Terminologia komisiono
de
Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj (TAKE)

Novaĵoj en 2007

En tiu ĉi paĝo estas listigitaj novaĵoj el la rondoj de la konstrufaka terminologio kaj la esperanta terminologio. Redaktas Fabien van Mook.

Decembro 2007: Ree novaj fakaj materialoj ĉe STEB
Szilvási László anoncas ke jam ekde oktobro 11 fakaj tekstoj estis aldonitaj al la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko (STEB).
Novembro 2007: Novaĵoj ĉe TEC-retejo.
Dirk Bindmann anoncas en la listo terminologio@yahoogroups.com ke aperis en la TEC-retejo verko de Wera Dehler (nun Blanke): Terminologiaj principoj de Esperanto. La verko iam aperis en Der Esperantist 21 (1985) n-ro 132 (4/1985), p. 83-89.
La TEC-retejo estas regule aktualigita. La retejo de TAKE-TK ekzemple aperas en la listo de ligoj.
Oktobro 2007: Novaj fakaj materialoj ĉe STEB
Szilvási László anoncas ke jam ekde februaro 13 fakaj tekstoj estis aldonitaj al la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko (STEB).
Julio 2007: Ekspozicio kun bildoj kaj materialoj pri Francisco Azorín.
En la listo ehist@yahoogroups.com Tonyo del Barrio informas pri ekspozicio en Madrido pri arĥitektoj ekzilitaj (Arquitecturas desplazadas), kaj inter ili pri Francisco Azorín. Okazis de majo ĝis julio 2007 en ekspoziciejo Nuevos Ministerios. Retligoj: (*) fotoj de la ekspozicio far Del Barrio: http://www.flickr.com/photos/9995270@N02/tags/azorín/; (*) foninformoj en la hispana far Chema Rodríguez: http://es.geocities.com/azorin_esperanto/index.html; (*) koncizaj foninformoj en la hispana: http://www.cordobapedia.org/wiki/Francisco_Azorín_Izquierdo.
Marto 2007: Komuna terminaro de eŭropaj instancoj
Istvan Ertl komunikas en la retpoŝta grupo pri terminologio ĉe Yahoo ke alireblas la provversio de Interactive Terminology for Europe IATE.
Marto 2007: Bibliografio de terminaroj aktualigita
Dirk Bindmann komunikas en la retpoŝta grupo pri terminologio ĉe Yahoo ke Ĵeromo Vaŝe aktualigis la bibliografion Terminaroj ekde 1980. Estas jam la 8-a eldono.
Februaro 2007: Novaj fakaj materialoj ĉe STEB
Szilvási László anoncas ke la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko (STEB) riĉiĝis per 16 tekstoj fakaj aŭ terminologiaj.
Januaro 2007: Artikolo pri KAEST 2006
La januara numero de la revuo Esperanto (p. 9) raportas pri la Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) dum 10--12aj de novembro 2006 en Ĉeĥio. Inter la 50 partoprenintoj estis Jan Werner kiu prelegis terminologiaj aspektoj de ĉarpentistaj lignoligoj. (Ĉi-rilata artikolo de Jan Werner publikiĝis en la Jarkolekto de TAKE 2006, vidu la anoncon en Novaĵoj en 2006.)

Lasta ŝanĝo je 2008-1-17 11:00 MET.

Daŭra retadreso de tiu ĉi paĝo: http://www.purl.org/net/take-tk/novajhoj-2007.html.

© Fabien van Mook (retpaĝo: fabien.galerio.org)