenerala, enkonduka artikolo pri Esperanto ne plu aktualas: ĝenas la mencio, ke la UK en Brazilo okazos en 2002. Krome troveblas ie-tie tajperaroj (ekzemple 'Alan Ayckbourg').

Senteblas manko de firma redaktoro, kiu ne estus permesinta balastajn erojn, ekzemple la tiel nomatan filmon (fakte filmeton), kiu nek informas nek valoras kiel esperanta propagandilo.

Aliflanke la multlingveco de la DVD (eblas salti inter Esperanto kaj deko da aliaj lingvoj, inkluzive de la angla) signifas, ke eblas uzi ĝin kun lernantoj aŭ kun neesperantistoj, por ke tiuj konatiĝu kun socio kaj kulturo esperantaj.

Aĉetintoj, do, ne seniluziiĝos. Kaj se oni konsideras, kiom kostas papera versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko ... nu, sufiĉas diri, ke tiuj, kiuj kun la DVD akiras la elektronikan version de la manlibro, povos festi, uzante la ŝparitajn pundojn por aĉeti botelon da skotlanda viskio. Aŭ, laŭplaĉe, kelkdekojn da boteloj da minerala akvo.

(Enhavo)

 


 

Babile

Ĉiu uzu la anglan ...

Kiom ofte oni tion aŭdas? Sed laŭ letero en The Guardian (2007-01-23), la malfacilaĵoj de la angla grave kontribuas al disleksio. Ŝajnas, ke en Finnlando aŭ Italujo, apenaŭ ekzistas disleksio, dum dulingvaj uzantoj de la kimra kaj de la angla malpli suferas pro disleksio en la kimra. Ĉu ekzistas disleksio en Esperanto?

Ĉiu uzas la anglan (1) ...

Ankaŭ tion oni ofte aŭdas. Sed kredeble manko de komuna lingvo inter ŝipanaroj kontribuas al akcidentoj. Servis maristoj havantaj inter si ok naciecojn en la kargo-ŝipo Napoli, kiu vrakiĝis en januaro apud strando en Devono (memorindas la scenoj, kiam piratoj kaj aliaj alproprigantoj forportis el la sursabliĝintaj konteneroj motorciklojn kaj aliajn varojn).

La maristo-sindikato Nautilus atentigis, ke multlingvaj ŝipanaroj malutilas al sekureco. Bob Crow, sekretario de la sindikato RMT, diris: 'Sekureco postulas komunan surŝipan lingvon' -- kiu supozeble mankis almenaŭ ĝis kontentiga grado (malgraŭ vulgaraj nocioj pri la ĉieo de la angla) en la Napoli (The Guardian, 2007-01-24).

Ĉiu uzas la anglan (2) ...

La dua novaĵero en la malfruvespera BBC1-bulteno la 20-an de februaro temis pri la angla lingvo. La registaro, laŭ la raporto, elspezas jare cent milionojn da pundoj rilate tradukadon kaj interpretadon por enmigrintoj. Politikistoj nun proponas, ke enmigruntoj lernu la anglan, antaŭ ol alveni al Britujo. Sed kial ... ĉiu jam parolas la anglan, ĉu ne?

... aŭ ne uzas (1) ...

Kia surprizo! Portugalaj laboristoj ĉe la fabriko (apenaŭ eblas nomi ĝin 'bieno') en Suffolk, kie en februaro pro tiel nomata birdogripo estas mortigitaj pli ol 150 000 meleagroj, ne parolas la anglan. Laŭ The Guardian, kunlaboras en la fabriko kun dek portugaloj po unu interpretisto (2007-02-10).

... aŭ ne uzas (2) ...

Fajrobrigadistoj en Crewe lernas la polan por pli bone kaze de incendio komuniki kun membroj de la tiea pola komunumo. 'Multaj poloj ne scipovas la anglan,' diris Carl Hanson, brigadestro en Crewe. Aldonis Henryka Garlacz: 'Nepras, ke poloj informu brigadistojn, kio okazis, kaj se ĉiuj ambaŭflanke lernus kelkajn frazojn, ili povus pli bone komunikiĝi' (Congleton Advertiser, 2007-04-05).

Brila maniero elspezi publikan monon ... kaj do nun kial ne eklerni la bengalan aŭ la araban aŭ la ... ho! Kial policistoj kaj ambulancistoj ankaŭ ne eklernu? Fakte, kial la tuta publiko ne eklernu, por ke urĝkaze ...? Stultaĵo! Kial ne eklerni Esperanton?

... aŭ ne uzas (3) ...

Registara komisiono, starigita post la londonaj bombatencoj en 2005 por enketi pri komunumaj rilatoj en Britujo, trovis, ke magistratoj jare elspezas ĉirkaŭ £300 milionojn pro tradukado kaj interpretado (laŭ The Observer, 2007-06-10). La komisiono konsilis, ke magistratoj uzu ĉi tiun sumon por instrui la anglan kiel fremdan lingvon. Bona ideo ... sed bela ekzemplo pri politiko neniel kohera. Ĉu ne lastatempe multaj kolegioj, kiuj instruis la anglan, nuligis kursojn pro tranĉita financa subtenado?

Petskriboj

En februaro mi iom kontraŭvole subskribis peticion favore al Esperanto. La peticio aperas ĉe registara retejo kreita por indiki, ke regantoj regatojn aŭskultas. Mi kontraŭvole subskribis, ĉar unue mi ne kredas, ke registaro, kiu en 2003 ignoris amasprotestojn kontraŭ la Irak-milito, aŭskultos; due, mi timas, ke mizera subskribo-rikolto ridindigos Esperanton kaj permesos al kontraŭuloj diri: Ho, vi atingis nur kelkdekojn da subskriboj, dum ŝoforoj, kiuj kontraŭas mejlo-imposton, allogis 1,5 milionojn da interesatoj; kaj trie, mi forte bedaŭras misuzon en la anglalingva petskribo de la poseda pronomo 'its'. Miaopinie gravas gramatikaĵoj tiaj. Ĉu homoj serioze traktos nin, dum ni pledas por Esperanto, senatente kaj senzorge (mis)uzante nian propran lingvon?

Tromponto durada

Laŭ informoj de franca ano de esperanta biciklanta grupo, tromponto uzanta la nomon 'Tony Brown', ŝajne esperantisto en Londono (sed konata nek al EAB nek al la Londona Klubo), petis, ke la franco rezervu por li dum ses semajnoj komfortan hotelon en Parizo. La ulo indikis, ke li ne posedas bankkonton sed pretas pagi pere de ĉeko farita de kompanio Irish Press. Cetere li rifuzis doni poŝtan adreson.

Laŭ la franco, kiu subskribis sian averton (dissenditan en februaro) simple Cirilo: 'La trompo de tiu fi-esperantisto estas tiaspeca. Post kiam mi estus dirinta al li, ke mi deponis la ĉekon, li verŝajne estus trovinta motivon, por ke mi resendu parton de la sumo al li aŭ al iu amiko. ... Tiu trompo estas ege simpla sed terure efika. Estas domaĝe, ke nur unu homo putrigas la esperanto-movadon pro tiaj fiagoj.' Konsentite!

Trompinto plurvoĉa

Dum la semajnfino de la 10-a kaj 11-a de marto deko da britaj esperantistoj ricevis ĝenajn kaj kredeble malicajn telefonvokojn. Plej trafata estis la honora sekretario de EAB, David Kelso, kiu, kiam sonoris la telefono, levis la aŭdilon por trovi, ke li estas konektita -- per ligo malbonkvalita, verŝajne satelita -- al ekzemple Ian Mac Dowall, Kate Hall, Arnold Pitt, Anthony Rawlinson, aŭ alia.

David plendis ĉe British Telecom, kiu informis, ke eblas starigi tiel nomatan konferencolinion sen la permeso de enplektotoj, kaj ke semajnfine ne eblas kontroli linion tian, ĉar maldeĵoras koncerna personalo. Anthony opiniis, ke temas eble pri iu, kiu volas scii, ĉu esperantistoj uzas inter si la internacian lingvon. Jen unu teorio: sed ĉu la motivoj pli fias? Kaj kiu estas iniciatinto -- kredeble esperantisto, kredeble brito -- kiu (por uzi la suprajn vortojn de Cirilo) 'putrigas la esperanto-movadon'?

Helpu!

Ed Borsboom, kies libro Vivo de Andreo Cseh, estas rezencita en la lasta numero de La Brita Esperantisto, skribis: 'Mi volas gratuli vin pro la alta nivelo de la revuo. Mi legis plurajn aliajn artikolojn kun granda intereso.'

Cetere li aldonis jenan peton: 'Kiu povas helpi min? Mi serĉas la mortodaton de Adolf Mildwurf, kiu loĝis ankoraŭ en 1964 en Britio.' Kiu disponas pri la serĉata informo? Ed kontakteblas ĉe: <privata retadreso>.

Al(b)loga lingvo

En la fruaj jaroj de la interreto regis la angla -- verdire la usona -- lingvo. Vidu, diris kontraŭuloj de Esperanto, la angla estas la adoptita lingvo de retumantoj -- denove pruvo pri la internacieco de la angla. Nu, evidente: interreto naskiĝis en Usono, tie, kie troveblis la unuaj adeptoj.

Tamen la situacio ŝanĝiĝis. Laŭ The Guardian (2007-04-12), la plej populara bloglingvo estas la japana. Ne malpli ol 37% el ĉiuj blogoj devenas de Japanujo ... iom malpli devenas de angleparolantaj landoj. Do jen ... la japana estas la plej al(b)loga lingvo.

(Mal)feliĉan naskiĝdatrevenon

Okaze de la 50-a jubileo de la Eŭropa Unio, pluraj ĵurnalistoj notis, ke la unio stagnas. Kulpas, almenaŭ parte, laŭ Timothy Garton Ash (The Guardian, 2007- 03-22), manko de komuna lingvo.

En komentario, titolita 'Eŭropo novan kaj aŭdacan rakonton bezonas -- kaj devas inventi novajn rakontilojn', la ĵurnalisto konkludis: '[Eŭropo] eksciu, kiu, en kiu lingvo, per kiaj komunikiloj, tiel rakontos.' Bone ... sed ĉu la aŭtoro estas la sama Timothy Garton Ash, kiu antaŭ kelkaj jaroj primokis en la sama gazeto Esperanton?

Volas korespondi ...

... pri neidentigitaj flugantaj objektoj (angle: 'UFOs') Tomasz Zavski, ul. Zakoplanska 48, 54-031 Wroclaw, Pollando.

Volas foti ...

... kaj fondi Internacian Esperantistan Foto-Asocion ĉina UEA-delegito, Sun Minĝiao. Eblas kontakti lin ĉe <privata retadreso>.

Gratulindas (1) ...

... la esperant-lingva kolokvo pri planlingvaj bibliotekoj okazanta en oktobro en Vieno. La evento aparte gravas, ĉar tiel ŝtata organizaĵo, la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiu organizas la kolokvon, agnoskas la gravecon de Esperanto kaj oficiale ĝin rekonas.

Gratulindas (2) ...

... britoj premiitaj en la ĉi-jaraj belartaj konkursoj de UEA. Update-redaktoro Geoffrey Sutton gajnis unuan premion en la branĉo 'eseo' pro studaĵo 'Pri la periodoj de la Esperanto-literaturo'; Michael Cayley gajnis duan premion en la branĉo 'poezio' pro 'Memoroj'.

(Enhavo)

 


 

Dorsa kovrilo

Foto pri dorso de aŭto kun afiŝo 'ESPERANTO -- El lenguaje internacional ¡fácil y neutral!'

Ĉu ekzistas esperanta suraŭta reklamo pli granda ol tiu ĉi? La reklamo estas fotita en San Diego, Kalifornio. Dekstre staras la aŭto-posedanto, Mar Cardenas; maldekstre makedona partoprenanto en la ĉi-jara Nord-Amerika Somera Kursaro, Emilija Gjurinovska.

(Enhavo)

 


Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo:  http://purl.org/net/lbe/arkivo/963/