*ret/o PV

*reto

1.
Plektaĵo kun grandaj interspacoj inter la fadenoj aŭ ŝnuroj: faru […] kradon en formo de kupra reto [1]; nova aparato, kiu […] konsistas el reto, plektita el facila sed fortika materialo [2]; el lino ŝi trikis reton kaj sur ĝi fiksis 1022 argilajn folietojn [3].
a)
Uzata kiel kaptilo, ekzemple de sovaĝaj bestoj: li trafis per siaj piedoj en reton [4]; virina rideto pli kaptas ol reto PrV ; oni ŝirmas sin [kontraŭ kuloj] per enfenestraj retoj [5]; leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj [6]; (figure) instruo de saĝulo estas fonto de vivo, por evitigi la retojn de la morto [7].
b)
Fiŝreto: Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj [8]; la sankta-paŭlaj fiŝoj el galilea maro la retojn de l' fiŝkaptistoj plenigas [9].
VD:araneaĵo, filigrano, maŝaro, teksaĵo1
2.
(figure) Io similanta tian plektaĵon: la reto de la vejnoj; naciaj fervojretoj [10]; reto de markitaj […] montbiciklaj vojoj [11]; vasta reto de filioj [12]; la gastiga reto „Pasporta Servo“ [13]; la poŝtelefona reto [14]; la paketradia reto [15].
3.
(figure) Malsimpla aranĝo de interligoj, konfuza implikaĵo: vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj [16]; dum 16 jaroj [la] kanceliero […] povis senprobleme plekti sian ampleksan reton de potenco tra la tuta federacia respubliko [17]. SIN:teksaĵo2
4.
RET Interreto: mi povis elŝuti unikodajn tiparojn kaj unikodan terminalimitilon el la reto [18]; komence de la jaro 2000 en la reto nur 20 % de la paĝoj estas neanglaj, kvankam 40 % de la uzantoj loĝas ne en Usono [19].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 27:4
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, bagateloj
3. Laimius Stražnickas: Ceramikaĵoj, Monato, 2000/11, p. 24
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 18:8
5. Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero, Monato, 2000/12, p. 12
6. Morteza Mirbaghian: Proverboj novaj, Monato, 2003/01, p. 30
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:14
8. La Nova Testamento, S. Johano 21:11
9. Gilbert Ledon: Muroj dumiljaraj solidas, Monato, 2000/11, p. 5
10. Marija Belošević: Turismi kun la karto EURO 26 en la poŝo, Monato, 2003/07, p. 25
11. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
12. Evgeni Georgiev: Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn, Monato, 2003/05, p. 11
13. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
14. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
15. Pejno Simono: Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!, Monato, 2000/09, p. 23
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 5a
17. Stefan Maul: Germanio: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 9
18. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
19. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
angle:
net
beloruse:
сетка 1.b мярэжа
bretone:
rouedad
ĉeĥe:
obvod, síť (počítačová)
france:
filet, réseau
germane:
Netz 1.b Fischernetz
hispane:
red 1.a trampa con red 1.b red de pesca, esparavel, buitrón 3. red (de relaciones)
hungare:
háló, hálózat
indonezie:
jaring, jaringan
nederlande:
net, netwerk
pole:
sieć
portugale:
rede
rumane:
rețea
ruse:
сеть
slovake:
rozvrhnutie, sieť, sieťka
svede:
nät
ukraine:
мережа, сіть, сітка, тенета

Reto [20], Reteto Viki (Ret)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Reticulum): NGC 1313 estas galaksio en konstelacio Reteto [21].
20. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
21. Vikipedio, NGC 1313
angle:
Reticulum
beloruse:
Сетка (сузор’е)
france:
Réticule (constellation)
germane:
Netz (Sternbild)
japane:
[もう], ネットワーク [ねっとわーく]
latinece:
Reticulum
pole:
Sieć (gwiazdozbiór)
rumane:
Reticulul (constelație)

retano

RET Uzanto de la Interreto: grava lingvo estas tiu, en kiu retanoj trovas informojn, ne al kiu oni aplaŭdas en Bruselo [22]; PGP donas al ĉiu retano ĉifron kies fortikeco timigas la usonan registaron, kiu volas spioni transliman komunikadon [23].
angle:
netter, netizen
beloruse:
карыстальнік Інтэрнэта
ĉeĥe:
účastník v síti
france:
internaute
germane:
Internetnutzer, Netizen
hispane:
internauta
hungare:
internetező, hálópolgár
nederlande:
Internetgebruiker
pole:
użytkownik sieci (komputerowej)
rumane:
internaut, surfer
ruse:
пользователь Интернета, сетянин
slovake:
účastník v sieti
svede:
internetanvändare

retejo

RET Parto de TTT, retnodo disponiganta rete atingeblajn hipertekstojn: retejo […] kun informo pri internaciaj vojaĝoj [24]; BBC en sia retejo antaŭ nelonge informis jene pri Litovio: „ĝi estas malgranda lando ĉe la nord-okcidenta limo de Rusio […][25]; per interretaj serĉiloj kiel Google oni trovas multajn retejojn kun bildoj [26].
24. G. van Wilgen: Usona programara entrepreno..., soc.culture.esperanto, 1997-10-09
25. last: Vilnius ne situas en Estonio!, Monato, 200401, p. 21
26. Garbhan MacAoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, Monato, 2004/04, p. 16
angle:
web site
beloruse:
сайт, вэб-сайт
france:
site internet
germane:
Internetseite, Webseite
hispane:
sitio web
hungare:
hálóhely, web-hely, web-site
indonezie:
laman
japane:
ウェブサイト
nederlande:
webstek, web site
pole:
strona internetowa
rumane:
pagină web
ruse:
сайт, веб-сайт

retejestro

RET Persono, kiu responsas pri la prizorgado de retejo: jam forigita de la retejestro [27]; retejestro de la Esperanto-Ligo Berlin [28]; kiel ĉefa retejestro en la firmao Google, li desegnas emblemojn kiujn la serĉilo montras ĉe specialaj okazoj [29].
angle:
webmaster
beloruse:
адміністратар вэб-сайта, вэб-майстар
france:
webmestre
germane:
Seitenbetreuer, Webmaster
nederlande:
webmaster
pole:
webmaster, administrator strony
rumane:
webmaster

retumi

(ntr)
RET Iel ajn pasigi tempon en la Interreto: por laboro aŭ plezuro; retpoŝte, navigante en TTT ktp.: retkafejo aŭ retumejo estas ejo kie oni kontraŭ pago povas retumi sur komputilo [30]; la aparateto ebligas retumi kiam ajn kaj kie ajn per la makintoŝa krozilo [31]; nunaj procesoroj jam pli ol sufiĉas por la tradiciaj aplikoj de komputiloj, kiel tekstoprilaborado, datenbankoj, aŭ retumado [32].
30. Vikipedio, Retkafejo
31. Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko, Monato, 2008/10, p. 12
32. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
angle:
to surf the web
beloruse:
карыстацца Інтэрнэтам
ĉeĥe:
surfovat po internetu
france:
surfer (sur internet)
germane:
surfen (im Internet)
hispane:
navegar (por internet)
hungare:
internetezik, böngészik (a világhálón), szörföz (a világhálón)
indonezie:
menjelajah (internet), meramban (internet)
nederlande:
surfen (Internet), internetten
pole:
używać sieci (komputerowej)
rumane:
naviga pe Internet
ruse:
бродить по Интернету
slovake:
surfovať po internete

retumanto

RET Persono, kiu retumas: en la ĉi-foja enketado, 40 % de la retumantoj opinias, ke mankas al sole vivantaj maljunuloj socia asekuro [33]; en oktobro la retumanto venis antaŭ la tribunalon [34]; opiniis iu retumanto: „[…] la teknologio por falsi atestilojn estas pli matura ol tiu por presi fervoj-biletojn“ [35].
33. Niu Xueqin: 10 vortoj multe atentataj de ĉinaj retumantoj, espero.com.cn, 2018-03-03
34. pp: En Interreton, en la karceron, Monato, 2008/12, p. 13
35. Alice Liu: Migrado multmiliona, Monato, 2010/05, p. 14
angle:
surfer
germane:
Surfer (Internet)
nederlande:
surfer (Internet), internetter
pole:
internauta, surfer
rumane:
internaut, surfer

retumilo

RETKOMP Programa rimedo por retumi; TTT-legilo, poŝtilo ktp.: la retumilo Fajrovulpo [36]; apleto, eta programo skribita en Javo kiu ruliĝas en la retumilo kaj montriĝas en la retpaĝo mem [37]; „poŝlegilo kun multaj aliaj ebloj“, ĉar ĝi servas ankaŭ kiel retumilo, organizilo, kalendaro, ludilo [38].
angle:
browser
beloruse:
браўзэр
france:
navigateur web, fureteur
germane:
Browser, Webbrowser
hispane:
navegador web
hungare:
böngésző
indonezie:
penjelajah (internet), peramban (internet)
japane:
ブラウザ
nederlande:
bladeraar, browser
pole:
przeglądarka
rumane:
browser, navigator
ruse:
браузер

enretigi

KOMP Enmeti en atingeblan lokon de komputila reto, alŝuti: mi registras la muzikaĵon komputere kaj poste enretigas ĝin [39]; [li] promesas senpage kaj poreterne enretigi artajn kreaĵojn [40].
39. Ĉina Radio Internacia: Retaj amaskomunikiloj..., 2006-01-06
40. Roland Rotsaert: Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure, Monato, 2005/07, p. 21
angle:
to place online
beloruse:
апублікаваць у сетцы, запампаваць у сетку
ĉeĥe:
chytit do sítě
france:
livrer (sur un réseau informatique)
germane:
ins Netz stellen, hochladen (Webseite)
hispane:
entregar (por una red informática)
indonezie:
mengunggah
pole:
umieścić w sieci
rumane:
pune în rețea
slovake:
chytiť do siete
ukraine:
заплутати в мережі, піймати в мережі

fiŝreto

Reto uzata por kapti fiŝojn: ili tiras per fiŝhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fiŝreto [41]; tiuj rubaĵoj inkluzivas ŝipojn, fiŝretojn, disrompitaĵojn de fabrikoj [42]; la ludantoj kaptas kaj ĵetas la pilkon per ilo simila al fiŝreto sur fork[…]ita stango [43].
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥabakuk 1:15
42. Isikawa Takasi: Alflosaĵoj trans la oceano, Monato, 2012/10, p. 26
43. Garbhan MacAoidh: Multvizaĝa futbalo, Monato, 2004/06, p. 18
angle:
fishing net
beloruse:
мярэжа
france:
filet à poissons
germane:
Fischernetz
hispane:
red de pesca, esparavel, buitrón
indonezie:
jala, jaring
nederlande:
visnet
pole:
sieć rybacka
rumane:
plasă de pescuit
ruse:
рыболовная сеть

interreto

RET Aro da interkonektitaj komputilaj retoj: ofte oni parolas pri malloka reto kiam du [...] lokaj retoj estas ligitaj [...] pere de interreto [44].
angle:
internet
beloruse:
міжсеткавае ўзаемадзеяньне
ĉeĥe:
internet
france:
internet
germane:
Internet
hebree:
אינטרנט
hispane:
internet
hungare:
világháló, internet
indonezie:
internet
nederlande:
internet
pole:
sieć połączonych komputerów
rumane:
rețea de computere conectate
ruse:
межсетевое взаимодействие
slovake:
internet
ukraine:
міжмережева взаємодія

Interreto

RET(komune) Esperantigita nomo de „Internet“, la plej granda el la mallokaj retoj: de komputiloj kaj komputilaj retoj (inkluzive de Interreto) dependas ŝtataj kaj administraciaj instancoj, polico, armeo, bankoj, publikaj servoj [...] [45]; nun tamen Tuvalo verŝajne iĝos ege populara [...] precipe pro ĝia nacia simbolo en Interreto, mallongigo „tv“ [46]; la mapservoj de Interreto indikas la princlandon kiel trianguleton [47]; origine Interreto estis precipe usona afero kaj, tute logike, ĝi estis anglalingva [48].
Rim.: Por la fakuloj „la Interreto“ estas unu speciala el multaj interretoj, tial oni uzas la artikolon (same kiel, cetere, en la angla). Tamen la publiko plej ofte tion ne konscias kaj uzas la vorton senartikole.
Rim.: Oni ofte mallongigas tiun nomon ĝis „la Reto“ (kaj en tiu formo la artikolo ne estas forigata).
45. Stefan Maul: Militado sen bataliloj, Monato, 2001/01, p. 6
46. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
47. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
48. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
angle:
Internet the Internet
beloruse:
Інтэрнэт
ĉeĥe:
internet
france:
Internet
germane:
Internet
hispane:
Internet
hungare:
Internet
indonezie:
Internet
japane:
インターネット [いんたーねっと]
nederlande:
Internet
pole:
Internet
rumane:
Internet
ruse:
Интернет
slovake:
internet
svede:
internet
ukraine:
Інтернет

latreto

HOR Latkrado: klematidoj […] supreniras grimpante laŭlonge de la latreto de lia fenestro [49].
49. A. Dumas, trad. D. Moirand: La grafo de Monte-Kristo, 2010
angle:
trellis
beloruse:
рашэцістая агароджа
ĉeĥe:
špalír
france:
treillage, treillis (treillage)
germane:
Lattenrost
hungare:
lécrács, lugasrács
pole:
krata
rumane:
zăbrele
ruse:
решётчатая загородка
slovake:
špalier

vojreto

TRA Vojaro: longdistancaj biciklaj vojretoj [50].
50. Zhong Q.: Aŭtofrakasistoj, soc.culture.esperanto, 2000-06-21
beloruse:
транспартная сетка
france:
réseau routier
germane:
Wegenetz
hispane:
red de carreteras
hungare:
úthálózat
japane:
道路網 [どうろもう]
nederlande:
wegennet
pole:
sieć dróg
rumane:
rețea de drumuri
ruse:
транспортная сеть

komputila reto

KOMPRET Aranĝo de la komunika kaj komuta aparataro, protokoloj kaj programaro, kiuj arigas plurajn (aŭ eĉ multajn) komputilojn en tutecan komputan sistemon: poste tiu privata kompanio estis vendita al Novell, specialisto pri programoj por komputilaj retoj [51]; koncentrilo ĝenerale estas centra nodo de iu komputila reto [52]. SUB:loka reto, malloka reto, transita reto
51. Roland Rotsaert: Programaro, Monato, 2000/12, p. 17
52. Vikipedio, Koncentrilo
angle:
computer network
beloruse:
кампутарная сетка
ĉeĥe:
počítačová síť
france:
réseau informatique
germane:
Computernetzwerk
hispane:
red de ordenadores
hungare:
számítógép-hálózat
indonezie:
jaringan komputer
japane:
コンピュータネットワーク
nederlande:
computernetwerk
pole:
sieć komputerowa
rumane:
rețea de calculatoare
ruse:
сеть ЭВМ, вычислительная сеть, компьютерная сеть
slovake:
počítačová sieť
svede:
datornätverk

loka reto

KOMPRET Komputila reto tute situanta en unu ĉambro aŭ en unu konstruaĵo: fajroŝirmilo, aŭ konektfiltrilo estas programaro aŭ aparataro, kiu ofte troviĝas inter la Interreto kaj loka reto [53]; eterreto estas kadro-bazita komputila ret-teknologio por lokaj retoj [54].
angle:
local area computer network, LAN
beloruse:
лякальная кампутарная сетка
france:
LAN, réseau local
germane:
lokales Netz, LAN
hispane:
LAN, red local
hungare:
helyi hálózat
indonezie:
LAN
japane:
ローカルエリアネットワーク
nederlande:
lokaal netwerk, LAN-netwerk, LAN
pole:
sieć lokalna
portugale:
rede local, LAN
rumane:
rețea locală
ruse:
локальная вычислительная сеть
svede:
lokalt datornätverk

malloka reto

RET Komputila reto konektanta komputilojn geografie malproksimajn: ofte oni parolas pri malloka reto kiam du [...] lokaj retoj estas ligitaj, tian ligon teknike fakuloj kreas pere de interreto, VPN-konekto aŭ luitaj dediĉitaj datumlinioj [55].
angle:
wide area computer network, WAN
beloruse:
глябальная кампутарная сетка
france:
réseau étendu, WAN
germane:
Weitverkehrsnetz, WAN
hispane:
red de área amplia, WAN
hungare:
nagy kiterjedésű hálózat
indonezie:
WAN
nederlande:
wijd netwerk, netwerk op afstand, WAN-netwerk, uitgestrekt netwerk, WAN
pole:
sieć globalna
portugale:
rede remota, WAN
rumane:
rețea de arie largă
ruse:
глобальная вычислительная сеть
svede:
globalt datornätverk

eksterrete

RET Maniero labori kun esence retaj dokumentoj senkonekte (foliumi3 lokan kopion de TTT-paĝaro, prepari retpoŝtajn mesaĝojn sendotajn ĉe onta retkonekto ktp): eldono de DVD kun eksterreta versio de la tuta Vikipedio en Esperanto [56]; la mapo ŝarĝos eksterrete kaj facile troviĝas via loko [57]; la 28 000 studentoj kaj 5 500 dungitoj de la Justus Liebig-Universitato estis eksterrete dum pli ol unu semajno [58].
angle:
offline (browsing etc)
beloruse:
па-за сеткай, афлайн, у аўтаномным рэжыме
germane:
offline
hispane:
sin conexión (sin internet), sin línea (sin internet)
indonezie:
luar jaringan, luring
pole:
poza siecią
rumane:
în afara rețelei

sendrata reto

KOMPRET Komputila reto alkonektebla de aparatoj per ondoj, sen dratoj: junaj, modaj urbanoj ... kuŝas sur la herbejo surfante per la sendrata reto [59].
59. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
angle:
wireless network, wireless network
beloruse:
бяздротавая сетка
france:
réseau sans fil
germane:
Drahtlosnetz, WLAN
japane:
無線ネットワーク [むせんねっとわーく], ワイヤレスネットワーク
pole:
sieć bezprzewodowa
rumane:
rețea wireless

socia retejo

RET Retejo en kiu oni povas diversmaniere interrilati kun aliaj uzantoj: la retejo plej uzata por krei tiun propran komunumon […], estas Ipernity, kiu teĥnike ne estas socia retejo, sed kiu prenis tiun rolon por multaj esperantistoj [60].
60. T. del Barrio: Finvenkismo kaj raŭmismo en la reto, 2010-01-27
angle:
social networking site
beloruse:
сацыяльная сетка
france:
réseau social (informatique)
germane:
Soziales Netzwerk
hispane:
red social (informática)
indonezie:
jejaring sosial
nederlande:
sociaal netwerk
pole:
portal społecznościowy
rumane:
rețele sociale
ruse:
социальная сеть

retkamerao

RET Kamerao konektita al Interreto: retkamerao rekte ekde la Baziliko kaj Placo de Sankta Petro de Vatikano en la oficiala retejo de la Ŝtato Vatikano [61]; en la 1990-aj jaroj aperis la unuaj retkameraoj, oni povas instali ilin en la fokuso de teleskopo, post esti foriginta la lenson [62].
angle:
webcam
beloruse:
вэб-камэра
france:
webcam
germane:
Webcam
hispane:
cámara web
nederlande:
webcam
pole:
kamera internetowa
rumane:
cameră web
ruse:
веб-камера

retkomerco KompLeks Komputeko

RET(komune) Komercado per la Interreto: Investantoj iĝas pli kaj pli skeptikaj pri la kapablo de retservoj gajni monon per reklamado kaj retkomerco [63].
63. Edmund GRIMLEY EVANS: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
angle:
e-commerce
beloruse:
электронны гандаль
ĉeĥe:
obchod na internetu
dane:
Internethandel
france:
commerce électronique, e-commerce
germane:
Internethandel, E-Commerce
hispane:
comercio electrónico
hungare:
e-kereskedelem
nederlande:
internethandel
pole:
handel sieciowy
rumane:
comerț electronic
ruse:
онлайн-торговля, электронная торговля
slovake:
obchod na internete

retpoŝto

RET Servo ebliganta al la rajtigitaj uzantoj interŝanĝi mesaĝojn per komputila reto: nuntempe por retpoŝto ne bezonatas poŝtmarkoj [64]; heliko estas ankaŭ nomo de la signo @ por „ĉe“, uzata en retpoŝto [65].
angle:
e-mail
beloruse:
электронная пошта
france:
courrier électronique (système), e-mail (système)
germane:
E-Mail, Netzpost
hispane:
correo electrónico
hungare:
elektronikus posta, drótposta
indonezie:
e-mail, pos-el, surel
japane:
電子メール [でんしメール]
nederlande:
e-mail (de dienst)
pole:
poczta internetowa
rumane:
poștă electronică
ruse:
электронная почта
svede:
e-post, e-mail
tibete:
གློག་འཕྲིན་
ukraine:
електронна пошта

administraj notoj

pri ret/o :
  Formovu retkamerao, -komerco, -poŝto al koncernaj artikoloj!